11911 Angel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
11911 Angel
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 11911 Angel
Aliaj nomoj 1992 LF ; 1970 QC ;
1993 PF9
Malkovro
Malkovrintoj Carolyn S. Shoemaker
kaj David H. Levy
Dato de malkovro 4-a de junio 1992
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
477,997 Gm (3,195 AU)
402,616 Gm (2,691 AU)
553,378 Gm (3,699 AU)
Discentreco 0,1577
Meza anomaliangulo 202,725°
Klinangulo 20,155°
Periodo 2086,160 tagoj (5,712 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,66 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
152,302°
Argum. de periapsido 222,048°
Terdistanco
- Minimuma

257,100 Gm (1,719 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 27,233 km vd
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,054 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 11,7
vdr

11911 Angel estas asteroido de la asteroida zono malkovrita la 4-an de junio 1992 de la usona astronomino Carolyn S. Shoemaker, kaj de la kanada astronomo David H. Levy elde la Observatorio de la Monto Palomar (kantono San-Diego, Kalifornio, Usono).

Kun orbita granda duonakso de 3,1952099 astronomiaj unuoj, (por la epoko de la 23-a de majo 2014) ĝi orbitas ĉ. 716 600 km cis la konvencia limo de 3,2 AU inter la meza kaj la ekstera asteroida zono.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝia nomo honoras la britdevenan usonan astronomon Roger Angel, fondinton kaj direktoron de la Spegula Laboratorio de la Observatorio Steward ĉe la Universitato de Arizono en Tucson, supergvidanton de la disvolvo de teleskopaj speguloj ĝis 8 metroj de diametro per procezo tiel nomita "kirla giso" (gisado de vitro en turiĝanta muldujo, tialmaniere, ke la centrifuga forto donu formon de paraboloido al la kreota spegulo). Lia ideo kaj laboro permesis ege plifortigi la lum-kolektan povon de teleskopoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (11001 - 12000)Poste:
(11910) 1992 KJ11911 Angel11912 Piedade