1-a de februaro
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | |||
aranĝo de 2019 tagoj |
La 1-a de februaro estas la 32-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 333 tagoj restas (334 en superjaroj).
Je la 1-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- 772: Hadriano la 1-a iĝis papo
- 1186: Malta Ordeno konkeris kastelon Margat en Sirio
- 1327: Abatejo Westminster: 14-jara Eduardo la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio - la regopovon plenumis lia patrino Izabela de Francio kune kun sia amato Roĝero Mortimer
- 1329: Ĵemajtio: ordeno de germanaj kavaliroj sukcesis en sieĝo de Medvėgalis, fortreso de Grandprinclando Litovio kaj baptis ties defendantojn
- 1411: Oni subskribis la unuan packontrakton de Toruń finanta la grandan militon inter Krono de la Regno de Pollando kun Grandprinclando Litovio kaj la ordeno de germanaj kavaliroj
- 1465: Detrijara milito: post sieĝo preskaŭ unu jara kaj duono de Nowe kapitulacis ordeno de germanaj kavaliroj
- 1556: Pola reĝino Bona Sforza forlasis Krakovon kaj iris al sia hereda princlando Bari en Italio
- 1587: Reĝino de Anglio Elizabeto la 1-a subskribis verdikton pri la mortpuno de skota reĝino Maria Stuart
- 1655: Venko de pola armeo (20 mil soldatoj) kaj tatara (15 mil) kontraŭ la rusa-kozaka (50 mil) komandata de Bohdan Ĥmelnickij kaj rusaj vojevodoj en batalo de Ochmatów (Ĉerkasa provinco) - mortfalis 9 mil rusoj kiuj perdis 30 kanonoj (pro granda frosto poloj ĉesis la operacon)
- 1662: Plurmonata sieĝo de Fort Zeelandia finiĝis per traktato: Nederlanda Orient-hinda Kompanio retiriĝis favore al la unua ĉina regado sur Tajvano
- 1669: Reĝo de Francio Ludoviko la 14-a entreprenis unuajn rimedojn por limigi aplikon de la Nanta edikto
- 1717: En Varsovio kunsidis muta sejmo, kiu sub premo de Rusio malgrandigis polan armeon kaj regopovon de militestroj
- 1748: Serba Novi Sad ricevis nunan nomon kaj statuson de libera reĝa urbo
- 1790: Novjorko: Ĉefkortumo de Usono kunsidis la unuan fojon
- 1793: Francio deklaris militon al Britio kaj Nederlando
- 1796: Ĉefurbo de brita Supra Kanado estis ŝangita de Newark (nun Niagara-on-the-Lake) al York (nun Toronto).
- 1814: Erupcio de vulkano Majono sur filipina insulo Luzono mortigis pli ol 1200 homojn
- 1835: Maŭricio: abolicio de sklaveco
- 1864: Dana-prusa milito eksplodis
- 1883: Franca armeo konkeris Bamakon en nuna Malio
- 1884: Oxford English Dictionary, la plej granda brita vortaro de la angla lingvo, aperis presforme (unua kajero)
- 1885: Provinco Kabindo en hodiaŭa Angolo iĝis portugala protektorato
- 1893: Thomas Alva Edison fondis en Nov-Ĵerzejo unuan en la mondo filmejon
- 1896: Torino: premiero de la opero La Bohème de Giacomo Puccini en Teatro Regio
- 1896: Inspirita de la greka milito de sendependiĝo, Kreto leviĝis kontraŭ turkoj
- 1904: Hannes Hafstein iĝis la unua ĉefministro de Islando
- 1906: Feroa poeto Símun av Skarði verkis versaĵon, kiu iĝis nacia himno de Ferooj
- Unua mondmilito:
- 1917: Germanio komencis submaran militon
