14-a de aŭgusto
Aspekto
Pending
| Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
| aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
| aŭgusto | ||||||
| lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
| 1 | 2 | |||||
| 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
| 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
| 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
| 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
| 31 | ||||||
| aranĝo de 2026 tagoj | ||||||
La 14-a de aŭgusto estas la 226-a tago de la jaro (la 227-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 139 tagoj restas.
Je la 14-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 410: Reĝo de visigotoj Alariko atakis Romon.
- 1018: Pola reĝo Boleslao la 1-a konkeris Kievon por surtronigi sian bofilon Svjatopolko la 1-a
- 1040: Reĝo Dunkano la 1-a estis mortigita en batalo kontraŭ sia kuzo kaj rivalo Macbeth, kiu anstataŭas lin kiel reĝo de Skotlando
- 1235: Angulŝtono por Elizabeta preĝejo en Marburgo estis metita
- 1248: Germanio: gotika katedralo de Kolonjo ekkonstruata (finita post 630 jaroj)
- 1288: Nordrejn-Vestfalio: Duseldorfo iĝis urbo
- 1291: Palestino: evakuado de templanoj el kastelo Château Pèlerin finiĝis
- Praprusoj
- 1370: Ĉeĥio: Karlovy Vary urbiĝis - imperiestro Karolo la 4-a atribuis la urborajton
- 1385: Grodna regiono: kun subskribo de la Kreva Unio komenciĝis Pola-Litova Unio
- 1409: En Korczyn (proksime al Busko-Zdrój) pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo ricevis skribaĵon de la Ordeno de germanaj kavaliroj pri militdeklaro
- 1431: En batalo de Domažlice husanoj venkis imperiestran armeon, sub gvido de Prokop Holý
- 1433: Duarte la 1-a iĝis reĝo de Portugalio
- 1436: Dum asembleo en Jihlava, Sigismondo estis adoptita de husanoj kiel ĉeĥa reĝo
- 1457: Dum 13-jara milito en marbatalo de Bornholm ŝiparo de Gdańsk venkis la danan
- 1480: Turkaj invadintoj masakris ĉirkaŭ 800 loĝantojn de la itala urbo Otranto, kiuj malakceptis konvertiĝi al islamo
- 1502: Kristoforo Kolumbo albordiĝis al la hodiaŭa Honduro dum sia kvara kaj lasta ekspedicio al Nova Mondo
- 1592: Insuloj Falklandoj estis malkovritaj de esploristo John Davis
- 1594: Episkopo de Włocławek rekonsekris rekonstruitan post incendio katedralon en Gdańsk-Oliwa
- 1598: Irlando: dum la Naŭjara milito angloj malvenkis en la batalo de Yellow Ford (sude de Armagh)
- 1678: Franca-Nederlanda milito: francoj venkis en la batalo de Saint-Denis
- 1784: Alasko: rusa komercisto fondis unuan rusan setlejon en la Insulo Kodiak
- 1791: Haitia revolucio kontraŭ francoj eksplodis
- 1814: Persona unio de Svedio-Norvegio estis subskribita
- 1816: Britaj transmaraj teritorioj: Britio aneksis la insularon Tristan da Cunha
- 1862: Pro denunco la pola porsendependa aganto Jarosław Dąbrowski estis arestita, unu el gvidantoj pri planata eksplodo de kontraŭrusa ribelo
- 1870: Usona astronomo Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris asteroidon Ateo
- 1880: Oni finis konstruon de la Katedralo de Kolonjo
- 1888: Elektromezurilo patentita de usona inĝeniero Oliver B. Shallenberger
