14-a de aprilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 14-a de aprilo estas la 104-a tago de la jaro (la 105-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 261 tagoj restas.
Je la 14-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- 69: En batalo de Bedriacum uzurpisto Vitelo venkis armeon de romia imperiestro Oto, kiu post la batalo sinmortiĝis
- 193: Septimo Severo estis kronita kiel romia imperiestro
- 966: Kristanigo de Pollando: Mjeŝko la 1-a dum Sankta Sabato baptiĝis ene de Romkatolika Eklezio (en Poznań aŭ sur laga insulo en distrikto Gnieźnieński) - la dato supozebla, la plej verŝajna
- 1028: Henriko la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Germanio
- 1205: Batalo de Adrianopolo: bulgaroj venkis armeojn de Latina Imperio
- 1320: En Inowrocław komenciĝis proceso kontraŭ Ordeno de germanaj kavaliroj pri senleĝa anekso de la Pomerio de Gdańsk
- 1430: Pollando: grupo de kavaliroj-rabistoj devenantaj de Moravio, Ĉeĥio kaj Silezio atakis monaĥejon de paŭlanoj sur Jasna Góra, mortigante kelkajn monaĥojn, rabante parton de valoraĵoj kaj difektante la bildon de Nigra Madono
- 1457: Stefano la 3-a (Moldavio) kroniĝis en Moldavujo
- 1570: Subskribo de la interkonsento de Sandomierz garantianta al ĉiuj protestantismaj konfesioj (escepte de arianismo) reciprokan religian toleremon
- 1632: Tridekjara milito: komenciĝis batalo apud Rain ĉe la rivero Lech
- 1783: En Berlin okazis premiero de la dramo Natan la saĝulo de Gotthold Ephraim Lessing
- 1784: Tronheredonto Frederiko la 6-a ekregis en Danio
- 1845: Pollando: en Ostrovo fondiĝis Reĝa Katolika Gimnazio nomata poste Grandpuluja Lernejo de Nacia Edukado
- 1849: Gvidanto de hungara revolucio Lajos Kossuth proklamis en Debrecen deklaron pri sendependeco kaj detronigon de Habsburgoj - akceptitaj la 19-an de aprilo flanke de la hungara parlamento
- 1865: Atenco kontraŭ Abraham Lincoln: aktoro John Wilkes Booth murdis usonan prezidenton Abraham Lincoln
- 1896: En Usono oni patentis maizflokojn
- 1900: Internacia ekspozicio en Parizo komenciĝis
- 1900: En Parizo fondiĝis Internacia Biciklada Unio
- 1912: Ankoraŭ antaŭ noktomezo vaporŝipo RMS Titanic koliziis kun glacimonto sur norda Atlantiko kaj komencis inundiĝi
- Unua mondmilito:
- 1916: Bulgario akceptis gregorian kalendaron
- 1918: En la revolucia periodo de dureganteco dekrete de Tutrusia Centra Ekzekutiva Komitato oni elektis flagon de Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
- 1919: "Blua Armeo" de generalo Józef Haller ekiras de Francio al Pollando - partoprenos komenciĝintan polan-bolŝevikan militon
- 1921: István Bethlen iĝis ĉefministro de Hungario
- 1924: Prezidento de Pollando Stanisław Wojciechowski disponis pri ŝanĝo de pola marko al zloto
- 1929: Aŭtomobila konkurso Grand-Premio de Monako komenciĝis
- 1931: Proklamo de la Dua Hispana Respubliko (faligo de la reĝo Alfonso la 13-a) kaj de Respubliko Katalunio
- 1935: Granda sabloŝtormo trapasis usonajn subŝtatojn Nov-Meksiko, Koloradio kaj Oklahomo - tiun eventon memorigis kantoverkisto Woody Guthrie
- 1939: En Usono aperis romano La vinberoj de kolero
