Ŭalid Abu al-Ĥair

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŭalid Abu al-Ĥair
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1979 (1979-06-17) (44-jaraĝa)
en Ĝido
Lingvoj araba
Ŝtataneco Sauda Arabio
Alma mater Universitato de Reĝo Abdulaziz • Universitato Jarmuk
Familio
Edz(in)o Samar Badawi
Okupo
Okupo homrajta aktivulo • advokato
vdr

Ŭalid Abu al-Ĥair respektive Ŭalid Sami Abulĥair (arabe وليد أبوالخير, naskiĝis la 17-an de junio 1979 en Ĝido) estas advokato kaj homrajta aktivulo en Sauda Arabio. En 2018 al li kaj al du samlandanoj estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“. La premiintoj eksplicite laŭdis la tri honorigitojn pro la "viziaj kaj kuraĝaj klopodoj, gviditaj de universalaj homaj-rajtoj-principoj, por reformi la totalisman politikan sistemon en Sauda Arabio".

Li estis arestita la 15-an de aprilo 2014, kaj estis sendita al la malliberejo al-Ha'ir atendante procesigon. La 6-an de julio 2014, Abulĥair estis juĝita al 15 jaroj en malliberejo fare de la Specialigita Kriminala Tribunalo, 10 jaroj ekzekutotaj kaj kvin suspendeblaj, kaj vojaĝmalpermeso por pliaj 15 jaroj, aldone al monpuno de 200 000 rialoj, kio korespondas al 53 333 usonaj dolaroj. La 12-an de januaro 2015, la kazo revenis al la apelacia kortumo, post kio la juĝisto petis pliigi la antaŭan verdikton, ĉar Abulĥair rifuzis pardonpeti. Tiel, la juĝo estis streĉita al 15-jara ekzekuto. En respondo, Abulĥair preĝis por la venko de Dio kaj rifuzis rekoni la legitimecon de la Specialigita Kriminala Tribunalo. Abulĥair estas malliberigita en la centra Malliberejo en Ĝido, Sauda Arabio, instalaĵo kiu kutimas teni altprofilajn politikajn kaptitojn, kiuj konsideratas aparte danĝeraj al la registaro, same kiel membrojn de Al-Kaida kaj la Islama Ŝtato.