Študlov (distrikto Zlín)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Študlov
Študlov
germane Studlow
municipo
Tilio en Študlov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Študlov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Zlín
Administra municipo Valašské Klobouky
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaro Blankaj Karpatoj
Rojo Brumovka
Situo Študlov
 - alteco 505 m s. m.
 - koordinatoj 49° 09′ 45″ N 18° 04′ 59″ O / 49.16250 °N, 18.08306 °O / 49.16250; 18.08306 (mapo)
Katastro 9,43 km² (943 ha) Študlov
Loĝantaro 501 (2023)
Denseco 53,13 loĝ./km²
Unua skribmencio 1422
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 756 12
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0724
NUTS 5 CZ0724 544931
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Študlov (Zlín District)
Retpaĝo: www.studlov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Študlov estas municipo en distrikto Zlín en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas flanke de landvojo el Horní Lideč ĝis Valašské Klobouky en valo de rojo Brumovka, kiu estas ĉirkaŭita el tri flankoj per terlangoj de Bílé Karpaty. En la municipo vivas 501 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Horní Lideč, Nedašova Lhota, Střelná kaj Valašské Příkazy.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri Študlov estas indikata en la jaro 1422. La nomo de vilaĝo estiĝis laŭ ia "Ščudlek" kaj tio estis tiu, kiu en la donita regiono ekloĝis kiel la unua kaj tiu ĉi nomo konserviĝis por la vilaĝo por daŭra tempo. Per historia evoluo la nomo ŝanĝiĝis en la nunan Študlov.

Plua historie dokumentita skribinformo renmemorigas vilaĝon Ščudlov en 1503. Tiam ĝi apartenis al brumova sinjorujo. Proksimume en duono de la 17-a jarcento la devena brumova sinjorujo apartiĝis en tri partojn - Brumov, Haluzice kaj Návojná. Študlov estis donita al parto de Návojná kaj tien ĝi apartenis ĝis 1848. Tiutempe posedanto de sinjorujo de návojná estis kavaliro Wolfgang Manner kaj lia edzino Barbara Šiková. Ilia familio proprumis la sinjorujon ĝis 1945.

Komune kun ĉirkaŭaj vilaĝoj ankaŭ Študlov fariĝadis ofte celo de atakoj de tataroj kaj kurucoj. En 1805 servutuloj ekribelis kontraŭ kreskantaj servutulaj devoj kaj intervenis kontraŭ ili soldataro. Študlov estadis malriĉa agrikultura vilaĝo kaj en la dua duono de la 19-a jarcento granda nombro de loĝantoj pro manko de vivtenado transloĝiĝis trans la maro. En 1830 vivis en Študlov 520 kaj en 1910 poste 589 loĝantoj.

Mondmilitoj[redakti | redakti fonton]

Malĝoja rememoro restis je la unua mondmilito. En diversajn batalfrontojn soldatiĝis 132 viroj, el kiuj 13 jam ne plu revenis. Post la estiĝo de Protektorato Bohemio kaj Moravio en la vilaĝo ekloĝis jam la 15-an de marto 1939 germanaj "financuloj" kiel parto de taĉmento, apartenanta al komandantejo en Horní Lideč. La milita batalfronto komence de majo de 1945 iris ekster la vilaĝo, do la fino de milito jam atingis la vilaĝon sen la germanaj soldatoj.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Ĝis fino de la jaro 2020 Študlov enfalis en distrikton Vsetín, ekde komenco de la jaro 2021 ĝi estas konsisto de distrikto Zlín.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869522
1880527
1890564
1900583
1910589
1921603
JaroLoĝantoj
1930605
1950572
1961662
1970609
1980601
1991500
JaroLoĝantoj
2001518
2014503
2016507
2017504
2018507
2019502
JaroLoĝantoj
2020499
2021469
2022495
2023501
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.