(101429) 1998 VF31

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(101429) 1998 VF31
asteroido
asteroido
Oficiala nomo (101429) 1998 VF31
Aliaj nomoj 1998 VF31
Malkovro
Malkovrinto LINEAR
Dato de malkovro 13-a de novembro 1998
Loko de malkovro Socorro (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Marsrenkonta asteroido
Troja asteroido de Marso vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
228,015 Gm (1,524 AU)
205,145 Gm (1,371 AU)
250,884 Gm (1,677 AU)
Discentreco 0,1003
Meza anomaliangulo 59,469°
Epoko 31-a de majo 2020
Klinangulo 31,296°
Periodo 687,314 tagoj (1,882 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
221,309°
Argum. de periapsido 310,557°
Terdistanco
- Minimuma

60,562 Gm (0,4048 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 0,78 km[1]
Rotacia periodo 0,32 tago (7,70 horoj)
Geometria albedo 0,32[1]
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 17,2
vdr

(101429) 1998 VF31 estas tre malgranda, treege hela marsa trojano malkovrita la 13-an de novembro 1998 en la kadro de la astronomia kampanjo " LINEAR " (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la situejo de Socorro de la Laboratorio Lincoln (Nov-Meksiko, Usono).

Ĝi orbitas, kun granda orbita klineco, en la ĉirkaŭaĵo de la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Suno-Marso,[2] do 60° post Marso laŭ ties orbita movo.

Ĉar ĝia orbito krucas tiun de Marso, ĝi estas ankaŭ rigardita kiel marsrenkonta asteroido. Tamen, estante troja asteroido, ĝi restas malproksima de la ruĝa planedo.

Ĝia spektra klaso "S" indikas "ŝtonan" asteroidon, konsistanta ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio. Unuaj spektroskopiaj observoj montris similecojn kun 5261 Eureka, sugestante, ke ambaŭ estus primitivaj asteroidoj de Marso.[3] Spektroskopiaj observoj en 2007 montris grandan proporcion da metalo kaj aĥondritoj ĉe ĝia surfaco (jen kun, jen sen kontribuo de mezosiderito), tio, kiu povas indiki, ke ĝia surfaca regolito suferis kosman veterdisfalon. Tiuj observoj montris ankaŭ spektrajn malsimilecojn kun 5261 Eureka, sugestante, ke estas nenia rilato inter ambaŭ korpoj.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo (101429) 1998 VF31 en la angla Vikipedio.

Antaŭe:Listo de asteroidoj (101001–102000)Poste:
(101428) 1998 VE30(101429) 1998 VF31(101430) 1998 VE32