Ŭu Ji

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la ĉina politikistino Ŭu Yi, kiu naskiĝis en 1938. La saman nomon ankaŭ havis reĝo de la dinastio Ŝang.
Ŭu Ji
Persona informo
吴仪
Naskiĝo 17-an de novembro 1938 (1938-11-17) (85-jaraĝa)
en Vuhano
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio vd
Alma mater Ĉina Universitato de Petrolo (Pekino) • Nordokcidenta Politeknika Universitato vd
Partio Komunista Partio de Ĉinio vd
Profesio
Okupo politikistoinĝeniero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŭu Ji (en ĉinaj karaktroj 吴仪, pinjine Wú Yí; naskiĝis dum 1938 en Vuhano, Hubejo) estas politikistino en la Popola Respubliko Ĉinio. Inter la jaroj 2002 kaj 2007 ŝi estis la sola virino en la Politika Buroo de la Komunista Partio de Ĉinio kaj havis la 15-an rangon en la hierarkio de la ŝtata partio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŭu Ji laŭ profesio estas inĝeniero. Ŝi studis en la "Teknika Instituto de la Nordokcidento" kaj la "Nafta Instituto Pekino". Grandan parton de sia vivo ŝi laboris kiel teknikistino en la nafta industrio.

En 1981 ŝi elektiĝis vicurbestro de Pekino kaj havis tiun postenon ĝis la jaro 1991. De 1991 ĝis 1998 ŝi estis vicministrino kaj ministrino pri eksterlanda komerco. Kiel proksimulo de la politikisto Ĵu Ronĝi ŝi en 1998 iĝis membro de la Ŝtata Konsilio de la Popola Respubliko Ĉinio kaj en 2003 vica ĉefministro. Ŝi partoprenis en la traktadoj pri la aliĝo de la Popola Respubliko Ĉinio al la Monda Organizaĵo pri Komerco kaj reorganizis la doganon de Ĉinio post plendoj de la usona registaro pri eltransportoj de produktaĵoj sen obeo al patentaj rajtoj.

Dum la krizo pri netipa pneŭmonio Ŭu Ji anstataŭis la senpostenigitan ministron pri sano Ĵang Ŭenkang (张文康).

La usona magazino Forbes en la jaro 2004, 2005 kaj 2007 elektis ŝin la dua plej potenca virino kaj en 2006 la tria plej potenca virino tutmonde.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]