120-aj jaroj a.K.
Aspekto
190-aj jaroj a.K. • 180-aj jaroj a.K. • 170-aj jaroj a.K. • 160-aj jaroj a.K. • 150-aj jaroj a.K. • 140-aj jaroj a.K. • 130-aj jaroj a.K. • 120-aj jaroj a.K. • 110-aj jaroj a.K. • 100-aj jaroj a.K. |
La 120-aj jaroj a.K., do la 120-aj jaroj antaŭ nia erao, ampleksis la sekvajn dek jaroj:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- La tiam greklingva regionego Malgrand-Azio iĝis romia provinco, je la latina nomo Asia Minor.
- Demetrio la 2-a iĝis imperiestro de la helenisma regno Seleŭkio duafoje.
- En Ĉinio estas finita kanalo pli ol 150 km longa, kiu ligas la ĉefurbon Han al la Flava Rivero.
- Vendatas po pli ol 10.000 sklavoj tage en la grava sklav-bazaro de insulo Deloso.
- Artabano la 2-a (parte 𐭍𐭐𐭕𐭓 Ardawān) iĝis imperiestro de partoj (proksimuma dato).
- Aleksandro la 2-a Zabinas iĝis imperiestro de la helenisma regno Seleŭkio.
- Krome mortis Polibio (greke Πολύβιος [poLIbios]), elstara helena historiisto, kiu dumvive tre varbis pri proksima alianciĝo de la grekoj kaj romianoj.
- Kleopatra la 1-a, aŭ Kleopatra la Diina, en kojnea greka Κλεοπάτρα Θεά, iĝas reĝino de la helenisma Seleŭkida imperio.
- Gaius Sempronius Gracchus, Gajo Sempronio Grakĥo, estis elektita konsulo de Romio
- Mitridato la 2-a (parte 𐭌𐭄𐭓𐭃𐭕 Mihrdāt) fariĝis estro de partoj
- Armeo de Quintus Caecilius Metellus Balearicus konkeris Minorkon kaj Majorkon.
- Aikso Provenca fondita je la romia nomo Aquae Sextiae.
- Antioĥo la 8-a iĝis imperiestro de la helenisma regno Seleŭkio.
- Laŭ Tito Livio, oni vidis tri sunojn kaj tri lunojn en Sicilio.
- Gaius Sempronius Gracchus, Gajo Sempronio Grakĥo, revenis al Romo kaj iĝis pleba tribuno je tria fojo. Samjare li estas mortigita.
- Mortis Hiparko de Niceo kaj Apolodoro, aŭtoro de Mitologia biblioteko