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: La dua dutaga deportado de poloj de la terenoj okupaciitaj de Sovetunio daŭris - oni elveturigis pli ol 60 mil personojn, 80% da virinoj kun infanoj, en tio familianojn de polaj oficiroj, kiujn soveta ŝtato komencis printempe murdi en Katin fare de NKVD - sume okazis 4 deportadoj kaj ĝis majo 1941 oni forveturigis ĉ. 340 mil de poloj; en ĉirkaŭaĵo de Serokomla (proksime al Łuków) germanaj taĉmentoj dum traserĉo kaptis 217 polojn, kiujn pafmortigis en alia vilaĝo - revenĝe pro pafmortigo de 5-persona familio de germanaj koloniistoj fare de rabista bando; germanoj en Nowiny pafmortigis 14 personojn, kaj en distrikto Radzyński bruligis 20 domojn; Gestapo arestis en Gostynin 134 polojn; en Poznań oni malfermis germanan radiostacion; en Vilno germana komisiono registis 3900 rifuĝintojn kaj 1600 internigiojn, kiuj espimis volon reveni al siaj domoj sub la germana okupado - ekiris la unua transporto kun 700 personoj; en Poznań ekfunkciis germana radiostacio; en Sachsenhausen germanoj murdis pastron Ignacy Charszewski, populariganton de teologio kaj tradukiston; en vilaĝo Józefów Duży apud Kock germanoj pafekzekutis pli ol 160 loĝantojn de najbaraj vilaĝoj
- Apud Narvik alteriĝis britaj-francaj-polaj taĉmentoj; regopovoj de Nazia Germanio konstatis ke dum la intermilita periodo germanaj bankoj estis en Pollando "armilo en nacieca batalo"; germanaj regopovoj nomis Supran Silezion la dua Ruhr-regiono; Tokio: Pola Gazetara Buroo en Fora Oriento informis, ke en Ŝanhajo unu radiostacio komencis disaŭdigi pollinge por la pola diasporo en Ĉinio, kaj ke lastatempe en pluraj japanaj literaturaj revuoj aperis versoj pri detruita Varsovio; Nov-Jorko: "Nowy Świat" (Nova Mondo) en korespondaĵo el Bonaero skribis pri germandevena literato Wilhelm Stock eldonis hispanlingve du volumetojn pri heroa martireco de Pollando
- 1941: En Poznań germanoj gilotinis 6 polojn; en koncentrejon Mauthausen alvenis 14 polojn; SS pafmortigis en koncentrejo Aŭŝvico Adam Heydel, profesoron pri politika ekonomiko en Jagelona Universitato
- Ministerio pri laboro en Nazia Germanio rekomendis laborigi ene de ĝi 73 123 judojn el Varto-Lando; en koncentrejo Bergen-Belsen aperis pollingva konspira gazeto "Biuletyn Prasowy" (Gazetara Bulteno); Berlino: korespondanto de National Press Service informis la mondon, ke en Katowice 2 germaninojn oni kondamnis al dutaga aresto pro tio, ke ili antaŭ la Pasko donis kelke da ovoj al polaj najbaroj - germana juĝejo opiniis nesufiĉa la klarigon ke la ovojn ricevis infanoj motivante sian decidon, ke okazis rompo de la leĝo pri disdivido de nutraĵo inter poloj kaj germanoj
- 1942: Per gaso germanoj murdis en Ekstermejo Chełmno pli ol 2972 judojn de Poddębice; germana polico publike pafmortigis en Warta 10 judojn; Hans Frank, guberniestro de Ĝenerala Gubernio anoncis al laboristoj de propagando ke la gazetaro en ĜG ne devus skribi pri pola generalo Władysław Sikorski; germanaj regopovoj anoncis en Varsovio devigan registron de judoj kun usona civitaneco kaj el la landoj de Komunumo de Nacioj
- Batalo de Atlantiko: usona destrojero sinkigis ĉe la oceanbordo de Norda Karolino germanan submarŝipon - pereis la tuta 46-persona skipo
- 1943: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Strzyniec (Podlaĥio) 15 eskortatajn judojn; en Poznań oni faris mortpunon kontraŭ 6 personoj; Volinia masakro: grupo do ukrainoj murdis en Ostrowiec (proksime al Lucko) 18 polojn
- Oranienburg: en koncentrejo Sachsenhausen pereis filo de Stalin
- 1944: Armitaj polaj loĝantoj de vilaĝo Bitków (nun en Ivano-Frankivska provinco) reĵetis atakon de Ukraina Ribela Armeo; germana polico pafekzekutis en Varsovio 154 virojn kaj 9 virinojn; taĉmento de turkmenaj naciistoj murdis en Wilków 5 personojn; regopovoj de ĜG konstatis, ke kelkiuj polaj laboristoj laboris po 12-14 horoj tage
