-ip-
publikigita versio estis patrolita je 10 jan. 2021. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 10 jan. 2021.
Sufiksoj en Esperanto | ||
---|---|---|
Tipo | Oficialaj | Neoficialaj |
Verbaj | -ant-, -int-, -ont- -at-, -it-, -ot- |
-unt-, -ut- |
Seksaj | -in- | -iĉ-, -ip-, -un- |
Aliaj | -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, -ĉj-, |
-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-, |
Vorterklaso: sufikso
Statuso: neoficiala
Uzata en PIV: Ne en PIV2002, ne en PIV2005, kaj ne en PIV2020
Ĉi tiu neoficiala sufikso de Esperanto neduume markas radikojn. Ĝi estas proponita en la jaro 2019.[1] Uzadon de ĉi tiu sufikso oni nomas ipismo.
Ekzemploj[redakti | redakti fonton]
- Esperantisto: ajnseksa
- Esperantistiĉo: vira Esperantisto (kun la neoficiala sufikso -iĉ-)
- Esperantistino: ina Esperantisto (kun la oficiala sufikso -in-)
- Esperantistipo: sekse neduuma Esperantisto (kun la neoficiala sufikso -ip-)
- Geesperantistoj: ina(j) kaj vira(j) Esperantistoj (laŭ fundamenta difino); Esperantistoj de pluraj seksoj (laŭ proponita difino)