101955 Bennu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
101955 Bennu
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Vido al Bennu elde OSIRIS-REx
Vido al Bennu elde OSIRIS-REx
Vido al Bennu elde OSIRIS-REx
Apolona asteroido • potence danĝera asteroido
Oficiala nomo 101955 Bennu
Aliaj nomoj 1999 RQ36
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Bennu vd
Malkovro
Malkovrinto LINEAR
Dato de malkovro 11-a de septembro 1999
Loko de malkovro Socorro (Usono)
Unua enorbitiĝo OSIRIS-REx
3-a de decembro 2018[1]
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Apolona asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
168,506 Gm (1,126 AU)
134,173 Gm (0,8969 AU)
202,838 Gm (1,356 AU)
Discentreco 0,2037
Meza anomaliangulo 101,704°
Epoko 1-a de januaro 2011
Klinangulo 6,035°
Periodo 436,649 tagoj (1,195 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
2,061°
Argum. de periapsido 66,223°
Terdistanco
- Minimuma

482 124 km (0,003223 AU)
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
0,565 x 0,535 x 0,508 ± 0,01 km
0,492 ± 0,020 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
6.0 × 1010 kg[2]
7.8 ± 0.9 × 1010 kg[3]
1.26 ± 0.070 g/cm³[3]
0,1 mm/s²
Rotacia periodo 0,1787 tago (4,288 horoj)
Aksa kliniteco 176 ± 2°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,046 ± 0,005
Observaj ecoj
Spektroklaso B
Absoluta magnitudo 20,19
vdr

101955 Bennu estas tre malgranda, malhela terrenkonta apolona asteroido, rigardita kiel potence danĝera objekto. Ĝi estis malkovrita la 11-an de septembro 1999 en la kadro de la astronomia kampanjo « LINEAR » (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la situejo de Socorro de la Laboratorio Lincoln (Nov-Meksiko, Usono)

Ĝi estas la celo de la kosmosondilo OSIRIS-REx, lanĉita de la NASA la 8-an de septembro 2016.[1]

Orbito[redakti | redakti fonton]

Ĝia discentra orbito krucas tiun de Tero kaj proksimiĝas tiun de Marso, ĝi estas terrenkonta asteroido kaj ankaŭ teknike marsrenkonta. Ĝiaj planedaj MOID-oj estas:

  • Venusa MOID: 0,194708 AU (29,128 milionoj da km)
  • Tera MOID: 0,0032228 AU (0,482124 miliono da km)
  • Marsa MOID: 0,168841 AU (25,258 milionoj da km)
  • La 22-an de septembro 1999 ĝi pasis al 0,01468639 AU (2,197053 milionoj da km) de Tero.
  • La 23-an de septembro 2060 ĝi pasos al 0,00500798 AU (749 183 km) de nia planedo.
  • La 24-an de septembro 2145 ĝi pasos al 0,00199124 AU (297 885 km) de Tero, tio, kiu estas pli proksima ol la nuna tera MOID, pro la gravitaj perturboj suferitaj de ĝia orbito.

Danĝero de alfrapo al Tero[redakti | redakti fonton]

101955 Bennu estas potence danĝera objekto,[4] ĝi proksimiĝas je malpli ol 300 000 km de Tero ĉiuj ses jaroj. ĝi estas listigita en la sitemo de Sentry kun la dua plej granda danĝero en la Torina skalo; ĝi havas kumulitan probablon de 1/27 000 alfrapi la Teron inter 2175 kaj 2199.

Fakte, ĝia orbito estas nestabila, kiel tiu de ĉiuj terrenkontaj objektoj. Ciferecaj simuloj motras, ke en periodo de 300 milionoj da jaroj, Bennu havas po 48 % da probablo fali en Sunon kaj 10 % da probablo esti elpelita el la sunsistemo. La probabloj alfrapi planedon estas po 26 % por Venuso, 10 % por Tero, 3 % por Merkuro, 0,8 % por Marso kaj 0,2 % por Jupitero.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