- En Londono komencis agadon Pola Aŭstralia Societo; brita komerca ŝipo SS Fort Stikine kun 800 tunoj da municio eksplodis en la haveno en Bombajo - ĉ. 800 personoj pereis kaj 3000 vundiĝis
- 1945: Soldatoj de la Dua Pola Korpuso de Władysław Anders konkeris italan urbon Imola kaj la Unua Armeo de Pola Soldataro eniris la unuan etapon de la bataloj pri Berlin; en koncentrejo Bergen-Belsen aperis subtera pola gazeto "Biuletyn Prasowy" (Gazetara Bulteno)
- 1948: Proceso de respondeculoj pri la porvirina koncentrejo Ravensbrück komenciĝis, kiun trairis pli ol 130 000 arestitinoj el okupata de germanoj Eŭropo, nur 40 000 ĝisvivis finon de la milito
- 1948: Usono okazigis la unuan teston de atombombo en Marŝala Insularo
- 1950: Stalinismo: Pola Episkoparo subskribis altruditan interkonsenton - oni permesis instruadon de religio en lernejoj kaj daŭrigon de la agado de Katolika Universitato de Lublin (unusola inter Elbo kaj Vladivostoko) kontraŭ kondamno de porsendependa subtera movado kaj kolektivigo de vilaĝoj
- 1956: En Ĉikago oni publike montris la unuan magnetoskopon
- 1962: Georges Pompidou iĝis ĉefministro de Francio
- 1966: Komenco de religia celebrado de la Jarmilo de Kristanigo de Pollando
- 1967: Jenő Fock iĝis ĉefministro de Hungario
- 1975: Himalaja princlando Sikimo voĉdonis por membreco en Barata federacio
- 1978: Manifestacioj en Kartvelio por akcepto de la kartvela oficiala lingvo
- 1985: En Krakovo fondiĝis kontraŭkomunista soci-politika grupiĝo Movado Libero kaj Paco - defende de membro de la Sendependa Asocio de Studentoj
- 1986: Bangladeŝo: 92 personoj pereis pro falo de escepte pezaj hajlo-globoj (1 kg)
- 1988: En Napolo okazis atako fare de internacia komunisma terorisma Japana Ruĝa Armeo
- 1996: En Pollando oni proklamis Tagon de Senhejmuloj
- 1999: Lasta flugo de supersona pasaĝera aviadilo Tupolev 144
- 2002: Xanana Gusmão iĝis la unua prezidento de Orienta Timoro
- 2002: En Barranquilla okazis nesukcesa bomba atenco kontraŭ Álvaro Uribe Vélez, posta prezidento de Kolumbio; 3 personoj pereis, dekkelkaj vundiĝis
- 2003: Fina fermo de la projekto pri ekkono de la homa genaro, kies kadre oni fiksis DNA-vicriveladon (99% de la genaro kun 99,99%-a precizo)
- 2006: Ehud Olmert iĝis ĉefministro de Israelo
- 2007: Respublikaj protestoj en Turkio komenciĝis
- 2008: En Nacia Teatro oni enmanigis Polajn Film-Premiojn por la jaro 2007; en kategorio de la plej malnova filmo gajnis Katyń de Andrzej Wajda, kiu reĝisoris militan filmon pri la soveta masakro de Katin
- 2008: Italio: partio La Popolo de Libereco de Silvio Berlusconi venkis parlamentan baloton
- 2009: Gordon Bajnai iĝis ĉefministro de Hungario
- 2010: Islando: unu el erupcioj de Eyjafjallajökull haltigis aviadilan komunikadon en Eŭropo
- 2011: Adel Safar iĝis ĉefministro de Sirio
- 2013: En antaŭtemape kunvokitaj balotoj en Venezuelo venkis ĝisnuna provizora ŝtatestro Nicolás Maduro, supervenkante Henrique Capriles Radonski
- 2014: En Niĝerio terorisma grupo Boko Haram homforkaptis 276 lernantinojn de registara mezlernejo en ŝtato Borno
- 2016: Por-rusaj okupaciaj regopovoj de Respubliko Krimeo suspendis tataran parlamenton - decido de la rusa prokurorino Natalia Vladimirovna Poklonskaja
- 2016: Japanio: en tertremo en Gubernio Kumamoto 48 personoj pereis.