- 1919: En Parizo estis subskribita pola-ĉeĥa interkonsento pri provizora disdivido de Teŝinio
- 1920: Reĝa Kanada Rajda Polico fondiĝis
- 1922: En Vilno sian agadon inaŭguris parlamento de Centra Litovio
- 1925: Pola Radioteknika Societo sendis oficialan disaŭdigon, kion oni konsideras komenco de Pola Radio
- 1933: Prezidento de Germanio Paul von Hindenburg malfondis Reichstag
- 1935: Hagia Sofia en Istanbulo, kiu dum 916 jaroj servis kiel kristana templo, kaj dum postaj 481 jaroj kiel islama moskeo, iĝis muzeo
- 1936: En Nederlando oni eksterleĝigis junularan faŝistan organizon Nationale Jeugdstorm
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Nombro de la membroj de Asocio de Armita Batalado en Lvovo estis ĉirkaŭ 6 mil; en Lublin germanaj regopovoj malpermesis prunti librojn de lernejaj bibliotekoj
- Nov-Jorko: laŭ "Nowy Świat" komisiono pri eksteraj rilatoj de Usona Kongreso informiĝis, ke sovetaj regopovoj ne permesis esploron de viv-kondiĉoj de pola loĝantaro sur okupataj teritorioj; al Pignerolles (proksime al Angers) tra Hungario alvenis de Lvovo profesoro Wł. Folkierski, kiu informis polan prezidenton e n ekzilo Władysław Raczkiewicz ke en Orienta Galicio poloj kaj ukrainoj estas imunaj al soveta propagando kaj pro abunda partopreno de judoj en soveta administrado ekmalamikiĝis kontraŭ ili; Budapeŝto: "Wieści Polskie" informis ke el polaj gazetoj nur "Kurier Wileński" (Vilna Kuriero) aperas en teritorio de tri okupacioj, atingante eĉ Krakovon kaj Varsovion; Senato de Sud-Afriko reĵetis proponon de packontrakto kun Germanio
- 1941: En Poznań loĝis ĉi tage 299 750 personoj, en tio 78,9% de poloj, 20,6% de germanoj kaj 0,5% de alia nacieco; en Varsovio konspira "Wiadomości Polskie" publikigis vastan artikolon Ni ne faciligu laboron de malamikoj!
- Lavrentij Berija ordonis "malŝarĝi malliberejojn", t.e. deporti al gulagoj kaj kolonioj de soveta NKVD (ankaŭ de polaj teritorioj enkorpigitaj al Sovetunio); en Londono aperis nova revuo "Przyszłość. Głosy w sprawach Polski i Żydostwa Polskiego" (Estonteco. Voĉoj pri aferoj de Pollando kaj Pola Judismo) eldonata neregule ĝis 1942 - en malfermita letero pro "konduto de judoj sur teritorio okupata de bolŝevikoj" oni povas legi: Post finita milito civitano-judo, kiu perfidis, respondecos pri tio antaŭ sendependa tribunalo, same kiel civitano-montarano aŭ kaŝubo, kiuj perfidis Patrujon en momentoj por ĝi la plej malfacilaj; Minsko: tribunalo de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko mortkondamnis Ryszard Kaczorowski pro skolta agado - la verdikto aprile ŝanĝita al 10 jaroj da mallibero en gulago Kolima
- 1942: En Varto-Lando germanoj malpermesis doni libertempon al poloj laborantaj en publika servo
- Vidkun Quisling iĝis ĉefministro de nazia registaro en Norvegio - komisaro de Nazia Germanio Josef Terboven indikis la marionetan registaron; Orienta Fronto: Ruĝa Armeo komencis batalon pri Vjazma