- 1893: Parizo: unuafoje en la mondo oni komencis uzi aŭtokodojn
- 1896: En Jukonio oni malkovris oron
- 1900: Internacia soldataro ekokupis Pekinon finante Boksistan Ribelon
- 1901: Konektikuto: en Bridgeport okazis unua ne stirata flugo de Gustav Weisskopf
- 1904: Rusa-japana milito: japanoj venkis en marbatalo apud Ulsan
- 1908: Folkestone: unua internacia beleco-konkurso okazis en Anglio
- 1912: Usonaj soldatoj invadis Nikaragvon
- 1914: En Kimberley (nuna Sud-Afriko) oni fermis supraĵan minejon de diamantoj, nomatan Granda Truo
- Unua Mondmilito
- 1914: Franca armeo eniris al Loreno; en Lvovo fondiĝis Ukrainaj siĉ-pafistoj
- 1916: Rumanio deklaris militon al Aŭstrio-Hungario
- 1917: Decide de la Portempa Registaro de Rusio Nikolao la 2-a kaj lia familio estis senditaj subgarde al Tobolsko
- 1919: Vajmara Konstitucio ekvalidis
- 1919: Supra Silezio: striko de 140 mil polaj laboristoj komenciĝis, antaŭante eksplodon de armita ribelo
- 1920: Sovet-Pola Milito:
- Batalo de Varsovio: Soveta armeo de Miĥail Tuĥaĉevskij konkeris Radzymin, pro tio la 5-a Armeo de generalo Władysław Sikorski komencis, helpe de spionaj aviadiloj, kuratakadon ekde la rivero Wkra
- Ĉefoj de diplomatiaj misioj forlasis Varsovion krom apostola nuncio Achille Ratti kaj itala parlamentano
- Unua malvenko de Ruĝa Armeo en la dutaga batalado de Ossów (apud Wołomin) - pereis po 600 soldatoj de ambaŭ flankoj
- 1920: Ĉeĥoslovakio kaj la Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj subskribis interkonsenton pri reciproka kunlaboro, kio komencis konstruadon de kontraŭhungara Malgranda Entento
- 1921: Tannu Urianĥaj, posta Popola Respubliko de Tannu-Tuva akiris sendependecon (apogata de Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko)
- 1927: Dua Pola Respubliko: Aŭtomobila Tatra Ralio kiel montara konkuro unuafoje okazis
- 1933: Nordameriko: registriloj kaŭzis arbaran incendion en la Pacifika Montaro - estingita septembre
- 1935: Asekuro pri senlaboreco estis enkondukita en Usono
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: Holokaŭsto: dum dutaga "homĉasado" en distriktoj Zamość, Biłgoraj, Hrubieszów, Chełm kaj Krasnystaw germana polico arestis pli ol 800 judojn, kiujn ĝi veturigis al ekstermejo Bełżec; de Varsovio forveturis unua transporto de 513 personoj el Pawiak kaj 1153 viroj stratkaptitaj al koncentrejo Aŭŝvico
- 1941: Germana polico pafmortigis apud Lubaczów 72 polojn; nokte de la 13-a/14-a de aŭgusto germanoj bruligis sinagogojn en Lvovo; Hans Frank en Krakovo deklaris, ke Ĝenerala Gubernio iĝis parto de Grandgermana Tria Regno; pola sacerdoto Maksimiliano Kolbe murdita dum malsatigado en la koncentrejo Aŭŝvico kune kun 9 malliberuloj (post pli frua morto de ĉiuj kondamnitoj ricevis injekton kun veneno); post sekreta kunveno en Dominio Novlando, brita ĉefministro Winston Churchill kaj usona prezidento Franklin D. Roosevelt eldonis Atlantikan Ĉarton establante vizion por la postmilita mondo; en Londono okazis premiero de brita filmo Dangerous Moonlight montranta ruinigitan Varsovion; pola-soveta kontrakto pri kreo de la Pola Armeo en Sovetunio nombronta 26 mil personojn kaj batalpreta ĝis la 1-a de oktobro 1941; Ruĝa Armeo ordonis krei Brjanskan Fronton, kiun eniris 15-a kaj 50 Armeoj
