Șugag
| Șugag | ||
|---|---|---|
|
| ||
| Komunuma centro | ||
| komunumo en Rumanio | ||
| Lando | ||
| Distrikto | ||
| Alinome | Sugág hungare, Schugag germane | |
| Iama hungara departemento | Alsó-Fehér | |
| Situo | 45° 47′ N, 23° 38′ O (mapo)45.77523.629166666667Koordinatoj: 45° 47′ N, 23° 38′ O (mapo) | |
|
| ||
| ||
| Poŝtkodo | 517775 | |
| Loĝantaro | 3 239 (2002, 2 602 en 2021) | |
| Kodo laŭ SIRUTA | 8014 | |
Șugag [ŝugag] (hungare Sugág, germane Schugag) estas komunumo en Rumanio sude de Sebeș, la plej suda komunumo de la distrikto Alba. En 1910 ĝi havis 2 210 loĝantojn (rumanoj), en 1992 4 258, kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 2 602 loĝantoj sur areo de 253,11 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 10 loĝantoj/km². Estas fama ĝia lignoskulptado. Ĝia unua mencio estas el 1770. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Szeben vármegye). Administre apartenas al ĝi: Arți, Bârsana, Dobra, Jidoștina, Mărtinie kaj Tău Bistra.
Șugag estas la plej suda komunumo de la distrikto Alba; la suda parto tamen ne estas loĝata. Tra la komunumo pasas la nacia vojo DN 67C, nomata Transalpina (tramontara), kiu trairas la pasejon Urdele, 2 145 metrojn altan. Ĝi estas la plej alta nacia vojo de Rumanio.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝis 1919 la teritorio apartenis al la Hungara reĝlando ene de Aŭstrio-Hungario, kaj estis parto de la reĝa departemento Alsó-Fehér vármegye (germane Komitat Unterweißenburg, latine comitatus Albensis inferior).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapeŝto.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo (rumane)
- Administra mapo de la distrikto Arkivigite je 2011-05-26 per la retarkivo Wayback Machine (rumane kaj hungare)
-
Situo de la komunumo en la distrikto
-
la lago Tău Bistra, 16 km sude de la komunumokerno
-
la akvobaraĵo Obrejii de Capalna, 8 km norde de la centro
| ||||||||||



