(145451) 2005 RM43

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(145451) 2005 RM43
transneptuna objekto
Bildo de (145451) 2005 RM43 per la kosmoteleskopo Hubble (2008)
Bildo de (145451) 2005 RM43
per la kosmoteleskopo Hubble (2008)
Bildo de (145451) 2005 RM43
per la kosmoteleskopo Hubble (2008)
asteroido • ebla nanplanedo • transneptuna objekto
Oficiala nomo (145451) 2005 RM43
Aliaj nomoj 2005 RM43
Malkovro
Malkovrintoj A. C. Becker, A. W. Puckett
kaj J. Kubica
Dato de malkovro 9-a de septembro 2005
Loko de malkovro Sunspot (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio transneptuna objekto vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
13,642 Tm (91,191 AU)
5,245 Tm (35,062 AU)
22,039 Tm (147,321 AU)
Discentreco 0,6155
Meza anomaliangulo 7,148°
Epoko : 21-a de januaro 2022}
Klinangulo 28,772°
Periodo 318073,689 tagoj (870,838 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
84,620°
Argum. de periapsido 318,076°
Terdistanco
- Minimuma

5,105 Tm (34,1252 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 524 – 543 km
Rotacia periodo 0,28 tago (6,71 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,102
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 4,61
vdr

(145451) 2005 RM43 estas tre granda, ne tre hela transneptuna objekto de la disa disko malkovrita la 9-an de septembro 2005 de la usonaj astronomoj Andrew C. Becker, Andrew W. Puckett kaj Jeremy Martin Kubica elde la Observatorio de Apache Point en Sunspot (Nov-Meksiko, Usono).

Laŭ Wm. Robert Johnston, ĝi havas diametron de 524 km ; por Michael E. Brown, ĝi verŝajne estas nanplanedo[1] kun taksata diametro de 543 km.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Ĝia discentra orbito ekstere malproksime tanĝas tiun de Neptuno kun neptuna MOID de 7,35536 astronomiaj unuoj (1,1 miliardo da km) kaj etendiĝas ĝis 147,321 astronomiaj unuoj (22,039 miliardoj da km) for de la Suno.

Ĝi pasis ĉe sia perihelio la 6-an de oktobro 2004.

Antaŭ-malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis retrovita sur fotografio prenita elde Siding Spring en 1976,[2] tio, kiu permesis kalkuli pli precise ĝian orbiton.

Antaŭmalkovra bildo pri 2005 RM43 elde Siding Spring.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (145001–146000)Poste:
(145450) 2005 RM31(145451) 2005 RM43(145452) 2005 RN43