14-a Brazila Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 14-a Brazila Kongreso de Esperanto, okazis en Curitiba de la 7-a ĝis la 14-a de januaro 1954, estis patrono Getúlio Dorneles Vargas, Prezidento de la Respubliko, apogis Bento Munhoz da Rocha Neto, estro de la Subŝtato Paranao, kaj la efike kunlabori la Jura Fakultato, kiu liveris siajn instalaĵojn, kie okazis ĉiuj kunsidoj de la Kongreso.

La subŝtatestro ne nur partoprenis en la solena malfermo, sub la prezido de esperantisto D-ro. João Batista Mello e Souza, sed ankaŭ prononcis entuziasman paroladon, liveris altvaloran subvencion por la Kongreso kaj konsentis la inkludon de la esperanta asembleo inter la memorigaj eventoj de la “Unua Centjaro de la Subŝtata Aŭtonomio de la Regiono Paraná”. Dum la unua laborkunsido Mário Ritter Nunes informis, ke Brazila Instituto pri Geografio kaj Statistiko (IBGE) eldonis belan albumon sub la titoloUrbo Curitiba”, kiu certe estos de granda utileco por la disvastigo de la lingvo Esperanto.

La Organiza Komitato estis la jena:

Prezidanto: S-ro Augusto Gonçalves de Castro; 1-a Vicprezidanto: D-ro Walfrido Piloto; 2-a Vicprezidanto: Kapitano Rivadávia Pereira de Moraes; 3-a Vicprezidanto: S-ino Leonor Castellano; 4-a Vicprezidanto: Kolonelo Wanderley F. Gonçalves; Ĝenerala sekretario: Majoro Martiniano Ceccon Parolin; 1-a Sekretario: D-ro Francisco José Soares Portugal; 2-a Sekretario: Inĝ-ro Alberto Flores; 3-a Sekretario: S-ro Pereira Jorge; 4-a Sekretario: S-ro Newton J. de Siste; Kasisto: S-ro Hyzo Gondeberto dos Santos; Helpa Kasisto: S-ro Osmar José Correia.

Estis ankoraŭ la Komisionoj pri Propagando kaj Gazetaro, Ornamaĵo, Turismo kaj Ekspozicio; kaj fine Akceptado kaj Loĝejo, enhave, en la tuto, kvardek-du personojn.

Aliĝis al la Kongreso 289 (ducent okdek-naŭ) personoj el kiuj 261 (ducent sesdek-unu) partoprenis.

Estis reprezentataj 45 (kvardek-kvin) brazilaj urboj kaj la jenaj landoj: Hispanio, Argentino kaj Urugvajo.

La ĵurnalojO Estado do Paraná”, “Gazeta do Povo” kaj “O Dia”, aperigis gravajn raportojn pri la malfermo kaj komenco de la laboro de la kongreso.

La nokton de la unua tago okazis bela arta vespero ĉe la salono de Kultura Interamerika Centro. Dum la semajno, malgraŭ la malbona vetero, la kongresistoj ekskursis per trajno tra mirindaj pejzaĝoj kiel ekzemple la akvofaloVéu da Noiva” kaj la gresaj formacioj en “Vila Velha”, kaj tio kaŭzis en la spirito de ĉiu kongresisto neforgeseblan rememoron de la promenado.

La 14-an de januaro, lasta tago de la kongreso, oni igis la oficialajn vizitojn al la aŭtoritatuloj, la Subŝtata estro akceptis la kongresistojn, al kiuj li direktis elkoran mesaĝon. Ankaŭ la kongresistoj estis akceptitaj en la Subŝtata Ĉambro de la Deputitoj kaj de la Urbestro.

Okaze de la solena fermo, sub la gvido de Profesoro J. B. Mello e Souza, estis anoncita la simbola inaŭguro de aluda lameno en la strato Doktoro Zamenhof.