Krisigno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el )
Interpunkciaĵoj

apostrofo ( ' ); ( )
citiloj ( ‘ ’ ); ( “ ” ); ( „ ” ); ( « » )
demandosigno ( ? )
dupunkto ( : )
komo ( , )
krampoj ( ( ) ); ( [ ] ); ( { } ); ( < > )
kridemandosigno ( ) ( ?! )
krisigno ( ! )
punkto ( . )
punktokomo ( ; )
spaceto (   )
streketoj ( ); ( ); ( ); ( ) ( )
oblikvo ( / )
tripunkto ( ) ( ... )

Aliaj tipografiaj markoj

asterisko ( * )
bulmarko ( )
deklivo ( \ )
dividsigno ( ÷ )
egalsigno ( = )
heliko ( @ )
kaj-signo ( & )
krado ( # )
numero-signo ( )
obeluso aŭ ponardo ( † ‡)
plus-minus-signo ( ± ); ( )
substreko ( _ )
tildo ( ~ )
vertikala streko aŭ "dukto" ( | )

La krisigno estas la marko de interpunkcio, kiun oni metas ĉe la fino de ordona ĉeffrazo, ekzemple: "Silentu!". Ĝi ankaŭ povas indiki krion, eksklamacionsurprizon. Ĝi estas trovebla en multaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto.

Oni kredas, ke eble la marko devenas la latina vorto io, krio de ĝojo. Ĉi-tiu estis skribita kiel 'i' supren de 'o'. Ĉi-tiu marko evoluis al nia moderna simbolo.

Tipografio[redakti | redakti fonton]

Plej ofte oni ne metas spaceton antaŭ la krisigno. Tamen kelkaj landoj (ĉefe Francio) kutimas uzi (eĉ postulas ke oni uzu) spaceton antaŭ tiu signo. Sed ĝi nepre estu "nedisigebla" spaceto (por eviti ke la krisigno troviĝu komence de linio), ĝenerale kun konstanta larĝeco, kaj pli malgranda ol la ordinara spaceto.

Matematike[redakti | redakti fonton]

Laŭ matematiko, la krisigno signifas la faktorialon de nombro. Tiel, n! signifas la produton de la entjeroj de 1 al n. Ekzemple, 4! estas 1 x 2 x 3 x 4 = 24.

Komputike[redakti | redakti fonton]

Laŭ komputiko, la krisigno estas ASCII kaj Unikoda signo 33. Multaj programlingvoj uzas la krisignon por variaj signifoj. Ĉefe, ĝi signifas logikan neon: A != B signifas A ne egalas B.

Ŝako[redakti | redakti fonton]

Laŭ ŝaka notado, unu krisigno indikas bonan movon. Du krisignoj indikas bonegan movon.