- 1943: Ribelo de Zamość-regiono: partizanoj de Kamparana Bataliono en batalo de Zaboreczno (proksime al Tomaszów Lubelski), frakasis germanan taĉmenton, kiu intencis neniigi polan vilaĝon; germanaj ĝendarmoj pafmortigis en distrikto Wysokomazowiecki 9 kaptitajn judojn; germanaj regopovoj de Częstochowa forprenis al Romkatolika Eklezio preĝejon kaj transdonis ĝin al ortodoksaj klerikoj
- Lige al partizana atako kontraŭ germanoj en ĉirkaŭaĵo de Cieszyn Heinrich Himmler ordonis revenĝan agadon ĝis ekstermo de polaj vilaĝoj por ke similaj atakoj ne ripetiĝu; Ĉiang Kai-ŝek vizitis Vaŝingtonon
- 1944: Helpe de soldatoj de taĉmento "Parasol" (Ombrelo) de Pola Enlanda Armeo en Varsovio oni plenumis mortverdikton de Pola Subtera Ŝtato kontraŭ ekzekutisto de Varsovio SS-generalo kaj de polico Franz Kutschera, respondeca pro multaj krimoj kontraŭ poloj kune kun surstrata teroro (ekzekutoj); gestapo publike pendumis en Opole 6 kaj en Sosnowiec 5 polojn kondamnitajn de provizora polica juĝejo en Katowice pro aparteno al konspiraj organizoj; germana polico pafmortigis en Marysin 31 kaj en distrikto Buski 5 personojn; taĉmento de Pola Enlanda Armeo detruis sur stacidomo Rymanów ujojn kun 270 tunoj da nafto
- En Oudtshoorn (Sudafriko) fondiĝis 3-jara pola Ŝtata Komerca Lernejo kaj en Digglefold (Suda Rodezio) ekfunkciis pola Loka Ŝtata Ina Gimnazio Ĝeneralkleriga por 145 knabinoj; en Irano ĉi tage estis 73 taĉmentoj de polaj skoltoj, asociiĝintaj 1882 personoj; Leningrada fronto: Ruĝa Armeo ekregis Kingisepp; oficiala kreo de Francaj Enlandaj Fortoj de ĉiuj subteraj organizaĵoj; letero de Winston Churchill al ĉefministro Stalin pri denova ligo de rilatoj inter Sovetunio kaj la pola registaro en ekzilo; reprezentanto de brita spionagentejo en Ankaro informis rumanan delegiton ke Aliancanoj atendas kurieron por priparoli armisticon
- 1945: Ruĝa Armeo eniris al Toruń, Myślibórz, Szlichtyngowa kaj Wschowa kaj ĉirkaŭiris Piła (kutime 3 tagojn poste NKVD-taĉmentoj per teroro komencas altrudi la sovetan okupadon); ĝis tiu ĉi tago forveturis de Ukrainio al Pollando ĉirkaŭ 35 mil de familioj; Provizora Registaro, anstataŭanta Polan Komitaton de Nacia Liberigo, translokiĝis de Lublin al Varsovio (okupita de Ruĝa Armeo la 17-an de januaro)
- Usona Aerarmeo de Barato atakis Singapuron; Londono: pola registaro en ekzilo rompis diplomatiajn rilatojn kun Ĉeĥoslovakio; Rumanio: en Bukareŝto oni publikigis oficialan liston de militkrimuloj kun 65 nomoj, kune kun Ion Antonescu; Bulgario: Popola Juĝejo verdiktis mortpunojn al estintaj regantoj, caraj konsilistoj kaj parlamentanoj de la Nacia Asembleo de la 25-a kadenco
- 1946: Specialna puna juĝejo en Gdańsk kondamnis al 8 jaroj da mallibero germanan episkopon Karl M. Splett, kiu de 1939 estis interalie apostola administranto de Chełmno-diocezo
- 1946: Trygve Lie iĝis la unua Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj
- 1951: Stalinismo: ordono de pola ministro pri nacia defendo establi anstataŭan soldatservon en t.n. ministaj batalionoj (formo de politikaj reprezalioj)
- 1953: Nederlando: Inundiĝis grandaj partoj de la provincoj Zelando, Suda Holando kaj Norda Brabanto; 1 836 homoj mortis; pli ol 40 000 bestoj pereis.