- 1942: Operaco Reinhardt: en distrikto Koło germanoj murdis 4 500 judojn; en Distrikto Gorlice germanaj soldatoj pafmortigis ĉirkaŭ 700 judojn; dum likvido de geto en Krzemieniec germanaj kaj ukrainaj taĉmentoj pafmortigis ĉirkaŭ 1500 judojn; dum ekstermo de vilaĝo Kulno en distrikto Leżajsk germanoj murdis 22 ukrainojn kaj 73 judojn; sekureca polico pafmortigis 24 loĝantojn en distrikto Janów Lubelski, pro helpo al partizanoj
- 1943: Volinia masakro: Ukraina Ribela Armeo murdis pli ol 30 loĝantojn de pola vilaĝo Stanisławów (proksime al Volodimir); Pola Rezistomovado: grupiĝo de Kamparanaj Batalionoj el areo Lublin atakis apudurban labortendaron por junuloj; itala registaro denove proklamis Romon "malferma urbo"; en Kebekio komenciĝis 11-taga konferenco Winston Churchill-Franklin D. Roosevelt; Orienta Fronto: 12-taga batalo de Belgorodo finiĝis, kio permesis al la Ruĝa Armeo komenci ofensivon direkte al Ĥarkivo; nokte soveta aviado atakis fervojajn nodojn Poltavo, Krasnohrad kaj Roslavl
- 1944: Ribelo de Varsovio: la plej persistaj bataloj okazis en Malnova Urbo, ribelantoj detruis 3 tankojn; urbaj akvotuboj ĉesis funkcii — la loĝantaro devis iri al unu el du profundegaj putoj sub artileria aŭ aviadila pripafado; komandanto de Malta Malsanulejo ĉe str. Senatorska kolonelo d-ro Leon Strehl evakuis al nova sidejo 200 vunditojn de certa morto; ĉe str. Jerozolimskie 17 germanaj soldatoj estis malliberigitaj, kies bataliono perdis duonon da homoj; dum batalo pri la Varsovia Universitato ribelantoj gajnis kirasitan transportilon de SS-divizio; alianca aviadilo, trafita de germana artilerio falis ĉe str. Miodowa — venonttage korpoj de 6 pilotoj estis kune entombigitaj ĉe garnizona preĝejo; peza bombaviadilo Consolidated B-24 Liberator post malsuprenĵeta helpo al la ribelantoj estis apud Krakova arbaro pafalterigita de germana ĉasaviadilo, 7-persona skipo mortis, forlasante la brulantan aviadilon per paraŝutoj pro tro malgranda alteco; operaco Tempesto kontraŭ Wehrmacht komenciĝis en la Lodzo-areo de Pola Enlanda Armeo; taĉmento de EA en distrikto Olkusz konkeris kazernon de Wehrmacht; de Varsovio al koncentrejo en Sachsenhausen alvenis transporto kun ĉirkaŭ 3 mil personoj; soveta "Pravda" postulis starigi antaŭ internacia tribunalo kulpantojn de la eksplodo de la ribelo de Varsovio
- 1945: Kadre de la Soveta invado de Manĉurio daŭris la batalo de Mudancjan; Kapitulaco de Japanio post la Sovet–Japana Milito kaj la atoma bombado de Hiroŝima kaj Nagasaki — imperiestro Hirohito per radio anoncis la kapitulacon; nokte okazis sensukcesa provo de palaca kaj registara ŝtatrenverso, farita de parto de Tokia garnizono
- 1945: Francio: mortkondamno de marŝalo Philippe Pétain, kiun Charles de Gaulle ŝanĝis je ĝismorta malliberigo
- 1947: Pakistano iĝis islama ŝtato, rezulte de dispartigo de Hindio de la Brita Hindio
