Štítary u Krásné

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Štítary u Krásné
germane Schildern bei Asch
pereinta vilaĝo
Du neniigitaj domoj
Oficiala nomo: Štítary u Krásné
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Administra municipo Krásná
Historia regiono Bohemio
Montaro Smrčiny
Situo Štítary u Krásné
 - alteco 662 m s. m.
 - koordinatoj 50° 14′ 32″ N 12° 09′ 09″ O / 50.24222 °N, 12.15250 °O / 50.24222; 12.15250 (mapo)
Katastro 5,83 km² (583 ha) Štítary u Krásné
Unua skribmencio 1342
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Štítary (Krásná)
Portalo pri Ĉeĥio

Štítary (germane Schildern, Schildern bei Asch) estis vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Krásná, troviĝinta en distrikto Cheb. Oficiale ĝi pereis en la jaro 1975. Hodiaŭ ĝi apartenas kiel katastra teritorio Štítary u Krásné al municipo Krásná.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Municipo Štítary situis proksimume tri kilometrojn nordokcidente de urbo , inter municipo Krásná, kaj pereinta municipo Újezd. Antaŭe municipo Štítary konsistis el kvar vilaĝoj: Dolní Ves, Horní Ves, Štítarský Vrch kaj Ängerlein kaj solejo Farnhaus.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1342, kiam la vilaĝo apartenis al familio Neubergidoj. Pli poste, kiel plimulto de municipoj de terlango Aš, ĝi estis aĉetita de familio Zedtwitz.

Post la dua mondmilito, en la jaro 1946, kiam ĉiuj germanaj loĝantoj estis ellandigitaj el la ĉeĥa teritorio, plimulto de la vilaĝoj, el kiuj Štítary konsistis, pereis. Restoj de Štítary estis en la jaro 1975 alligita al , kaj en la jaro 1990 enmembrigita al municipo Krásná.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]