-al-

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Sufiksoj en Esperanto
Tipo Oficialaj Neoficialaj
Verbaj -ant-, -int-, -ont-
-at-, -it-, -ot-
-unt-, -ut-
Seksaj -in- -iĉ-
Aliaj -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-,

-ĉj-,
-ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -end-, -er-, -estr-, -et-,
-id-, -ig-, -iĝ-, -il-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-,
-nj-,
-obl-, -on-, -op-,
-uj-, -ul-, -um-.

-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-,
-e-, -ed-, -en-, -enz-, -esk-, -ez-,
-i-, -if-, -ik-, -ilion-, -iliard-, -it-, -iv-, -iz-,
-nomial-,
-ofon-, -oid-, -ol-, -olog-, -ologi-, -ometr-, -otek-, -oz-
-t-, -tet-,
-uk-, -un-.

-al- estas kvazaŭ-sufikso en multaj vortoj en Esperanto. Ĉi tio signifas ke ĝi estis sufikso en iuj romanidaj lingvoj, el kiuj la vortoj estas prenitaj en Esperanton, sed ne estas vera sufikso en Esperanto.

La radikoj kun kaj sen "al" en la fino estas apartaj sendependaj radikoj, kun apartaj sed ofte iel similaj signifoj. Ekzemple:

  • (el NPIV):
    soci-o : reto de dependecoj kaj reciprokaj kondiĉoj inter homoj, loĝantoj sur iu teritorio kaj iliaj interrilatoj produktivaj, familiaj, naciaj, ritaj, ktp
    social-a konceranta la komunajn ekonomiajn interesojn de socio, kontraste kun la politikaj → social-ism-o
  •  
    norm-o 1 Ordinara, laŭregula stato, ĝenerale rekonata kiel modelo 2 (juro) Preskribo aŭ regulo en ĝenerale aplikebla leĝo aŭ ekvivalenta akto 3 Ĝenerale rekonata kaj ofte leĝe difinita regulo pri minimuma nivelo de produktokvalito, sekureco, higieno ks. 4 (teĥnologio)
    normal-a 1 Tia, kian oni povas antaŭvidi laŭ la naturo, laz kutimo,la ordinaraj kondiĉoj 2 (matematiko) Orta

-al- kaj la vort-teorio de Esperanto[redakti | redakti fonton]

Laŭ K. Kalocsay kaj E. Wüster la sufikso -al- povas esti foje uzebla en la teĥnika lingvaĵo dum pluformado de la adjektivaj radikoj, kiam necesas konservi la "elfalantan" finaĵon -o (la signon de la substantiveco). La klasika ekzemplo por tiu uzo estas varmala grado (= grado de varmo); se oni provas pluformi la substantivon varmo per nura ŝanĝo de la finaĵo, oni venas al kvalit-adjektivo varma anstataŭ la rilat-adjektivo, kiu priskribus la "rilaton al varmo"; do, varma grado estas sensencaĵo, dum oni celis la sencon grado de varmo. Tiu uzo restas tamen nur sporada, normale oni elturniĝas aŭ per la uzo de la prepozicio de (grado de varmo), aŭ per la kunmeto (varmo-grado), aŭ foje per la uzado de alia radiko: ekz., anst. "rapida energio" (la celita senco estas energio de rapid(ec)o) oni diras "kineta egergio". Aliaj ekzemploj de la ebla uzo de la sufikso estas valorala sistemo (= valor-sistemo, sistemo de valoroj), acidala radiko (= radiko de acido, acid-o-a radiko, sed ne acida radiko). Notindas, ke tiu uzo de -al- venas el Ido kaj ne estas bezonata por Esperanto (krom kelkaj maloftaj okazoj, kiam tamen eblas elturniĝi alimaniere) pro la senca elasteco de ties finaĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]