- 1949: Malvarma milito: malfermo de la 2-a Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro organizita en Budapeŝto de Monda Federacio de Demokratia Junularo
- 1951: Premiero de la usona filmo Ejo en la suno
- 1952: Federacia Respubliko Germanio aliĝis al Internacia Mona Fonduso
- 1957: Naturkatastrofo: Frýdek-Místek, Frenštát pod Radhoštěm, Hluĉinio, Opava kaj Ostrava estis trafitaj de ventoŝtormo, kiu kaŭzis konsiderindajn damaĝojn
- 1960: David Dacko iĝis unua prezidento de Centrafrika Respubliko
- 1968: Premiero de la filmo Ŝtelitaj kisoj de François Truffaut
- 1969: Brita Armeo estis sendita al Nord-Irlando
- 1969: Post 30-taga drivo super proksimume 2400 kilometroj en la Golfa Marfluo, la esplora submarŝipo de svisa oceanografia sciencisto Jacques Piccard reaperis
- 1971: Barejno proklamis sendependecon (de Unuiĝinta Reĝlando)
- 1973: Usono ĉesis aerataki Kamboĝon
- 1973: Pakistano: Aktuala Konstitucio de Pakistano ekvalidis
- 1973: Sovetunio: Katastrofo ĉe la Niĵnevartovska naftokolektejo okazis — pro eksplodo de naftogaso kaj sekvinta incendio pereis 13 homoj
- 1974: Turka delegitaro rompis pripacan negocon koncerne konflikton sur Kipro - dum 3 tagoj turka armeo okupis 37% de la insulo, kio firmigis ĝian disdividon
- 1975: Los-Anĝeleso: premiero de brita komedia kulta filmo Rocky Horror Picture Show
- 1980: Solidareco: komenco de okupaciaj strikoj en la Pola Marbordo sub gvido de Lech Wałęsa: ŝipfarejo en Gdańsk haltiĝis postulante relaborigi Anna Walentynowicz, membrinon de la Liberaj Sindikatoj de Marbordo, dum la striko oni ellaboris 21 postulojn
- 1981: En Krimeo renkontiĝis gvidanto de Sovetunio Leonid Breĵnev kaj pola generalo Wojciech Jaruzelski
- 1982: Milita stato en Pollando: en Kwidzyn milico kaj mallibereja gardistaro brutale subpremis internigejon por aktivuloj de Solidareco - rezulte oni batis pli ol 80 personojn, duono de ili grave vundiĝis
- 1983: Dum la unua Atletika Monda Ĉampioneco en Helsinko, 19-jara ukraina atleto Serhij Bubka iĝis monda ĉampiono pri stangosalto
- 1992: Kun eniro de kartvela armeo en Abĥazion komenciĝis milito
- 1994: Internacia teroristo Ilich Ramírez Sánchez, nomata ŝakalo, estis arestita en Ĥartumo de francaj spionoj kaj poste veturigita al Parizo
- 2001: Altlernejo: pola pastro Tadeusz Rydzyk fondis Superan Lernejon pri Socia Kulturo kaj Amaskomunikiloj en Toruń
- 2003: Svedoj referendumis pri malakcepto de eŭro
- 2003: Granda elektrorompo en Usono kaj Kanado: Nov-Jorkon, Detrojton kaj Toronton ekregis mallumo
- 2004: Papo Johano Paŭlo la 2-a komencis sian lastan, 104-an pilgrimadon (al Lourdes)
- 2006: Israela-Libana konflikto: dum batalhalto en la Dua Libana Milito israelaj trupoj retiriĝis, fakta venko de Hizbulaho
- 2006: En centra Somalio kreiĝis memdeklarita ŝtato Galmudugo
- 2006: En pakistana urbo Karaĉio oni inaŭguris monumenton al pola generalo Władysław Turowicz
- 2007: Terorismo: 796 personoj pereis kaj 1562 vundiĝis en Irako dum serio de 4 bombaj atencoj fare de sinmortigantoj kontraŭ jezidoj en du lokoj de la Gubernio Ninivo - la plej granda depost atencoj de la 11-a de septembro 2001
- 2008: Rusa-kartvela milito
