Žitný ostrov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Žitný ostrov
rivera insulo [+]

Supermara alteco109 m n.m. [+]
Koordinatoj47° 54′ N, 17° 29′ O (mapo)47.900917.4756Koordinatoj: 47° 54′ N, 17° 29′ O (mapo)
Areo1 886 km² (188 600 ha) [+]
HorzonoUTC+02:00 [+]

Žitný ostrov (Slovakio)
Žitný ostrov (Slovakio)
DEC
Žitný ostrov
Žitný ostrov
Map
Žitný ostrov
Vikimedia Komunejo:  Žitný ostrov [+]
vdr
Malý Dunaj

(Granda) Žitný ostrov (en pasinteco ankaŭ Čalokez, hungare Csallóköz, germane Große Schüttinsel, Große Schütt) aŭ simple insulo Žitný, en Slovakio, estas la plej granda rivera insulo en Eŭropo kaj samtempe plejgranda akvotenujo de trinkebla akvo en Mezeŭropo[1].

Sude de ĝi (en Hungario) troviĝas tiel nomata Malgranda Žitný ostrov.

Karakterizaĵo[redakti | redakti fonton]

Žitný ostrov, parto de Laŭdanuba ebenaĵo troviĝas en sudokcidenta Slovakio, kun sia averaĝe varma klimato kaj aliaj konvenaj kondiĉoj, ĝi estas la plej fekunda ebenaĵo de Slovakio. Ĝin ĉirkaŭas de sudo ĉefa branĉo de rivero Danubo, de norde ĝia alia branĉo Malgranda Danubo, kiu enbuŝiĝas en riveron Váh. Mallongan parton de limoj reprezentas do ankaŭ Váh oriente, kiuj enbuŝiĝas en ĉefan branĉon de Danubo (iam ini nomas tiun ĉi subat parton de Váh ankaŭ Vážsky Dunaj). Malgranda Danubo separas de Danubo ĉe Bratislavo kaj eniras Váh ĉe Kolárovo. La insulo estas simple grandega aluvia konuso, kiun kreadis Danubo sub Bratislavo tranĉante Malgrandajn Karpatojn kaj sekve enirante en descendantan Laŭdanuban ebenaĵon.

Surfaco de Žitný ostrov, kiel surfaco de konuso, malrapide malaltiĝas direkte de Bratislavo al Komárno. Diferencoj de alteco estas minimumaj. Bratislavo troviĝas en alteco 134 m s.m., Komárno 108 m s.m. kaj Dunajská Streda 118-119 m s.m.. Tiu ĉi ne granda diferenco estas determinita per sedimentado de riverdevenaj petroj - gruzoj, sabloj kaj inundaj ŝlimoj. Nesufiĉa dekliveco influas, ke inunda akvo malfacile forfluas de teritorio, ĉefe de suba triono de la insulo.

Grundoj[redakti | redakti fonton]

En Žitný ostrov troviĝas diversaj grundotipoj. En centra parto, tiel nomata Plejstocena karno, en ĉirkaŭaĵo de Podunajské Biskupice, direkte al Šamorín kaj oriente de Dunajská Streda, kie subsurfaca akvonivelo estas sufiĉe profunde kaj inundoj ne influis ĉi parton nek pasintece, estiĝis ĉernozjomoj. Molikaj riverogrundoj estas la plej ofta grundotipo, ilin troveblas ekzemple ĉirkaŭ Dunajská Streda, Gabčíkovo, Veľký Meder, Okoč kaj Komárno. Torfaj grundoj reprezentas la plej malaltajn partojn de surfaco, eksajn, per turfo plenigitajn branĉojn de Danubo kie subsurfaca akvonivelo estas dum tuta jaro sufiĉe alte, aŭ eĉ super la surfaco, ĉefe en meza parto de la insulo, en ĉirkaŭaĵo de Dunajská Streda. Salajn grundojn troveblas ĉefe en suba, orienta parto de la insulo, inter Komárno kaj Veľký Meder. Oĥrikaj grundoj estas la plej junaj, reprezentas teritoriojn apud la Danubo kaj Malgranda Danubo, kie inundoj de ĉi-riveroj ankaŭ en aktuala periodo okazas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Raportaĵo pri Žitný ostrov en BBC. Arkivita el la originalo je 2011-05-27. Alirita 2012-07-09.