Gamo-valero-laktono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Γ-valerato-laktono)
γ-valerato-laktono
Plata kemia strukturo de la
Gamo-valerato-laktono
Tridimensia kemia strukturo de la
γ-valerato-laktono
Alternativa(j) nomo(j)
  • Pentanolido
  • Valero-laktono
  • Penta-laktono
  • Metil-furanono
Kemia formulo
C5H8O2
CAS-numero-kodo 108-29-2
ChemSpider kodo 7633
PubChem-kodo 7921
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora likvaĵo
Molmaso 100.116 g·mol−1
Denseco 1.0465g cm−3
Fandpunkto −31 °C
Bolpunkto 207 °C
Refrakta indico  1,4317
Ekflama temperaturo 81 °C
Acideco (pKa) 4.81
Solvebleco Akvo:Solvebla
Mortiga dozo (LD50) 8800 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R36 R37 [[Listo de R-

Deklaroj#R38|R38]]

Sekureco S26 S39 [[Listo de S-

Deklaroj#R46|S46]]

Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P280, P305+351+338
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

γ-valerato-laktonoGVL estas organika komponaĵo apartenanta al la familio de la laktonoj aŭ ciklaj esteroj de la karboksilataj acidoj. Ĝi estas senkolora likvaĵo nature okazanta en fruktoj kaj ofte uzata kiel nutro-aldonaĵo. Ĝiaj karakterizaĵoj permesas ke ĝi estu uzata kiel ideala sustenebla brulaĵo kaj en la produktado de karbonbaza energio.

γ-valerato-laktono estas renovigebla, facile kaj sekure enstorigita kaj globe transportita en grandaj kvantoj pro ĝia malalta fandpunkto (−31 °C), altaj bolpunkto (207 °C) kaj ekflama temperaturo (96 °C) kaj akceptebla odoro por facila agnosko en kazoj de dislikado kaj disverŝado. Ĝi estas miksebla kun akvo kaj biodegradiga.

Kompara efikeco inter la etanolo kaj γ-valerato-laktono, plenumita sur miksaĵo de etanolo/GVL 10%/90% v/v elmontras similajn proprecojn. Ĉar GVL ne formas azeotropan miksaĵon kun akvo, la lasta povas facile eliminiĝi per distilado, rezultante en malpli da energi-procezo por la produktado de la GVL ol tiu de absoluta etanolo.[1]

Biologie, GVL kondutas sin kiel antaŭanto de la gamo-hidrokso-valeratoGHV, drogo tre simila al GHB kvankam kompare malpli potenca. Ĉar GHB estas kontrolata en multaj partoj de la mondo, dum GVL ne estas, GVL gajnis popularecon kiel leĝa anstataŭanto por GHB.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

  • γ-valerato-laktono estas preparata per cikligo kaj senhidratigo de la levulinata acido, sekvata per struktura rearanĝo de la alfa-angelika latono kaj finfine hidrogenigo de la antaŭa peraĵo:
Sintezo de la γ-valerato-laktono
Sintezo de γ-valerato-laktono ekde la levulinata acido.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]