Mainz 05

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 1. FSV Mainz 05)
1. FSV Mainz 05
sportoklubo • Local Internet registry • futbala klubo
Kluba nomo  1. Fußball- und Sportverein
Mainz 05 e. V.
Fondita  16-a de marto 1905
Stadiono  Coface Arena
Kapacito  34 034
Prezidanto  Germanio Harald Strutz
Trejnisto  Danio Kasper Hjulmand
Ligo  unua germana ligo de futbalo (Erste Bundesliga)
2021/22  8-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr

La asocio 1. Fußball- und Sportverein Mainz 05 e. V., mallonge 1. FSV Mainz 05 aŭ ankoraŭ pli mallonge Mainz 05, estas germana sporta kaj aparte futbala klubo en la urbo Majenco, ĉefurbo de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝi fondiĝis en 1905. Klubaj koloroj estas ruĝo kaj blanko. La klubo aparte konatas pro sia unua vira teamo de futbalo, kiu konkuras en la unua germania ligo de futbalo (Bundesliga). Tamen ĝi havas teamojn de viroj kaj de virinoj, de plenaĝuloj kaj de junuloj en diversaj aĝgrupoj ankaŭ en pluraj aliaj sportaj disciplinoj.