(120178) 2003 OP32

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(120178) 2003 OP32
transneptuna objekto
asteroido • ebla nanplanedo • transneptuna objekto
Oficiala nomo (120178) 2003 OP32
Aliaj nomoj 2003 OP32
Malkovro
Malkovrintoj M. E. Brown, C. Trujillo
kaj D. L. Rabinowitz
Dato de malkovro 26-a de julio 2003
Loko de malkovro Monto Palomar (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio transneptuna objekto vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
6,505 Tm (43,486 AU)
5,796 Tm (38,741 AU)
7,215 Tm (48,230 AU)
Discentreco 0,1091
Meza anomaliangulo 72,353°
Epoko 31-a de majo 2020
Klinangulo 27,135°
Periodo 104741,840 tagoj  (286,768 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
183,016°
Argum. de periapsido 71,890°
Terdistanco
- Minimuma

5,659 Tm (37,829 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 274 km
Rotacia periodo 0,405 tago (9,71 horoj)
Geometria albedo 0,540
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 4,0
vdr

(120178) 2003 OP32 estas tre granda, eksterordinare hela transneptuna objekto malkovrita la 26-an de julio 2003 de la usonaj astronomoj Michael E. Brown, Chad Trujillo kaj David L. Rabinowitz elde la Observatorio de la Monto Palomar (Usono).

Michael E. Brown listigis ĝin kiel eble nanplanedon[1] kun taksata diametro de 235 km.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas klasifikita kiel kubevano : "klasika" objekto de la Kujper-zono, kiu ne estas en orbita resonanco kun Neptuno.[2] Ĝi tamen estas proksima de la orbita resonanco 4:7 kun Neptuno.

Ĝia orbito estas proksima de tiu de 136108 Haŭmeo kaj ĝi havas grandan albedon, kiel tiu de Haŭmeo (0,70) ; la similecoj de orbitaj kaj fizikaj ecoj kun Haŭmeo lasas pensi, ke (120178) 2003 OP32 estas ano de la kolizia Haŭmea familio : ĝi estus kreita, kune kun la aliaj familianoj kiel (19308) 1996 TO66, (24835) 1995 SM55, (55636) 2002 TX300 kaj (145453) 2005 RR43, el la glacia mantelo elĵetita pro frakaso de la pra-Haŭmeo far de granda korpo (ĉ. 1600 km).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (120001–121000)Poste:
(120177) 2003 LW3(120178) 2003 OP32(120179) 2003 QY75