10-a de aŭgusto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 10-a de aŭgusto estas la 222-a tago de la jaro (la 223-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 143 tagoj restas.
Je la 10-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
- - 612: Babilonianoj kaj Medoj konkeris Ninivon, la ĉefurbon de Asirio.
- 654: Eŭgeno la 1-a iĝis papo
- 843: Traktato de Verdun pri disdivido de Karolida Imperio, kio poste rezultis estigon de Francio, Germanio kaj Italio
- 955: Batalo de Augsburg inter germanaj kavaliroj kaj hungaraj tribestroj
- 991: Malvenko de angla armeo kontraŭ danaj invadintoj en batalo de Maldon
- 997: Santiago de Compostela estis detruita de araba reganto de Kordovo
- 1109: Pola princo Boleslavo la 3-a Kurbabuŝa venkis prakaŝubojn en batalo de Nakło
- 1500: Portugala navigisto Diogo Diaz malkovris Madagaskaron.
- 1501: Regiono Hradec Králové: Nové Město nad Metují fondiĝis
- 1519: Sevilo: Fernão de Magalhães eknavigis ĉirkaŭ la mondon
- 1628: Sveda militŝipo Vasa sinkis
- 1675: Londono: Karlo la 2-a fondis Reĝan Observatorion de Greenwich
- 1702: Granda Nordia Milito: svedaj soldatoj bruligis la polan Vavelon, la incendio daŭris 4 tagojn.
- 1728: Dana esploristo Vitus Bering malkovris la Insulon Sankta Laŭrenco
- 1741: Pollando: dum la unua silezia milito prusa armeo konkeris aŭstran Vroclavon
- 1755: Deportado de franclingvaj akadianoj de Marprovincoj de Kanado komenciĝis
- 1793: Parizo: malfermo de la muzeo Luvro.
- 1809: Ekvadoro proklamas (sensukcese) sian sendependecon.
- 1821: Misurio fariĝis la 24-a ŝtato de Usono.
- 1897: Germana kemiisto Felix Hoffmann ricevis la acetilsilikilatan acidon, konatan kiel aspirino.
- 1913: Bukareŝta packontrakto finis la Duan Balkanan militon.
- 1915: Eleftherios Venizelos la duan fojon iĝis ĉefministro de Grekio
- 1920: Osmana Imperio subskribis la Traktaton de Sèvres kun la centraj Potencoj
- 1937: En Tokio oni fondis entreprenon Canon, specialiĝantan pri bildigado kaj optikaj produktoj
- 1939: Germana ministro pri eksterlandaj aferoj Joachim von Ribbentrop ordonis al ambasadoro de Germanio forlasi Varsovion - pro tio, ke li strebis plibonigi rilatojn kun Pollando
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Germana polico pafmortigis en Rzeszów 46 personojn; funkciigita julie en Londono pola radiostacio "Marta" sendis la unuan depeŝon adresitan al pola spionejo en Bukareŝto
- 1941: Pola kaj usona registaroj subskribis interkonsenton pri kunlaboro de spionagentejoj koncerne Sovetunion; Władysław Anders estis nomumita divizia generalo; 322-a bataliono de germana polico pafekzekutis en Białowieża 77 judojn en la aĝo de 16 ĝis 45 jaroj
- 1942: Gestapo de Krosno murdis ĉ. 1400 judojn el geto de Brzozów, parto de ili estis bruligita en sinagogo; likvido de geto en Krzemieniec (Volinio) komenciĝis - germanaj ĝendarmoj kaj ukraina polico murdis ĉi-tage ĉ. 5000 judojn; ĝendarmoj malkovris hazarde en Żywiec konspiran presejon dum presado de la 34-a n-ro de revuo "Front Polski" (Pola Fronto)
- 1943: En Ĝenerala Gubernio aperis konspira pollingva revuo "Demokrata" (Demokratiulo)
- 1944: Ribelo de Varsovio: BBC disaŭdigis averton pri postmilita punado de militkrimuloj (pafekzekutoj de militkaptitoj kaj uzo de virinoj kaj infanoj antaŭ tankoj), anoncitan en ĉiuj eŭropaj lingvoj kaj adresitan al germanaj nazioj kaj kunlaborantoj kun la Nazia Germanio; britaj aviadiloj liveras super Mezurbo kaj Mokotów al polaj taĉmentoj armilojn kaj municion - dum flugoj kun materia helpo al ribelanta Varsovio flanke de Aliancanoj pereis ĝis tiu ĉi tago 250 pilotojn, en tio 98 polojn; en Varsovio aperis revuo "Wiadomości Powstańcze" (Ribelaj Sciigoj); germanoj pafmortigis en la ĉefurbo ĉ. 150 personojn, en tio ĉentdekkelkajn virojn kaj knabojn ĉe la stratoj Senatorska kaj Kozia; defendantoj de kvartalo Powisle plifortigas ĝin kaj grupiĝo Radosław sukcese defendas judan tombejon kun apudaj stratoj; Ruĝa Armeo haltigis helpon al ribelanta Varsovio malgraŭ pli fruaj instigoj por la komenco kaj deklaro de helpo; partizanoj de Pola Enlanda Armeo, Popola Armeo kaj Kamparanaj Batalionoj okupis en Ĝenerala Gubernio de la 26-a de julio ĝis la 10-a de aŭgusto grandan areon nomata Respubliko de Pińczów; en ĜG germanoj aperigis por poloj propagandan revuon "Strażnica" (Gardejo), senpera daŭriganto de likvidita "Straż nad Bugiem" (Gardistaro apud Bugo)
- Usonaj fortoj venkis la lastajn japanajn taĉmentojn sur la insulo Gvamo; gestapo transportis de Bonn al koncentrejo Buchenwald 61 polajn militkaptitojn
- 1945: Japanio konsentis senkondiĉe kapitulaci.
