99915 Henarejos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el (99915) 1997 TR6)
99915 Henarejos
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 99915 Henarejos
Aliaj nomoj 1997 TR6
Malkovro
Malkovrinto ODAS
Dato de malkovro 2-a de oktobro 1997
Loko de malkovro Caussols (Francio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Marsrenkonta asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
403,325 Gm (2,696 AU)
240,674 Gm (1,609 AU)
565,977 Gm (3,783 AU)
Discentreco 0,4033
Meza anomaliangulo 50,505°
Epoko 31-a de majo 2020
Klinangulo 3,023°
Periodo 1616,935 tagoj (4,427 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
140,212°
Argum. de periapsido 218,270°
Terdistanco
- Minimuma

90,726 Gm (0,6065 AU)
Fizikaj ecoj
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 14,9
vdr

99915 Henarejos estas marsrenkonta asteroido malkovrita la 2-an de oktobro 1997 en la kadro de la astronomia kampanjo OCA-DLR Asteroid Survey (ODAS) elde la Observatorio de la altebenaĵo de Calern, en Caussols (Alpes-Maritimes, Francio).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝia nomo honoras la francan sciencan ĵurnaliston Philippe Hénaréjos,[1] ĉef-redaktoron de la franca astronomia revuo Ciel et Espace. Li estas aŭtoro de 15 libroj, ĉefe ĉielaj gvidlibroj, popularigaj libroj kaj la libro Ils ont marché sur la Lune, rakonto pri la Projekto Apollo.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas en orbita resonanco 8:3 kun Jupitero.

Ĝia tre discentra orbito ekstere malproksime tanĝas tiun de Marso. Ĝia marsa MOID estas 0,212757 astronomia unuo, tie estas 31,828 milionoj da km.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (99001–100000)Poste:
(99914) 1997 ST2499915 Henarejos(99916) 1998 AA5