(36236) 1999 VV

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
(36236) 1999 VV
asteroido
Oficiala nomo (36236) 1999 VV
Aliaj nomoj 1999 VV ; 1979 WC
Historio
Malkovrinto LINEAR
Dato de malkovro
Loko de malkovro
1-a de novembro 1999
Socorro (Usono)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
199,341 Gm (1,333 AU)
114,886 Gm (0,7680 AU)
283,796 Gm (1,897 AU)
Discentreco 0,4237
Meza anomaliangulo 102,640°
Epoko 23-a de marto 2018
Klinangulo 58,043°
Periodo 561,831 tagoj (1,538 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
241,081°
Argum. de periapsido 19,758°
Terdistanco
- Minimuma

34,229 Gm (0,2288 AU)
Fizikaj ecoj
Rotacia periodo 0,258 tago (6,19 horoj)
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 15,9
v  d  r
Information icon.svg

(36236) 1999 VV estas nebone konata venusrenkonta marsrenkonta kaj terrenkonta apolona asteroido en orbita resonanco 2:5 kun Venuso : pro ĝia orbita periodo de 561.831 tagoj, ĝi trakuras dufoje sian orbiton, dum Venuso trakuras kvin foje la sian.

Ĝi estis malkovrita la 1-an de novembro 1999 far'de la teamo de la astronomia kampanjo "LINEAR" (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la situejo de Socorro de la Laboratorio Lincoln (Nov-Meksiko, Usono).

Kvankam ĝia perihelio estas nur 0,76797 AU, kaj ĝia aphelio, 1,8971 AU (pli ol la aphelio de Marso : 1,666 AU) ĝi pasas sendanĝere malproksima de ambaŭ planedoj pro sia tre granda orbita klinangulo (58°).
- Ĝia tera MOID estas 0,228807 AU (34,229 milionoj da km),
- Ĝia marsa MOID estas 0,30442 AU (45,541 milionoj da km).

- La 19-an de majo 1962 ĝi pasis al 0,22815 AU (34,130 milionoj da km) de Tero,
- La 12-an de majo 2062 ĝi pasos al 0,27099 AU (40,540 milionoj da kilometroj) de nia planedo.

Ĝi kompense pasas multe pli proksime de Venuso : ĝia venusa MOID estas 0,05488 AU (8,210 milionoj da km).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (36001 – 37000)Poste:
36235 Sergebaudo(36236) 1999 VV(36237) 1999 VX11