13 Reasons Why

El Vikipedio, la libera enciklopedio


televida serio
Originala titolo TH1RTEEN R3ASONS WHY
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro dramo por dekkelkjaruloj, televida serio por junuloj, televida serio bazita sur romano, televida programo pri plenkreskiĝo
Aktoroj Dylan Minnette • Katherine Langford • Christian Lee Navarro • Alisha Boe • Brandon Flynn • Justin Prentice • Miles Heizer • Ross Butler • Devin Druid • Amy Hargreaves • Derek Luke • Kate Walsh
Muziko de Brendan Angelides
Amplekso
Sezonoj 4
Epizodoj 49
Elsendo
Elsendita 31 mar. 2017 – 5 jun. 2020
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

13 Reasons Why (esperante 13 kialoj kial) estas usona adoleska drama televida serio farita de la amaskomunikila firmao Netflix.

Ĝi ekestis surbaze de la romano Thirteen Reasons Why de 2007 fare de la usona verkisto Jay Asher. La seria enhavo disvolviĝas ĉirkaŭ la gimnazia knabo Clay Jensen (Dylan Minnette) kaj la sekvo de la memmortigo de la kunstudantino Hannah Baker (Katherine Langford). Antaŭ ŝia morto, ŝi postlasas keston da sonbendoj en kiu ŝi detaligas la kialojn kial ŝi elektis fini sian vivon same kiel la homojn kiujn ŝi kredas kun-respondeca pri sia morto. Tra ĝiaj diversaj intrigoj, la spektaklo esploras kaj prezentas larĝan gamon de sociaj agoj influantaj modernan junecon.

La unua serio de epizodoj (en Usono ofte nomata "sezono") estis publikigita en la filmaro de Netflix la 31-an de marto 2017. Ĝi ricevis pozitivajn recenzojn de kritikistoj kaj spektantoj, kiuj laŭdis ĝiajn temojn, emocian pezon, temon, karakteran evoluon kaj aktoradon, precipe la prezentojn de la ĉefaktoroj Dylan Minnette kaj Katherine Langford. Por ŝia aktorado, Katherine Langford ricevis nomumon al la Premio Ora Globo por plej bona Aktorino en la kategorio drama televida serio Dramo. Tamen, ĝia vida bildigo de temoj kiel ekzemple memmortigo, seksa atako, ĉikanado kaj seksperforto instigis zorgojn de profesiuloj pri mensa higieno. En respondo, Netflix aldonis avertan notn en marto 2018 kiu videblas ĉe la komenco de ĉiu epizodo avertante spektantojn pri la temoj. En julio 2019, Netflix for-redaktis la memmortigan scenon en la fina epizodo de la unua serio de epizodoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Dylan Minnette en 2018
Katherine Langford en 2018