- Post armistico pli ol 100 rusiaj veturiloj, inkluzive de kirasveturiloj kaj tankoj, aperis 2 km for de Zugdidi kaj aliaj revenis direkte al Gori, de kie matene alvenintaj kartvelaj rifuĝintoj denove fuĝis
- Parlamento de Kartvelio unuvoĉe proklamis forlason de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj
- 2010: Junularaj Olimpikoj komenciĝis en Singapuro (somera versio)
- 2013: Egiptaj sekurecaj servoj komencis likvidon de du tendaroj de adeptoj de eloficigita prezidento Mohamed Mursi en Kairo, kio kaŭzis tumultojn en la tuta lando - rezulte de masakro ĝis la 18-a de aŭgusto 638 personoj pereis kaj 4 mil vundiĝis
- 2015: Havano: ambasadejo de Usono estis remalfermita post 54 jaroj
- 2017: Sieraleono: kelkcent personoj pereis sub kotaj lavangoj en la ĉefurbo Fritaŭno kaj aliaj lokoj okcidente
- 2018: Ĝenovo: 43 homoj estis mortigitaj kaj 14 vunditaj rezulte de viadukto-kolapso en Italio
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion
- Dum la lasta semajno ukrainoj detruis 2 sturmajn helikopterojn Ka-52; pasinttage pro rusa pripafo de kelkaj provincoj 2 personoj pereis kaj dekkelkaj estis vunditaj — al Zaporiĵo alvenis de diversaj partoj de Ukrainio 1 642 evakuitajn personojn, en tio 741 el la grandparte okupata Ĥersona provinco; en Ĥersona provinco rusoj malmuntis 2 ukrainajn monumentojn — ukraina armeo en la provinco kontrolas rusajn itinerojn de armea loĝistiko
- Mondreago: Pro sankcioj sur germanaj aviadilejoj restas 10 rusiaj aviadiloj, inkluzive de pli grandaj An-124 kaj Airbus A320; 42 landoj alvokas Rusion al retirigo de sia soldataro el Zaporiĵa Nuklea centralo — pro senĉesa pripafo de ukrainaj pozicioj el la nuklea centralo Rusio estis akuzita pri uzo de ĝi kiel ŝildo kaj ilo de ĉantaĝo
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1455: Johann von Dalberg, germana humanisto (m. 1503)
- 1502: Pieter Coecke van Aelst, flandra pentristo (m. 1550)
- 1660: Christian Weidling, germana juristo
- 1688: Frederiko Vilhelmo la 1-a, reĝo de Reĝlando Prusio (m. 1740)
- 1708: Johann Friedrich Löber, germana pentristo (m. 1772)
- 1742: Pio la 7-a, papo (m. 1823)
- 1772: Aleksandro Leopoldo de Habsburgo-Loreno, hungara palatino kaj aŭstra arkiduko (m. 1795)
- 1776: Christian Friedrich Tieck, germana skulptisto (m. 1851)
- 1777: Hans Christian Ørsted, dana fizikisto kaj kemiisto (m. 1851)
- 1811: Adam Clark, skota inĝeniero (m. 1866)
- 1840: Richard von Krafft-Ebing, aŭstro-germana seksologo, psikiatro, neŭrologo kaj kriminologo (m. 1902)
- 1841: Christian Muff, germana pedagogo kaj klasika filologo (m. 1911)
- 1854: Richard Maria Werner, aŭstra germanisto kaj literaturhistoriisto (m. 1913)
- 1867: John Galsworthy, angla Nobelpremiita verkisto kaj poeto (m. 1933)
- 1871: Guāngxù, ĉina imperiestro (m. 1908)
- 1879: John Maclean, skota marksista politikisto (m. 1923)
- 1889: Willi Münzenberg, germana eldonisto, politikisto, komunisto kaj kontraŭfaŝisto (m. 1940)
- 1891: Witold Wilkosz, pola matematikisto, fizikisto, lingvisto, filozofo (m. 1941)
- 1892: Kaikhosru Shapurji Sorabji, angla komponisto, pianisto kaj muzika kritikisto (m. 1988)
