Jiun (armena litero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ւ)

Jiun, հիւն armene ([hʏn]), estas la 34-a litero de la armena alfabeto. Ĝi ekzistas kiel aparta litero en la okcident-armena lingvo kie ĝi sonas kiel v. En la du nunaj modernaj dialektoj de la armena (orienta kaj okcidenta) ĝi estas uzata kiel kunmetaĵo kun la litero o por krei la literon kiu reprezentas la vokalon u. Laŭ la normo ISO 9985, ĝi estas transkribata per « w ».

Unikodo[redakti | redakti fonton]

  • Majuskla Ւ : U+0552
  • Minuskla ւ : U+0582