Škofja Loka
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Škofja Loka (stacidomo). |
Škofja Loka | |||
---|---|---|---|
| |||
urbeto ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4220 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 11 797 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 81 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 10′ N, 14° 18′ O (mapo)46.1654974414.306448281Koordinatoj: 46° 10′ N, 14° 18′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 400 m [+] | ||
Areo | 145 km² (14 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Škofja Loka [ˈʃkoːfja ˈloːka] (historie germane Bischoflack) estas mezepoka urbo en nordokcidenta Slovenio kun ĉirkaŭ 12 000 loĝantoj. Ĝi situas sudokcidente de Kranjo kaj nordokcidente de Ljubljano kaj kategoriiĝas sub la statistika regiono Gorenjska. La urba areo, kune kun la ligitaj ĉirkaŭaj setlejoj, havas populacion de proksimume 20 000 loĝantoj. La urbo estas la sidejo de la samnoma municipo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumentita mencio de la urbo datas de la jaro 973, kiam Oto la 2-a donis la lokon al la episkopo Abraham von Freising. Loka signifas deklivon aŭ valo en slovena, kaj tial la proksimuma traduko estus "episkopa valo". Situanta strategie sur la kunfluejo de la riveroj Selska kaj Poljanska Sora, ĝi ricevis la statuson de urbo estinte altigita al administracia centro fare de la episkopeco de Freising. La murego, havanta kvin turegojn, datas de la 14-a jarcento. Krom nombraj incendioj, epidemioj de pesto, militoj kaj aliaj katastrofoj, la tertremo de 1511 estis aparte detrua, ĉar ĝi detruis preskaŭ la tutan urbon. Episkopo nomita Filipo rekonstruis ĝin rapide kun la formo kiun ĝi ankoraŭ havas. La episkopoj plue estis posedantoj de Škofja Loka ĝis 1803, kiam ĝin ekposedis la aŭstra monarkio.
Poste la urbo specialiĝis en fabrikado de litkovriloj kaj de lignaj plankoj.
Blazono
[redakti | redakti fonton]En la urba blazono videblas kronita nigrulo, rilate al legendo, ke la episkopo Abraham estis savita de nigraj akompanantoj de la atako de unu de la multaj ursoj kiuj ankoraŭ restas en la arbaroj de Slovenio.