Ŭatasida dinastio
| Ŭatasida dinastio | ||
|---|---|---|
| Dinastio | ||
| dinastio • historia lando | ||
| Apero | 1472 vd | |
| Fino | 1554 vd | |
| Lando | Maroko vd | |
| Religio | sunaismo vd | |
| Dinastiaj rilatoj | ||
| Branĉo de | Benimerinoj vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La Ŭatasida dinastio (Berbere: ⵉⵡⴻⵟⵟⴰⵙⴻⵏ, Iweṭṭasen, Arabe: الوطاسيون, al-Ŭaṭṭāsījūn) estis reganta dinastio de Maroko. Kiel ĉe Merinidoj, ili estis de Zenata Berbera deveno.[1] Ambaŭ familioj estis rilataj, kaj la Merinidoj rekrutis multaj vezirojn el inter Ŭatasidoj.[1] Tiuj veziroj atribuigis al si la povojn de Sultanoj, havigante povon kiam la lasta Merinido, Abu Muhammad Abd al-Hakk, kiu estis masakrinta multajn el la Ŭatasidoj en 1459, estis murdita dum popola ribelo en Fez en 1465.
Abu Abd Allah al-Ŝeiĥ Muhammad ibn Jahja al-Mahdi estis la unua Ŭatasida Sultano. Li kontrolis nur la nordan parton de Maroko, dum la sudo estis dividita en kelkaj princlandoj. La Ŭatasidoj estis finfine anstataŭitaj en 1554, post la Batalo de Tadla, fare de la Saadiaj princoj de Tagmadert kiuj estis regantaj la tutan sudon de Maroko ekde 1511.

