Žďár nad Sázavou estas urbo de Ĉeĥio kun 20 525 loĝantoj (2024), sur supra fluo de rivero Sázava en Českomoravská vrchovina (Bohemia-Moravia montetaro).
Devena vilaĝo situis en la tn. Libická pado ĉe travadejo tra Sázava. Kiam estis fondita cisterciana monaĥejo en la 2-a duono de la 13-a jarcento, la staplovilaĝo estis alilokigita en nuntempan situon en la maldekstran bordon de Sázava. En la jaro 1421 ĝi jam estas notata kiel monaĥejurbeto. Fine de la 16-a jarcento ĝi estis aligita al episkopujo de Olomouc, kaj poste ĝi fariĝis posedaĵo de kardinalo Francisko el Dietrichstein. Tiu en la jaro 1607 meritis je avanco de Žďár al urbo. Kiam li estis mortinta, la urbo denove estis vendita al cisterciana ordeno. Dum la tridekjara milito estis la urbo rabita de svedoj. Ekde la 19-a jarcento komenciĝis evolui produktado de metalvaro. Klopodoj pri akiro de fervojo estis plenumitaj nur en la jaro 1898, kiam la urbo akiris fervojan komunikon kun tiama Germana Brod (hodiaŭ Havlíčkův Brod). Krom Žďár rilate al la cisterciana monaĥejo evoluis ankaŭ la alia parto de la urbo. Ambaŭ partoj – Urbo Žďár en Moravio kaj Kastelo Žďár – estis kunigitaj en la jaro 1949 kaj ili ricevis novan nomon Žďár nad Sázavou.
La urbocentron kreas neregula kvarangula placo kun renesanca urbodomo kaj pesta kolono. La plej signifajn memorigaĵojn ni trovos en ĉirkaŭaĵo de la eksa cisterciana monaĥejo, kiu estis fondita en la jaro 1252 de Boček z Obřan. La plej konata kaj la plej signifa konstrumemorigaĵo en Žďár estas preĝejo de Jan Nepomucký. Tiu ĉi konstruaĵo estis en la jaro 1994 enskribita en Liston de la monda kultura kaj natura heredaĵo de UNESCO. Al pluaj memorigaĵoj de ĉirkaŭaĵo de la kastelo apartenas Suba tombejo en formo de kranio, fondita en la jaro 1709. Alia memorigaĵo proksime de la kastelo estas baroka ponto, kiu estas ornamita per ok statuoj de sanktuloj el la jaroj 1761–1766. En la urbo ni ekvidos vicon da pluaj plastikaĵoj, kies aŭtoroj estas precipe Jan Růžička kaj Julius Pelikán.