(82158) 2001 FP185
(82158) 2001 FP185 | |
Transneptuna objekto | |
Oficiala nomo | (82158) 2001 FP185 |
Aliaj nomoj | 2001 FP185 vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Marc W. Buie |
Dato de malkovro | 26-a de marto 2001 |
Loko de malkovro | Kitt Peak (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | transneptuna objekto vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
33,500 Tm (223,936 AU) 5,132 Tm (34,304 AU) 61,869 Tm (413,569 AU) |
Discentreco | 0,8468 |
Meza anomaliangulo | 1,633° Epoko 27-a de aprilo 2019 |
Klinangulo | 30,792° |
Periodo | 1224011,015 tagoj (3351,160 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
179,359° |
Argum. de periapsido | 7,240° |
Terdistanco - Minimuma |
4,983 Tm (33,308 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 336 km |
Geometria albedo | 0,046 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 6,2 |
(82158) 2001 FP185 estas granda malhela transneptuna objekto malkovrita la 26-an de marto 2001 de la usona astronomo Marc W. Buie elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak proksime de Tucson (Arizono, Usono).
Ĝi estas objekto de la disa disko, la perihelio de ĝia tre discentra orbito esta ekstere de tiu de Neptuno kaj ĝia neptuna MOID estas 3,96886 astronomiajn unuojn (593,733 milionoj da km) ; ĝi pasis ĉe sia perihelio la 11-an de februaro 2004. Ĝi bezonas 3351,160 jarojn por trakuri sian orbiton, kies aphelio kondukas ĝin al 34,304 miliardoj da km en la malvarmegajn profondaĵojn de la interstela spaco.
Diametro kaj albedo[redakti | redakti fonton]
Laŭ Michael E. Brown, per radiometraj observoj, (82158) 2001 FP185 havas diametron de 336 kilometroj kaj albedon de 0,05. Observoj elde la kosmoteleskopo Herschel donis similan diametron de 336 km kaj albedon de 0,046. La Collaborative Asteroid Lightcurve Link supozas pli grandan albedon, do pli malgrandan diametron de 222 km.
Michael E. Brown taksas ĝin ebla nanplanedo.[1]
Hipoteza kunorbitanto[redakti | redakti fonton]
Se ekzistus mashava transneptuna objekto, kiel la hipoteza Planedo Naŭ, (82158) 2001 FP185 povus esti ties kunorbitanto.[2][3]
Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Kiom da nanplanedoj en la ekstera sunsistemo ? El la paĝaro de Dr. Michael E. Brown, ĉe Caltech, Divido pri Geologia kaj Planeda Scienco (angle)
- ↑ Ekstemaj transneptunaj objektoj kaj la mekanismo de Kozai montras la ĉeeston de transplutonaj planedoj, de C. de la Fuente Marcos kaj R. de la Fuente Marcos, Monthly Notices of the Royal Astronomical Society ; 3-a de Junio 2014 (angle)
- ↑ Renversaj malgrandaj korpoj : tio, kion la kometo 96P/Machholz 1 povas diri al ni pri la orbita evoluo de ekstemaj transneptunaj objektoj kaj la produkto de apudteraj objektoj en retrogradaj orbitoj, Carlos de la Fuente Marcos,1 Raul de la Fuente Marcos kaj Sverre J. Aarseth, ibidem ; 22-a de oktobro 2014 (angle)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- angle Orbit Kongruo kaj Astrometria registaĵo por 82158
- angle Listo de konataj transneptunaj objektoj, el Johnston's Archive
- angle Listo de Centaŭroj kaj Disdiskanoj, de IAU Minor Planet Center
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (82001 – 83000) | Poste: |
---|---|---|
(82157) 2001 FM185 | (82158) 2001 FP185 | (82159) 2001 FY192 |