66391 Moshup

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el (66391) 1999 KW4)
66391 Moshup
asteroido
Arta animacio de Moshup kaj Squannit
Arta animacio de Moshup kaj Squannit
Arta animacio de Moshup kaj Squannit'
asteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto
Oficiala nomo 66391 Moshup
Aliaj nomoj 1999 KW4
Malkovro
Malkovrinto LINEAR
Dato de malkovro 20-a de majo 1999
Loko de malkovro Socorro (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Atona asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
96,071 Gm (0,6422 AU)
29,905 Gm (0,1999 AU)
162,237 Gm (1,084 AU)
Discentreco 0,6887
Meza anomaliangulo 68,086°
Epoko 27-a de aprilo 2019
Klinangulo 38,883°
Periodo 187,975 tagoj (0,5146 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
244,910°
Argum. de periapsido 192,618°
Terdistanco
- Minimuma

1,958 Gm (0,01309 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
1,532 × 1,495 × 1,347 km ± 3%
Kombinata: 1,39 km
Ĉefa korpo : 1,317 ± 0,040 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
(2,353 ± 0,100) × 1012 kg
1,974 ± 0,24 g/cm³
0,00043 m/s²
0,00072 km/s
Rotacia periodo 0,1152 tago (2,7645 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,23 (supozita)
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 16,5
vdr

66391 Moshup estas malgranda merkurrenkonta, venusrenkonta, kaj terrenkonta atona asteroido, akompanata de asteroida luno nomata Squannit; nomoj devenantaj de indiana mitologio.

Ĝia estis malkovrita la 20-an de majo 1999 de la teamo de la astronomia kampanjo "LINEAR" (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la observatorio de la Laboratorio Lincoln en Socorro (Nov-Meksiko, Usono).

Nomoj[redakti | redakti fonton]

Moshup estis giganto, kiu , laŭ indianaj legendoj, vivis ĉe la marbordo de Nov-Anglio, kaj estis responsulo de variaĵo da geologiaj trajtoj. Celante bonteni ekvilibron, li edziĝis al Avino Squannit, estrino kaj kuraculino de la MakiawasugMalgranda Gento, kiu vivis proksime. La malbona vetero estis atribuata al tempoj kiam la geedzoj kverelis.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Ĝia tre discentra orbito krucas tiujn de Merkuro, de Venuso kaj de la Tero.

  • Ĝia merkura MOID estas 0,10581 AU (15,829 milionoj da km).
  • Ĝia venusa MOID estas 0,20025 AU (29,957 milionoj da km).
  • Ĝia tera MOID estas 0,01309 AU (1,958 miliono da km), tio, kiu faras de ĝi potence danĝeran objekton. Tamen, radaraj mezuroj indikis ke estas nenia signifa danĝero de kolizio dum la venonta miljaro.

Pro sia perihelio de 0,1999 AU (29,905 milionoj da km), ĝi estas la konata merkurrenkonta kaj duopa asteroido, kiu plej alpromiĝas al la Suno.

Proksimaj pasoj[redakti | redakti fonton]

Ecoj[redakti | redakti fonton]

66391 Moshup estas asteroido de spektra klaso "S" tie estas "ŝtonan" asteroido, konsistanta ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio.

Laŭ radaraj observoj elde la Observatorioj de Goldstone kaj Arecibo en 2001, 2002, 2017, kaj 2018,[1][2] ĝi havas averaĝan diametron de 1,317 km , ĝia formo estas platigita (flaneca) elipsoido kun ekvatora kresto: tiu formo ne estas malofta ĉe la korpoj konsistantaj el rubamasoj kun rapida rotacio, kiel 101955 Bennu162173 Ryugu.

Pro la rapida rotacio de la asteroido, partikloj de ties surfaco emas gliti ĝis la supro de la kresto, kiu paradokse estas la "plej malalta punkto" de la asteroido; la partikloj ĉe la supro de la kresto estas feble ligataj al la asteroido, pro la centrifuga forto, ili estas proksimaj esti elĵetitaj en la kosmon. Sufiĉus, ke partiklo estus levita de kelkaj metroj, por ke ĝi troviĝus en samdaŭra orbito. La ĉeesto de satelito resendus tiun partiklon al la surfaco de la asteroido, kie ĝi rekomencus sian glitadon al ekvatoro.[3]

Satelito[redakti | redakti fonton]

Squannit, la satelito de 66391 Moshup estis malkovrita la 29-an de majo 1998 de P. Pravec kaj L. Kotková uzinte lumajn kurbojn kaj radarajn observojn, anoncita en majo 2001. Komence, la ĉefa korpo estis nomita Alfo, kaj la malĉefa (la satelito), Beto.

Radaraj observoj permesis konfirmis la ĉeeston de satelito.[4]

Tiu satelito havas estimatan diametron de 0,451 ± 0,027 km kun elipsoidan formon de 1,532 x 1,495 x 1,347 km, orbitan duonan grandakson 2,548 ± 0,015 km kaj orbitan periodon de 0,7259 ± 0,0015 tago (17,42 ± 0,036 horoj) kaj sama rotacia periodo: la satelito estas en ligita rotacio, kun ĝia granda akso direktata laŭ la rekto Moshup – Squannit.

La maso de la sistemo estis kalkulita je 2,49x1012 ± 5,4x1010 kg, La denso de Moshup estas 1,97 ± 0,24 g/cm³ kaj tiu de Squannit: 2,81 ± 0,82 g/cm³.

La satelito Squannit havas malsimplan orbitan dinamikon: kvankam en ligita rotacio, ĝi montras osciladojn, aŭ balancadojn, de tiel granda amplitudo, ke ĝi estas rigardita kiel la objekto plej ekscitata en la sunsistemo. La kialo estus la oftaj pasoj proksime de la Suno per kiuj la duopa sistemo reakiras eksciton.[5]

La osciloj de Squannit povas kialigi ties pli grandan denson: estigante skuojn, kiuj kompaktigus la materialon de la luno.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (66001 – 67000)Poste:
(66390) 1999 KL366391 Moshup(66392) 1999 KF10