- 1958: Egiptio kaj Sirio fondis Unuiĝintan Araban Respublikon
- 1962: En Varsovio okazis la lasta renkonto de la Klubo de Kurba Rondo - du tagojn poste komunistaj regopovoj ĝin likvidis asertante, ke ĝi estas regata de "dekstrulaj naciistoj"
- 1964: Oni surakvigis atoman submarŝipon USS Casimir Pulaski
- 1972: Kuala-Lumpuro gajnis urbo-statuson - la unua setlejo de Malajzio post sendependeco de la nacio (de Britio)
- 1979: Irana revolucio: ajatolo Ruhollah Ĥomejni revenis al Irano salutata sur aviadilejo de 3 milionoj da homoj
- 1982: Senegambia Konfederacio fondiĝis
- 1982: Kelke da semajnoj post proklamo de milita stato en Pollando oni enkondukis prezaltigon – nutraĵoj kreskis averaĝe je 241%, brulaĵo kaj energio je 171% (kadre de la unua etapo de t.n. reformo de ekonomio por eliri de la krizo)
- 1985: Gronlando eksiĝis de Eŭropa Komunumo pri Atomenergio
- 1988: Registaro de Pola Popola Respubliko kadre de t.n. la dua etapo de ekonomia reformo enkondukis la plej grandan de 1982 prezaltigon, propagande nomatan "operaco prez-enspeza", kio kaŭzis printempe strik-ondon en la tuta lando
- 1992: En Salvadoro, laŭ pakto finanta la 16-jaran internan militon, ekvalidis armistico
- 2003: Usona kosmopramo Columbia kraŝis dum alteriĝa manovro reeniĝante la atmosferon - pereis 7 kosmonaŭtoj
- 2003: Eŭropa Unio: reforma Traktato de Nico ekvalidis
- 2004: 109 personoj pereis kaj pli ol 100 vundiĝis pro duobla bomba atenco de sinmortigintoj kontraŭ oficejoj de Demokratia Partio de Kurdistano kaj Patriota Unuiĝo de Kurdistano en Arbil (norda Irako)
- 2005: Nepalo: reĝo Gjanendra demisiis registaron kaj ekreĝis
- 2005: Senkomunismigo: en Interreto ĵurnalisto Bronisław Wildstein publikigis liston de Instituto pri Nacia Memoro kun nomoj de sekretaj komunistaj kunlaborantoj de Pola Popola Respubliko
- 2009: Jóhanna Sigurðardóttir iĝis ĉefministrino de Islando
- 2009: Moskvo: en la Katedralo de Kristo Savinto okazis entronigo de patriarko Cirilo la 1-a
- 2011: Egipta revolucio: Marŝo de Miliono okazis
- 2012: 79 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 1000 vundiĝis en tumulto sur futbala stadiono en Port Said en Egiptio
- 2013: John Kerry iĝis usona ministro pri eksteraj rilatoj
- 2013: Londono: nuboskrapulo Shard London Bridge ekfunkciis por publiko en Southwark - la plej alta en Eŭropa Unio
- 2018: En Varsovio Instituto pri Nacia Memoro solene transdonis identigajn notojn al familioj de 22 laŭvicaj viktimoj de la soveta-germana totalismoj - inter ili estis kapitano de Naciaj Armitaj Fortoj Lech Neyman, anatemita soldato identigita helpe de DNA-analizo
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 1208: Jakobo la 1-a, reĝo de Aragono, Valencio kaj Majorko (m. 1276)
- 1435: Amadeo la 9-a de Savojo, duko de Savojo kaj Piemonto, beatigita (m. 1472)
- 1459: Conrad Celtis, germana humanisto kaj poeto novlatina (m. 1508)
- 1462: Johannes Trithemius, germana humanisto, teologo, ĉifrosciencisto kaj okultisto (m. 1516)
- 1526: Giovanni Pierluigi da Palestrina, itala komponisto de renesanca muziko, reprezentanto de la Roma skolo (m. 1594)
- 1654: Johann Andreas Danz, germana orientalisto kaj teologo eldoninta gramatikon de la hebrea lingvo (m. 1727)
- 1659: (bapto) Jacob Roggeveen, nederlanda admiralo kaj vojaĝisto, malkovrinto de Paskinsulo (m.1729)
- 1673: Alessandro Marcello, itala komponisto de baroko, poeto, filozofo kaj matematikisto (m. 1747)
