Životice u Nového Jičína

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Životice u Nového Jičína
germane Seitendorf bei Neutitschein
municipo
Kostel sv. Jana Křtitele v Životicích u Nového Jičína.jpg
Preĝejo de sankta Johano Baptisto
Životice u NJ flag.jpg
Flago
Životice u NJ CoA.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Životice u Nového Jičína
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Nový Jičín
Administra municipo Nový Jičín
Historia regiono Moravio
Montaro Subbeskida montetaro
Rivero Jičínka
Situo Životice u Nového Jičína
 - alteco 325 m s. m.
 - koordinatoj 49° 33′ 22″ N 18° 03′ 41″ O / 49.55611 °N, 18.06139 °O / 49.55611; 18.06139 (mapo)
Katastro 9,09 km² (909 ha) Životice u Nového Jičína
Loĝantaro 654 (2022)
Denseco 71,95 loĝ./km²
Unua skribmencio 1411
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 742 72
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0804
NUTS 5 CZ0804 547000
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Životice u Nového Jičína
Retpaĝo: www.zivoticeunj.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Životice u Nového Jičína estas montara vilaĝo en Ĉeĥio troviĝanta en la distrikto Nový Jičín. La vilaĝo ricevis sian nomon laŭ la persona nomo "Žibota". Vivas ĉi tie 654 loĝantoj (2022).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1399. Životice apartenis ekde la jaro 1411 al la senjorujo Štramberk kaj ekde 1558 ĝis pereo de feŭdismo al la senjorujo Nový Jičín. En la 17-a jarcento la vilaĝo estis germanigita.

Parto de Životice estis ankaŭ la vilaĝo Zdislavice, kiu troviĝis en valo inter la montoj Jedlí kaj Hlásnice, kaj verŝajne ĝi pereis pro naturplago. Komence de la 18-a jarcento vivis en la arbaroj ĉirkaŭ Životice taĉmento de rabistoj subgvide de Gajdušek, kiu teruris la tutan ĉirkaŭaĵon. Eĉ kiam Gajdušek estis en 1719 kun kelkaj siaj samideanoj ekzekutita en Nový Jičín, kelkaj restintaj rabistoj maltrankviligis ĝis la jaro 1736 senĉese tiun ĉi regionon.

Dum la Protektorato Bohemio kaj Moravio Životice fariĝis parto de Germanio. La vilaĝo estis liberigita la 6-an7-an de majo 1945.

Ekde la 1-a de januaro 1993 ĝi estas memstara vilaĝo.

Inundo[redakti | redakti fonton]

La 24-an de junio 2009 trafis la vilaĝon kaj la ĉirkaŭajn vilaĝojn granda inundo, dum kiu perdis la vivon kelke da homoj. Multe da domoj estis inunditaj kaj en la sekvantaj tagoj ili estis egaligitaj kun tero. Informojn pri la inundo en 2009 en la meza Eŭropo vidu ĉe Inundoj en meza Eŭropo 2009.