- 1900: Wilhelm Schütte, germana kaj aŭstra arĥitekto (m. 1968)
- 1908: Jolán Bonyháti, hungara redaktorino kaj bibliografino (m. 1984)
- 1910: Willy Ronis, franca fotisto (m. 2009)
- 1912: Erwin Strittmatter, germana verkisto (m. 1994)
- 1913: Péter Adorján, hungara ĵurnalisto, verkisto kaj redaktoro (m. 1944)
- 1913: Ludmila Jevsejeva, latva esperantistino, poetino, redaktorino de "Ondo de Daŭgava", ĉefperantino de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, publikiginta en "Literatura mondo", "La suda stelo" kaj aliaj Esperanto-gazetoj (m. 1980)
- 1916: Ernő Makkai, hungara filozofihistoriisto (m. 1945)
- 1919: Ilona Nagy, hungara verkistino (m. 2007)
- 1926: René Goscinny, franca bildliteraturisto (m. 1977)
- 1928: Lina Wertmüller, itala reĝisorino kaj scenaristino (m. 2021)
- 1932: Anna Bán, hungara teatra aktorino (m. 1973)
- 1933: Joanna Mantel-Niećko, pola orientalistino, lingvistino, kulturologo (m. 2009)
- 1935: Andrzej Wilkosz, pola briĝisto (m. 2012)
- 1939: István Gergely, hungara skulptisto (m. 2008)
- 1941: David Crosby, usona gitaristo kaj kantisto, membro de The Byrds kaj Crosby, Stills, Nash & Young (n. 1941)
- 1945: Steve Martin, usona aktoro, komikulo, verkisto, komponisto
- 1945: Wim Wenders, germana reĝisoro, scenaristo, aktoro, produktoro kaj fotartisto
- 1945: Mikaelo Lineckij, ukraina esperantisto, aktivulo de la Sovetia Esperantista Junulara Movado, kontribuinta al fondo de la Ukraina Respublika Filio de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj
- 1951: János Kovács, hungara dirigento
- 1954: Gianroberto Casaleggio, itala entreprenisto, politika aktivisto, kunfondinto de la MoVado 5 Steloj (m. 2016)
- 1957: Alfred Wierzbicki, pola kleriko, teologo kaj etikisto
- 1960: Sarah Brightman, angla sopranistino, aktorino kaj dancistino
- 1966: Halle Berry, usona aktorino
- 1970: Artúr Kálid, hungara aktoro, voĉoaktoro, deklamisto kaj anoncisto
- 1975: Ágnes Anna Kovács, rumania hungara, hungara aktorino (m. 2008)
- 1983: Mila Kunis, usona aktorino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 1040: Dunkano la 1-a, reĝo de Skotlando (n. ĉirkaŭ 1001)
- 1167: Rainald von Dassel, germana teologo, ĉefepiskopo de Kolonjo kaj regna kanceliero (n. ĉirkaŭ 1120)
- 1433: Johano la 1-a, reĝo de Portugalio (n. 1357)
- 1464: Pio la 2-a, itala papo (n. 1405)
- 1593: Martin Mirus, germana teologo protestantisma, saksia kortega ĉefpredikisto (n. 1532)
- 1754: Maria Ana de Aŭstrio, reĝino de Portugalio (n. 1683)
- 1793: Ferenc Berchtholdt, slovaka episkopo kaj profesoro (n. 1730)
- 1819: Erik Acharius, sveda kuracisto kaj botanikisto (n. 1757)
- 1841: Johann Friedrich Herbart, germana filozofo (n. 1776)
- 1844: Dániel Lengyel, hungara kuracisto (n. 1815)
- 1856: William Buckland, angla geologo (n. 1784)
- 1858: Tokugawa Iesada, japana ŝoguno (n. 1824)
- 1866: Karol Kuzmány, slovaka verkisto, poeto, protestanta teologo, nacia aganto (n. 1806)
- 1870: David Farragut, admiralo de usona mararmeo (n. 1801)
- 1886: Bernhard Jülg, germana filologo kaj lingvisto (n. 1825)
- 1888: Friedrich Hofmann, germana verkisto, poeto, leksikografo (n. 1813)
