11135 Ryokami

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
11135 Ryokami
asteroido
Oficiala nomo 11135 Ryokami
Aliaj nomoj 1996 XF3 ; 1993 FL45
Historio
Malkovrinto Takao Kobayashi
Dato de malkovro
Loko de malkovro
3-a de decembro 1996
Ooizumi (Gunma)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
435,849 Gm (2,913 AU)
389,637 Gm (2,605 AU)
482,061 Gm (3,222 AU)
Discentreco 0,1060
Meza anomaliangulo 36,159°
Klinangulo 1,669°
Periodo 1816,414 tagoj (4,973 jaroj)
Meza cirkulrapido 17,44 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
127,996°
Argum. de periapsido 121,874°
Terdistanco
- Minimuma

237,992 Gm (1,591AU)
Fizikaj ecoj
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 13,7
Information icon.svg
vdr

11135 Ryokami estas malbone konata asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 3-an de decembro 1996 de la japana astronomo Takao Kobayashi elde la Observatorio de Ooizumi en gubernio Gunma (Japanio).

Ĝi ŝuldas sian nomon al la Monto Rjokami (japane : 両神山, Ryokami-san),[1] alta je 1723 metroj, kiu troviĝas ĉe la limo inter la gubernioj de Gunma kaj de Sajtama, norde de la ebenaĵo de Kanto. Tiu monto estas fama pro sia unika formo kiu similas klingon de segilo. La belega pejzaĝo, kie ĝi siluetiĝas en la montoj de Kanto faras de ĝi unu el 100 plej famaj montoj de Japanio.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mt. Ryokami (両神山, el "Marŝado en Japanio" (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (11001 - 12000)Poste:
11134 České Budějovice11135 Ryokami11136 Shirleymarinus