101955 Bennu fotita de la kosmosondilo OSIRIS-REx
3-a de decembro 2018

101955 Bennu estas krude sferoforma, similanta turbon; ĝia rotacio estas retrograda rilate al ĝia orbita movo; ĝia surfaco aspektas iom glata, krom elstara roko de ĉirkaŭ 10–20 m en la suda duonsfero. Bone difinata kresto laŭiri ĝian ekvatoron, kiu sugestas, ke fajnaj partikloj da regolito amasiĝis tien pro ĝia malforta gravita forto kaj la centrifuga forto. Ĝia maso estis taksata je (7,8 ± 0,9) × 1010 kg kaj ĝia denso je 1260 ± 70 kg / m³, tio, kiu sugestas strukturon de rubamaso.[3]

Ĝia spektra klaso "B", (subklaso de la klaso "C") indikas karbonecan asteroidon, riĉan je organikaj komponaĵoj kaj hidrataj mineraloj, de komponiĝo proksima de tiu de la karbonecaj kondritoj.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ricevis la nomon de la egipta mita birdo Bennu kiu reprezentas la "Ba" (animo) de Reo. Tiu nomo estis elektita inter tiuj proponitaj de 6 000 partoprenantoj de la internacia konkurso Name that Asteroid ! kune organizata de la Universitato de Arizono, la Planetary Society kaj la astronomia projkto LINEAR. La gajnanto estis Michael « Mike » Puzio, lernanto de Norda Karolino, li elektis tiun nomon pro la simileco de la sunpaneloj kaj de la sistemo de elpreno TAGSAM de la kosmosondilo OSIRIS-REx kun la flugiloj kaj la kolo de la birdo Bennu, figurita de la antikvaj egiptoj kiel griza ardeo.[5]

Esploroj[redakti | redakti fonton]

Radaraj esploroj[redakti | redakti fonton]

Kompilo de radaraj bildoj de 101955 Bennu (maldekstre) kaj kongrua modelo 3D (dekstre)

101955 Bennu estis vaste observita per radaro elde la Arecibo-radio-observatorio kaj la Observatorio de Goldstone de la 21-a ĝis la 25-a de septembro 1999 kaj denove de la 16-a de septembro ĝis la 2-a de oktobro 2005 Tiuj observoj malkaŝis ĝian grandon kaj ĝian sferan-dukonusan formon.[6][7][8][9] Ili ankaŭ evidentigis la ekvatorian kresto : tia strukturo aperas ĉe duopaj asteroidoj, (kiel 66391 Moshup) tio, kiu suspektigas, ke 101955 Bennu iam havis naturan sateliton.

Misio OSIRIS-REx[redakti | redakti fonton]

Animacio de la trajektorio de OSIRIS-REx de la 9-a de septembro 2016 ĝis la 3-a de decembro 2018.
OSIRIS-REx101955 BennuTero
Animacio de la trajektorio de OSIRIS-Rex ĉirkaŭ 101955 Bennu de la 26-a de decembro 2018 ĝis la 20-a de marto 2021

La 8-an de septembro 2016, la NASA lanĉis la sep-jaran mision de fa kosmosondilo OSIRIS-REx por elpreni kaj alvenigi specimenojn da asteroida roko kaj polvo celante komprenigi la devenon de la planedoj de la sunsistemo.[10] 101955 Bennu estis elektita kiel celo de la misio pro la jenaj kialoj:

Mina ekspluatado[redakti | redakti fonton]

En septembro 2016, kelkaj firmaoj, inter kiuj Deep Space Industries en Mountain View (Kalifornio)[12] antaŭvidas la (pridiskutendan) eblecon serĉi kaj ekspluati metalojn aŭ rarajn mineralojn, aŭ eĉ kolekti brulaĵon por long-daŭraj kosmaj misioj. Por tiuj firmaoj, se la NASA sukcesas revenigi sur Teron specimenojn el tiu asteroido, tio pruvos la fareblecon de komerca ekspluatado de asteroidoj, kondiĉe ke estu ĉirkaŭturnita la traktato de 1967 de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kiu deklaras ke la kosmo ne povas esti objekto de depostulado de suvereneco.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (101001–102000)Poste:
(101954) 1999 RY33101955 Bennu(101956) 1999 RS36

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 101955 Bennu en la angla Vikipedio.