- 1891: Teofil Kwiatkowski, pola pentristo (n. 1809)
- 1907: Alexandru Bernardazzi, rusia arĥitekto (n. 1831)
- 1920: Zdzisław Straszewicz, pola oficiro (n. 1897)
- 1921: Georg von Schönerer, aŭstra politikisto (n. 1842)
- 1928: Klabund, germana verkisto kaj poeto (n. 1890)
- 1933: Maria Milsom, franca esperantistino el Ĝenevo, sekretario de la biblioteka komitato de Svisa Esperanto-Societo, tradukistino kontribuanta al "Espero Katolika" (n. 1851)
- 1941: Paul Sabatier, franca kemiisto Nobelpremiita (n. 1854)
- 1941: Maksimiliano Kolbe, pola sacerdoto, romkatolika sanktulo, patrono de katolikaj esperantistoj (n. 1894)
- 1942: Lilli Baitz, aŭstra artmetiistino kaj entreprenistino (n. 1874)
- 1951: William Randolph Hearst, usona magnato de amaskomunikiloj (n. 1863)
- 1956: Konstantin von Neurath, germana nazia diplomato, estro de Protektorato Bohemio kaj Moravio (n. 1873)
- 1956: Bertolt Brecht, germana verkisto (n. 1898)
- 1958: Frédéric Joliot-Curie, franca fizikisto Nobelpremiita (n. 1900)
- 1959: Nicolae Dărăscu, rumana pentristo (n. 1883)
- 1959: Pál Jávor, hungara aktoro (n. 1902)
- 1963: István Monoki, hungara bibliografo (n. 1887)
- 1972: Jules Romains, franca poeto, eseisto kaj verkisto (n. 1885)
- 1976: László Holló, hungara pentristo (n. 1887)
- 1978: Géza Féja, hungara verkisto, ĵurnalisto kaj pedagogo (n. 1900)
- 1978: Lajos Ordass, hungara episkopo, prezidanto de Tutmonda asocio luterana (n. 1901)
- 1979: Aladár Kovách, hungara historiisto kaj verkisto (n. 1908)
- 1984: Samu Borbély, hungara matematikisto kaj profesoro (n. 1907)
- 1989: Alfons Karny, pola skulptisto, portretisto (n. 1901)
- 1994: Elias Canetti, aŭstra Nobelpremiita verkisto, eseisto kaj tradukisto (n. 1905)
- 2003: Sándor Tonk, hungara historiisto (n. 1947)
- 2003: Lev Kerbel, sovetia skulptisto (n. 1917)
- 2004: Czesław Miłosz, pola Nobelpremiita poeto, prozisto, tradukisto, profesoro (n. 1911)
- 2007: János Sárközi, hungara fizikisto, tradukisto, verkisto kaj esperantisto el Vác (n. 1932)
- 2007: R. J. Milton, finna esperantisto, vojaĝisto, redaktanto de "Esperanta Finnlando", honora membro de Esperanto-klubo de Helsinki (n. 1924)
- 2010: Abbey Lincoln, usona ĵaz-kantistino, komponistino kaj aktorino (n. 1930)
- 2016: Hermann Kant, germana verkisto (n. 1926)
- 2018: Brunon Zwarra, pola publicisto (n. 1919)
- 2020: Ewa Demarczyk, pola kantistino (n. 1941)
- 2024: Gena Rowlands, usona aktorino (n. 1930)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Simpliciano, itala ĉefepiskopo de Milano, ankaŭ sanktulo de Ortodoksa Kristana Eklezio
- Martiroj de Otranto, el la itala urbo Otranto, restanta sub la turka okupado, rifuzintaj konvertiĝi al islamo
- Sankta Maksimiliano Kolbe, pola sacerdoto kaj martiro, patrono de katolikaj esperantistoj
- Usono: Tago de Indianaj Kodparolantoj (navahoj, ĉoktaoj)
- Pollando: Tago de Energiisto
- Nacia tago en Pakistano: fondado de la ŝtato (1947); plia tago estas la 23-a de marto
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 14-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.