La Internacia Asocio de laboristoj (franceAssociation Internationale des Travailleurs aŭ AIT, angleInternational Workingmen's Association) estas la oficiala nomo de la organizaĵo ankaŭ konita sub nomo Unua Internacio, fondita la 28-a de septembro1864 en Londono. En sia komenco la 1-a Internacio estis dividita inter marksistoj kaj anarkiistoj. Pro tio ĝi dividiĝis en 1872 (post elpelo de la anarkiistoj de Karl Marx). En la sama jaro la anarkiistoj, notinde spronitaj de la Ĵurasa Federacio, kongresis en Sankta-Imjero (Hainaut, Belgio) kie fondiĝis la Kontraŭ-aŭtoritata Internacio.
"Konsiderinte
Ke la malsubpremiĝo de la laboristoj devas estis faro de la laboristoj mem, ..."
aliaj gravaj eltiraĵoj estas:
la submetiĝo de la laboristoj je la kapitalo estas la fonto de ĉia servuteco politika, mensa, materia;
La subskribintoj deklaras, ke la Internacia Asocio de Laboristoj .... agnoskos, kiel devanta esti fundamenton de siaj konduto kontraŭ ĉiuj homoj, vero, justeco, moralo, sen distingo el haŭkolro, kredo nek nacieco; ..."