- 1690: Francesco Maria Veracini, itala violonisto kaj komponisto (m. 1768)
- 1735: József Alvinczi, hungara imperiestra generalo (m. 1810)
- 1735: Blasius Hueber, aŭstra geodeziisto kaj geografo (m. 1814)
- 1758: Ludwig Gotthard Kosegarten, germana poeto kaj luterana pastro (m. 1818)
- 1761: Christiaan Hendrik Persoon, sudafrika mikologo, kunpatrono de fungoscienco (m. 1836)
- 1783: Karlo Frederiko (Saksio-Vajmaro-Eisenach), germana duko
- 1800: Brian Houghton Hodgson, angla etnologo kaj brita ŝtatoficisto laboranta en Brita Hindio kaj Nepalo (m. 1894)
- 1801: Thomas Cole, usona pejzaĝisto kaj poeto anglodevena (m. 1848)
- 1804: Handrij Zejler, soraba kleriko, poeto, fondinto de la moderna poezio en la suprasoraba lingvo kaj kreinto de la fundamentoj de la nacia kulturo, esploristo de folkloro (m. 1872)
- 1819: Ferenc Ocsvay, hungara ĵurnalisto, publicisto, juristo kaj teologo (m. 1887)
- 1826: Ignacy Żagiell, pola kuracisto, vojaĝisto kaj verkisto litovdevena (m. 1891)
- 1837: Polixenia Jirausek, hungara aktorino (m. 1911)
- 1842: Anton Zingerle, aŭstra klasika filologo kaj pedagogo (m. 1910)
- 1855: Berta Kelemenné Zathureczky, hungara verkistino (m. 1924)
- 1856: Anália Franco, brazila verkistino (m. 1919)
- 1858: Guglielmo Oberdan, itala iredentisto slovendevena, murdita (m. 1882)
- 1868; Aladár Árkay, hungara arkitekto, pentristo (m. 1932)
- 1874: Hugo von Hofmannsthal, aŭstra verkisto kaj dramisto (m. 1929)
- 1874: Kazimierz Nitsch, pola lingvisto, slavisto, esploristo de dialektoj (m. 1958)
- 1878: Milan Hodža, ĉefministro de Ĉeĥoslovakio (m. 1944)
- 1878: Alfréd Hajós, hungara arkitekto kaj olimpika naĝisto (m. 1955)
- 1878: Imre Madzsar, hungara historiisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1946)
- 1884: Jevgenij Zamjatin, rusa verkisto, aŭtoro de la romano Ni influinta romanon 1984 de George Orwell kaj Mirindan Novan Mondon de Aldous Huxley (m. 1937)
- 1885: Rudolf Michael Frey, aŭstra kalkulkonsilanto el Vieno, fondinto de pluraj Esperanto-organizaĵoj, propagandvojaĝanto tra skandinaviaj landoj (m. nekonata)
- 1885: Pál Török, hungara historiisto pri diplomatio kun turkoj kaj Habsburgoj (m. 1943)
- 1888: Franciszek Kleeberg, pola generalo, komandanto de la lasta venka batalo dum la germana invado en Pollandon, distingita de Milita Ordeno Virtuti Militari (m. 1941)
- 1892: Károly Nóti, hungara verkisto kaj kabaretaŭtoro (m. 1954)
- 1894: John Ford (John Martin "Jack" Feeney), usona film-reĝisoro irlanddevena (m. 1973)
- 1894: James P. Johnson, afrik-usona pianisto, komponisto (m. 1955)
- 1895: Sándor Lestyán, hungara ĵurnalisto, edzo de aktorino Franciska Gaál (m. 1956)
- 1895: Ferenc Szilágyi, hungara advokato kaj verkisto, sveda civitano, aktivulo de Hungara Esperantista Societo Laborista, esperanto-instruisto laŭ la propra lumbildmetodo, kontribuinta al "Hungara Heroldo", "Heroldo de Esperanto", "Pola Esperantisto", redaktoro de "Literatura Mondo" kaj "Norda Prismo", kunlaborinto de Hungara Antologio, Sveda Antologio kaj poemantologio Dekdu Poetoj, ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto (m. 1967)
- 1896: Anastasio Somoza García, diktatoro de Nikaragvo (m. 1956)
- 1901: Clark Gable, usona aktoro germandevena (m. 1960)
- 1901: Géza Képes, hungara poeto, tradukisto (m. 1989)
- 1902: József Berda, hungara poeto, budapeŝtano (m. 1966)
- 1902: Langston Hughes usona verkisto kaj tradukisto (m. 1967)
- 1905: Emilio Segrè, itala Nobelpremiita fizikisto pro malkovro de radioaktiva transirmetalo teknecio (m. 1989)
