Ken (armena litero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Կ)

Ken (aŭ gen), կեն armene ([k'ɛn][gɛn]), estas la 15-a litero de la armena alfabeto.

Lingvistiko[redakti | redakti fonton]

Ken estas uzata por reprezenti la sonon de:

  • en klasika armena, la sono [k] ;
  • en orienta armena, [k'] ;
  • en okcidenta armena, [g].

Laŭ la normo ISO 9985, la litero estas transkribata per « k ». Tamen, la uzantoj de la okcidenta dialekto de la armena, transkribas ĝin per g, la sono kiun ĝi havas en la okcidenta.

Unikodo[redakti | redakti fonton]

  • Majuskla Կ : U+053F
  • Minuskla կ : U+056F