(16834) 1997 WU22

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(16834) 1997 WU22
asteroido
asteroidoapud-Tera objekto
Oficiala nomo (16834) 1997 WU22
Aliaj nomoj 1997 WU22
Malkovro
Malkovrinto Near Earth Asteroid Tracking
Dato de malkovro 30-a de novembro 1997
Loko de malkovro Maui (Havajo, Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Apolona asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
219,586 Gm (1,468 AU)
122,527 Gm (0,819 AU)
316,644 Gm (2,117 AU)
Discentreco 0,4420
Meza anomaliangulo 52,506°
Klinangulo 15,988°
Periodo 649,556 tagoj (1,778 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
260,820°
Argum. de periapsido 334,296°
Terdistanco
- Minimuma

21,579 Gm (0,1442 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro ~1,5 km
Rotacia periodo 0,3894 tago (9,345 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,22
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 15,5
vdr

(16834) 1997 WU22 estas tre malgranda hela apolona asteroido malkovrita la 30-an de novembro 1997 en la kadro de la programo Near Earth Asteroid Tracking (NEAT) elde la stacio de Maui de la reto GEODSS de la United States Air Force sur la monto Haleakala, en la havaja insulo Maui (Usono).

Ĝia spektra klaso "S" indikas "ŝtonan" asteroidon, konsistanta ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio. Ĝi krucas la orbitojn de Marso kaj Tero, kaj proksimiĝas de la orbito de Venuso, sed ĝia orbita klinangulo tenas ĝin sufiĉe malproksima de Tero.

Ĝi pasas pli proksime de Venuso: la 6-an de marto 2075 ĝi pasos al 0,11009805 AU (16,470 milionoj da km) de tiu-ĉi planedo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (16001 - 17000)Poste:
(16833) 1997 WX21(16834) 1997 WU22(16835) 1997 WT34