(26308) 1998 SM165

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(26308) 1998 SM165
transneptuna objekto
(26308) 1998 SM165 fotita per la kosmoteleskopo Hubble en 2001.
(26308) 1998 SM165 fotita per la kosmoteleskopo Hubble en 2001.
(26308) 1998 SM165 fotita per la kosmoteleskopo Hubble en 2001.
resonant trans-Neptunian object • asteroidotransneptuna objekto
Oficiala nomo (26308) 1998 SM165
Aliaj nomoj 1998 SM165
Malkovro
Malkovrinto Nichole M. Danzl
Dato de malkovro 16-a de septembro 1998
Loko de malkovro Tucson (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio transneptuna objekto vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
7,095 Tm (47,424 AU)
4,476 Tm (29,921 AU)
9,713 Tm (64,927 AU)
Discentreco 0,3691
Meza anomaliangulo 46,253°
Epoko : 31-a de julio 2016
Klinangulo 13,524°
Periodo 119287 tagoj (326,6 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
183,218°
Argum. de periapsido 130,381°
Terdistanco
- Minimuma

4,326 Tm (28,923 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 279,8 ± 29 km
Ĉefa korpo : 268 ± 28 km
Maso
- Denso
6.87×1018 ± 1,8 x1016 kg
0,51 (+ 0,29 − 0,14) g/cm³
Rotacia periodo 0,35 tago
(8,4 ± 0,05 h horoj)
Geometria albedo 0,063 ± 0,015
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 5,2
vdr

(26308) 1998 SM165 estas tre granda, malhela duopa transneptuna objekto malkovrita la 16-an de septembro 1998 de la amatora astronomino Nichole M. Danzl (tiam studentino ĉe la Universitato de Arizono) elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak, nord-oriente de Tucson (Arizono, Usono).

Ĝi estas en orbita resonanco 1 : 2 kun Neptuno[1] kaj do estas tvotino. Ĉar ĝia perihelio (29,921 astronomiaj unuoj) estas iom pli malgranda ol la aphelio de Neptuno (30,441 AU), ĝi estas klasifikata kiel neptunrenkonta asteroido; sed fakte la minimuma distanco inter iliaj orbitoj (Neptuna MOID) estas 2,802 AU (419 milionoj da km).

Fizikaj ecoj[redakti | redakti fonton]

Observoj per la kosmoteleskopo Spitzer kombinataj kun mezuroj de orbito per Hubble permesis mezuron de ĝia denso : ĉ. 0,51 g/cm³, simila al tiu de la triopa plutoneno (47171) 1999 TC36 (0,3 – 0,8 g/cm³) kaj de la saturna satelito Hiperiono (0,567 ± 0,102 g/cm³). Tia malgranda denso montras porhava korpo ĉefe komponita el glacio.[2]

Por Michael E. Brown, ĝi eble estas nanplanedo[3] kun diametro de 288 km, taksata laŭ radiometria mezuro.

La granda vario de ĝia luma kurbo sugestas, ke ĝia havas longigitan formon.[4]

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia natura satelito nomita S/2001 (26308) 1 estis malkovrita la 22-an de decembro 2001 de Michael E. Brown kaj Chad Trujillo uzinte observojn per la Teleskopo Hubble, anoncita la 24-an de januaro 2002.

Tiu satelito havas diametro de 81 ± 14 km. Ĝi trakuras orbiton ĉirkaŭ la ĉefa korpo en 130,158 ± 0,005 tagoj, la granda duonakso de tia orbito estas 11 377 ± 8 km kaj ties discentreco 0,4727. Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (26001 – 27000)Poste:
26307 Friedafein(26308) 1998 SM165(26309) 1998 TG