- 1947: Stalinismo: en Krakovo komenciĝis proceso de la gvidantoj de Pola Popola Partio kaj de la membroj de organizaĵo Libero kaj Sendependo - septembre oni kondamnis 7 personojn al mortpuno, aliajn al ne malpli ol 6-jara mallibero kaj la ĝisviva
- 1954: En Usono oni malpermesis agadon de Komunista partio.
- 1960: De Dresdeno al Vavelo revenis monumento al Tadeusz Kościuszko, unusola renovigita de germanoj
- 1961: Vjetnama milito: usonanoj uzis unuafoje senfoliilon Agent Orange
- 1975: Malkovro de la kometo West, kiu fariĝis la Granda Kometo de 1976
- 1982: Kanarioj iĝis Aŭtonoma Komunumo de Hispanio
- 1986: La unua malantaŭ la Fera Kurteno aŭto-konkuro de Formulo 1 sur la hungara rondo Hungaroring
- 1990: Spacosondilo Magellan atingis Venuson.
- 1991: Pollando: en Częstochowa komenciĝis la 4-aj Mondaj Junularaj Tagoj
- 2001: En la ĉefurbo de Angolo Luando rezulte de rebelint-atako de la Nacia Kuniĝo por la Tuta Sendependeco de Angolo kontruax trajno pereis 252 personoj
- 2008: Milito kartvela-rusa: mara batalo ĉe la marbordo de Abĥazio
Naskiĝoj
- 1296: Johano de Luksemburgio, grafo de Luksemburgio, reĝo de Bohemio (m. 1346)
- 1397: Albreĥto la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (m. 1439)
- 1466: Francesco la 2-a Gonzaga, markizo de Mantuo (m. 1519)
- 1560: Hieronymus Praetorius, germana komponisto (m. 1629)
- 1658: Sámuel Szatmárnémeti, hungara teologo, filozofo (m. 1717)
- 1753: Edmund Randolph, usona advokato kaj politikisto (m. 1813)
- 1768: Johann Michael Vogl, aŭstra kantisto (m. 1840)
- 1801: Mózes Keserű, hungara astronomo, bibliotekisto (m. 1874)
- 1805: Ferenc Toldy, hungara literaturhistoriisto (m. 1875)
- 1810: Camillo Benso di Cavour, itala politikisto (m. 1861)
- 1814: Henri Nestlé, germana-svisa entreprenisto
- 1823: António Gonçalves Dias, brazila poeto (m. 1864)
- 1831: Hugó Maszák, hungara ĵurnalisto, grafikisto (m. 1916)
- 1845: Abaj Kunanbajev, kazaĥa poeto, komponisto kaj filozofo (m. 1904)
- 1852: Oszkár Asbóth, hungara lingvisto (m. 1920)
- 1865: Aleksandr Glazunov, rusa komponisto (m. 1936)
- 1871: László Fényes, hungara ĵurnalisto (m. 1944)
- 1874: Antanas Smetona, la unua prezidento de Litovio (m. 1944)
- 1874: Herbert C. Hoover, prezidento de Usono (m. 1964)
- 1878: Alfred Döblin, germana verkisto kaj kuracisto (m. 1957)
- 1884: Panait Istrati, rumana verkisto franclingva (m. 1935)
- 1897: László Haranghy, hungara kuracisto (m. 1975)
- 1889: Sándor Incze, hungara redaktoro, ĵurnalisto (m. 1966)
- 1889: Zofia Kossak-Szczucka, pola verkistino kaj aktivistino de rezistomovado Żegota helpanta al judoj (m. 1968)
- 1897: Zoltán Fábry, hungara verkisto (m. 1970)
- 1897: Teréz Nagyajtay, hungara kostumdezajnistino (m. 1978)
- 1901: Hugo Gunckel Luer, ĉilia botanikisto (m. 1997)
- 1902: Arne Tiselius, sveda nobelpremiita biokemiisto (m. 1971)
- 1903: Ward Moore, usona verkisto (m. 1978)