- 1907: Günter Eich, germana verkisto, premiita kadre de Rauriser Literaturpreis (m. 1972)
- 1907: Anna Hajnal, hungara poetino apartenanta al la 3-a generacio de Nyugat (m. 1977)
- 1907: Sándor Veress, hungara komponisto kaj popolmuzikesploristo (m. 1992)
- 1908: Mózes Hegyi, hungara reformita pastro, poeto, lokhistoriisto (m. 1943)
- 1909: Therese Brandl, germana funkciulino (SS-Aufseherin) en koncentrejoj Ravensbrück, Aŭŝvico kaj Dachau (m. 1948)
- 1912: Irma Allodiatoris, hungara antropologino, scienchistoriistino kaj bibliografino (m. 1988)
- 1917: José Luis Sampedro, hispana ekonomikisto kaj verkisto, membro de la Reĝa Akademio Hispana (m. 2013)
- 1918: Muriel Spark (Muriel Sarah Camberg), skota verkistino loĝanta i.a. en Afriko (m. 2006)
- 1925: János Sükösd, rumania hungara eduksciencisto, edzo de geografino Éva Sükösd
- 1928: László Király, rumania hungara pedagogo, lernolibroverkisto
- 1928: Tom Lantos, usona politikisto hungara-juddevena (m. 2008)
- 1931: Boris Jelcin, unua prezidento de Rusia Federacio (m. 2007)
- 1931: Iajuddin Ahmed, prezidento de Bangladeŝo, pedologo
- 1932: Ildikó Marosi, hungara ĵurnalistino, literaturhistoriistino
- 1932: Lajos Szabó, hungara aktoro, edzo de Ágnes Kakassy (m. 1988)
- 1932: István Wagner, rumania hungara ĝardenkulturisto
- 1935: Mario Bellini, itala fasonisto kaj arkitekto
- 1939: Claude François, franca kantisto, konata de la diskoteka muziko (m. 1978)
- 1939: Gyula Tankó, rumania hungar etnografo, lokhistoriisto
- 1939: Fritjof Capra, usona fizikisto aŭstrdevena laŭ kiu fiziko kaj metafiziko celas la saman scion, kritikanto de reduktismo
- 1947: Frank Tipler, usona fizikisto, kosmologio kaj transhumanisto, populkariganto de la Antropica principo
- 1951: László Cselényi, hungara filmreĝisoro
- 1952: Jenő Jandó, hungara pianisto, ricevinto de la premio Kossuth
- 1954: Tibor Budaházi, hungara pentristo kaj grafikisto
- 1965: Sherilyn Fenn, usona aktorino rolinta en la filma serio Ĝemelaj pintoj
- 1965: Brandon Lee, usona aktoro (m. 1993)
- 1967: Gabrielle Fitzpatrick, aŭstrali filma kaj televida aktorino
- 1968: Lisa Marie Presley, usona kantistino
- 1969: Gabriel Batistuta, argentina futbalisto
- 1972: Leymah Gbowee, Liberia aktivistino kaj Nobel-premiintino
- 1974: Péter Hantz, rumania hungara biofizikisto
- 1981: Alpár Fogarasi, rumania hungara aktoro
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 772: Stefano la 3-a, papo, kies kunvokita sinodo elektis novan regulon de la elekto de papoj el inter klerikoj kaj kondamnis ikonoklasmon (naskiĝis ĉirkaŭ 720)
- 997: Grandduko Géza, hungara grandduko, patro de Stefano la 1-a (n. 949)
- 1328: Karlo la 4-a, reĝo de Francio el dinastio Kapetidoj (n. 1294)
- 1465: Dénes Szécsi, hungara barono, primaso, politikisto (naskiĝis ĉirkaŭ 1410)
- 1542: Girolamo Aleandro, itala humanisto, kardinalo, verkisto (n. 1480)
- 1616: Kaspar Förster, germana kantisto, komponisto, kreinto de triosonatoj (n. 1673)
- 1691: Aleksandro la 8-a, papo, kontraŭulo de jansenismo, enkondukinta nocion de "filozofia peko", kiu ne ofendas Dion (n. 1610)
- 1705: Sofia Karlota de Hanovro, reĝino de la Reĝlando Prusio (n. 1668)
- 1713: Apafi la 2-a, reganto de Transilvanio, edzo de Katalin Bethlen (n. 1676)
- 1733: Aŭgusto la 2-a, pola elekta reĝo kaj litova grandduko, la unua el dinastio Wettin (n. 1670)
- 1743: Jacob Friedrich Reimmann, germana luterana teologo, pedagogo, historiisto kaj filozofo (n. 1668)
