Žilina (distrikto Kladno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ekzistas ankaŭ urbo Žilina.

Koordinatoj: 50°05′59″N 13°59′46″E  /  50.09972°N, 13.99611°O / 50.09972; 13.99611 (Žilina (distrikto Kladno))
Žilina
germane: Schillin
municipo
Žilina (Kladno), Žilinská str.jpg
Žilina-strato en Žilina
Flag of Žilina (okres Kladno).svg
Flago
Zilina znak.gif
Blazono
Oficiala nomo: Žilina
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Kladno
Administra municipo Kladno
Historia regiono Bohemio
Situo Žilina
 - alteco 394 m s. m.
 - koordinatoj 50°05′59″N 13°59′46″E  /  50.09972°N, 13.99611°O / 50.09972; 13.99611 (Žilina (distrikto Kladno))
Areo 7,86 km² (786 ha)
Loĝantaro 755 (03.07.2006)
Denseco 96,06 loĝ./km²
Unua skribmencio 1352
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 273 01
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0203
NUTS 5 CZ0203 533149
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Žilina (Kladno District)
Retpaĝo: www.zilina-obec.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Žilina (legu Ĵilina) estas vilaĝo situanta en distrikto Kladno proksimume 30 km de Prago, 10 km de Kladno kaj 7 km de prezidenta kastelo kaj tombo de Tomáš Garrigue Masaryk kaj lia familio en Lány. Hodiaŭ havas Žilina 265 domojn kaj vivas ĉi tie 735 loĝantoj. La vilaĝo plu plukreskas.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estiĝis en duono de la 12-a jarcento. La unua skribmencio pri ĝi estas el la jaro 1352. La nomo de la vilaĝo estas el la malnovslava lingvo kaj ĝi signifis loko riĉa je akvaj fontoj kaj malsekejoj. En la paso de historio la nomo ŝanĝiĝis - Zylina, Zilina, Silina, Zilinia, ĉirkaŭ la jaro 1660 jam Žilina, poste Schillin, Žlín, Žihlina, sed ekde la jaro 1845 ĝi ja estas neŝanĝita - (Žillina) Žilina. La vilaĝo estis reĝa posedaĵo, sed en la jaro 1552 reĝo Ferdinando la 1-a donacis ĝin al Jan Bořita. Ĝis la jaro 1918 ĝi apartenis al sinjorujo Smečno. Ĝis la jaro 1949 ĝi estis en distrikto Slaný kaj ekde la jaro 1960 en distrikton Kladno.