- 1907: Roger Bernard, franca esperantisto (m. 1997)
- 1912: Jorge Amado, brazila verkisto, kies verkaro estis tradukita al 70 lingvoj (m. 2001)
- 1912: Balázs Kós, rumania hungara agronomo, redaktoro (m. 1967)
- 1913: Edmund Osmańczyk, pola publicisto, politologo kaj parlamentano (m. 1989)
- 1916: Erzsébet Keszy-Harmath, rumania hungara inĝenierino pri ĝardenkulturo
- 1930: István Kelemen, rumania hungara/hungara dramaturgiisto (m. 1977)
- 1935: Eliz Sigmond, rumania hungara industriartistino,memuaristino
- 1936: Zoltán Makfalvi, rumania hungara geologo (m. 2015)
- 1940: Marie Versini, franca aktorino
- 1947: Drupi, itala kantisto
- 1959: Rosanna Arquette, usona aktorino kaj filmreĝisorino
- 1960: Antonio Banderas, hispana aktoro
- 1968: Csilla Szabó, T., rumania hungara lingvistino
- 1975: Gyöngyvér Bálint, rumania hungara sociologino
- 1982: Devon Aoki, usona aktorino kaj modelo
Mortoj
- 258: Laŭrenco de Romo, kristana sanktulo kaj martiro
- 796: Eanbald la 1-a, ĉefepiskopo de Jorko, Anglio (n. nekonata)
- 1241: Eleonora, princino de Bretonio (n. ĉ. 1184)
- 1534: Tomaso de Vio, itala kardinalo, teologo, tomisto, diplomato de Roma kurio (n. 1469)
- 1759: Fernando la 6-a, reĝo de Hispanio (n. 1713)
- 1806: Michael Haydn, aŭstra komponisto (n. 1737)
- 1826: August Schumann, germana librovendisto kaj eldonisto (n. 1773)
- 1862: Honinbo Shusaku, japana majstro de goo (n. 1829)
- 1896: Otto Lilienthal, germana inĝeniero, testofluganto de glisiloj (n. 1848)
- 1913: Johannes Linnankoski, finna verkisto (n. 1869)
- 1923: Joaquín Sorolla, hispana pentristo kaj grafikisto (n. 1863)
- 1919: Franz Ahrendts, germana kuracisto kaj historiisto
- 1929: Aletta Jacobs, nederlanda kuracistino kaj feministino (n. 1854)
- 1945: Robert Goddard, pionira usona raketfaristo (n. 1882)
- 1949: John George Haigh, brita seria murdisto (n. 1909)
- 1955: Zdzisław Krygowski, pola profesoro pri matematiko, inicanto de kriptologiaj esploroj pri germana ĉifrilo Enigma, rompita de poloj (n. 1972)
- 1961: Géza von Bolváry, hungara aktoro, scenaristo kaj reĝisoro (n. 1897)
- 1969: János Kodolányi, hungara verkisto (n. 1899)
- 1970: Alexander Gode, inventisto de planlingvo Interlingua (n. 1906)
- 1977: István Kelemen, rumania hungara/hungara dramaturgo (n. 1930)
- 1988: Arnulfo Arias, prezidento de Panamo (n. 1901)
- 1997: Roger Bernard, franca esperantisto, membro de la Akademio de Esperanto (n. 1907)
- 2002: Czesław Łuczak, pola historiisto pri ekonomia historio, profesoro kaj rektoro de Universitato Adam Mickiewicz en Poznań (n. 1922)
- 2013: László Csizsik-Csatáry, hungara nazia militkrimulo (n. 1915)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Nacia tago en Ekvadoro, (sensukcesa) proklamo de la sendependeco (1809)
- Romkatolika Kalendaro: Festo de la sankta diakono kaj martiro Laŭrenco
Tagoj de semajno
La 10-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.