Florono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el ֍)
alda folio en du formoj (unikodaj signoj U+2766 kaj U+2767)

En presado, florono estas tipografia prestipo en formo de stiligita floro aŭ folio, ornamante la titolon aŭ malplenaĵojn de komponaĵo. Ĉi tiu tipografia ornamaĵo ankaŭ funkcias por marki la finon de ĉapitro en libro.

Tipa reprezentanto de tiu tipografia kategorio estas la alda folio.

Variaĵoj de alda folio en Unikodo laŭ marklingvoj respektive kodoprezentoj HTML kaj UTF-8
grafikaĵo signo Unikoda
pozicio
HTML
deksesume
HTML
dekume
UTF-8
deksesume
LaTeX
U+2619 ☙ ☙ E2 98 99 \reflectbox{\ding{167}}
U+2766 ❦ ❦ E2 9D A6 \ding{166}
U+2767 ❧ ❧ E2 9D A7 \ding{167}

Unikodo[1] inter la signoj U+1F650 kaj U+1F66B enprenis en sia signaro 28 pliajn floronojn:

Floronoj en Unikodo
  0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 A B C D E F
U+1F65x 🙐 🙑 🙒 🙓 🙔 🙕 🙖 🙗 🙘 🙙 🙚 🙛 🙜 🙝 🙞 🙟
U+1F66x 🙠 🙡 🙢 🙣 🙤 🙥 🙦 🙧 🙨 🙩 🙪 🙫

Kaj en vasta senco ankaŭ la unikodaj signoj U+058D ֎ kaj U+058E ֍ konsidereblas floronoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]