- 1803: Anders Chydenius, finna filozofo kaj parlamentisto, patrono de la klasika liberalismo en la nordiaj landoj (n. 1729)
- 1851: Mary Shelley, angla verkistino, aŭtorino de la romano Frankenŝtejno (n. 1797)
- 1873: Ferenc Kiss, hungara honvedkolonelo, primilita fakverkisto (n. 1825)
- 1903: George Gabriel Stokes, irlanda matematikisto kaj fizikisto, aŭtoro de la Teoremo de Stokes (n. 1819)
- 1908: Karlo la 1-a, reĝo de Portugalio, filo de Ludoviko la 1-a, murdita (n. 1863)
- 1910: Otto Julius Bierbaum, germana verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1865)
- 1943: Ferenc Bizony, hungara sociografo establinta geedziĝperantan oficejon en Temeŝvaro (n. 1901)
- 1944: Piet Mondriaan, nederlanda pentristo, pioniro de abstrakta arto (n. 1872)
- 1944: Franz Kutschera, aŭstra SS-generalo, nazia krimulo respondeca pri amasaj murdoj de civiluloj sur stratoj de Varsovio, ekzekutita (n. 1904)
- 1950: Marcel Mauss, franca socisciencisto, konata de prilaboro kaj daŭrigo de la heredaĵo de sia onklo Émile Durkheim kaj la "Année Sociologique" (n. 1872)
- 1957: Friedrich Paulus, germana feldmarŝalo, venkita/malvenkinta en la Batalo ĉe Stalingrado (n. 1890)
- 1958: Clinton Joseph Davisson, usona Nobelpremiita fizikisto pro eksperimenta malkovro de la difrakto de elektronoj en kristaloj (n. 1881)
- 1959: Konrád Albrich, transilvania saksa kuracisto (n: 1889)
- 1961: István Csók, hungara pentristo inspirita de la franca impresionismo (n. 1865)
- 1966: Buster Keaton, usona aktoro, reĝisoro, scenaristo kaj produktoro (n. 1895)
- 1970: Alfréd Rényi, hungara matematikisto juddevena, profesoro, edzo de Kató Rényi (n. 1921)
- 1976: Werner Heisenberg, germana Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de la necerteca principo de Heisenberg (n. 1901)
- 1986: Alva Myrdal, sveda Nobelpremiita diplomatino kaj sociologo (n. 1902)
- 1989: Wiesław Kazanecki, pola poeto, kies poemojn enhavas esperantlingva "Podlaĥia Antologio" (n. 1939)
- 1990: Sándor Török, rumania hungara ĵurnalisto, poeto, novelisto (n. 1911)
- 1994: Hubert Kessler, hungara geologo, hidrologo, kavernesploristo (n. 1907)
- 1995: Karl Gruber, aŭstra politikisto kaj diplomato (n. 1909)
- 1996: Líviusz Solti, rumania hungara inĝeniero, primilita teknikverkisto, profesoro (n. 1927)
- 1998: Halldór Kiljan Laxness (Halldór Guðjónsson), islanda Nobelpremiita verkisto, kies verkoj prezentiĝas en esperantlingva "La Tradukisto" (n. 1902)
- 2003: Ilan Ramon, israela kolonelo, ĉasaviadilisto kaj kosmonaŭto poldevena (n. 1954)
- 2010: Steingrímur Hermannsson, ĉefministro de Islando, direktoro de Centra Banko, filo de Hermann Jónasson (n. 1928)
- 2012: Wisława Szymborska, pola Nobelpremiita poetino, kies poemoj aperis en Serio Oriento-Okcidento (n. 1923)
- 2013: Ingo Swann, usona militisto, mediumo, verkisto, pentristo, paraspsikologo kreinta novan terminologion (n. 1933)
- 2014: Maximilian Schell, aŭstra aktoro, reĝisoro, dramisto kaj produktoro (n. 1930)
- 2017: Étienne Tshisekedi, ĉefministro de Demokratia Respubliko Kongo lubdevena (n. 1932)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Irlando, Skotlando: Imbolko, kelta festo
- Nacia tago en Ruando, tago de la naciaj herooj; pliaj tagoj estas la 7-a de aprilo, la 1-a de julio, la 4-a de julio kaj la 25-a de septembro.
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 1-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098.