- 2019: En Bjalistoko oni malkovris la monumenton al juna Zamenhof
Naskiĝoj
- 216: Mani, mezopotamia profeto de maniĥeismo, influita de zoroastrianismo (m. 277)
- 1126: Ibn-Ruŝd (Averroes), araba filozofo, teologo, kuracisto, juristo, politikisto, matematikisto, islama komentisto de la filozofio de Aristotelo (m. 1198)
- 1371: Maria, hungara reĝo poldevena, filino de Ludoviko la 1-a el anĵua dinastio (m. 1395)
- 1527: Abraham Ortelius, flandra geografo, kartografo kaj historiisto (m. 1598)
- 1578: Filipo la 3-a, reĝo de Hispanio kaj Portugalio el Habsburga dinastio (m. 1621)
- 1629: Christiaan Huygens, nederlanda matematikisto, fizikisto, astronomo, inventinto de pendolhorloĝo (m. 1695)
- 1681: Christian Friedrich Rolle, germana orgenisto kaj komponisto (m. 1751)
- 1741: Momozono, imperiestro de Japanio, patro de Go-Momozono (m. 1762)
- 1745: Denis Fonvizin, rusa verkisto, satiristo, tradukisto (m. 1792)
- 1760: Sigismund Friedrich Hermbstädt, germana apotekisto, kemiisto kaj akademiano (m. 1833)
- 1780: Edward Hicks, usona pentristo, kvakero (m. 1849)
- 1797: Ferenc Szilágyi, hungara historiisto kaj ĵurnalisto, patro de Sándor Szilágyi (m. 1876)
- 1803: Friedrich von Amerling, aŭstra pentristo kaj portretisto (m. 1887)
- 1803: Ludwig Storch, germana verkisto (m. 1881)
- 1831: Friedrich Gerhard Rohlfs, germana vojaĝisto, diplomato, verkisto, esploristo de Afriko (m. 1896)
- 1846: Antal Edelspacher, hungara lingvisto, tradukisto kaj orientalisto (m. 1894)
- 1862: Pjotr Stolipin, ĉefministro de Rusio, guberniestro de Grodno kaj Saratov (m. 1911)
- 1874: József Halász, hungara sociologo, ĵurnalisto, aktivulo de Esperanto-movado en Rumanio, kunlaboranto de Andreo Cseh, patro de Boriska Halász (m. 1928)
- 1878: Alfred Kenngott, svis-usona esperantisto, docento de la franca lingvo, Esperanto-vortaristo kaj verkisto
- 1879: James Branch Cabell, usona verkisto kaj eseisto; esperantigata de William Auld kaj Neil Gaiman (m. 1958)
- 1883: Károly Viski, hungara etnografo, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1945)
- 1886: Árpád Tóth, hungara poeto kaj tradukisto, esperantigata de Kálmán Kalocsay (m. 1928)
- 1887: Gábor Kovásznai, rumania hungara advokato, redaktoro (m. 1956)
- 1889: Arnold Toynbee, brita filozofo-historiisto, diplomato, profesoro pri la historio de Grekio, esploristo kaj teoriisto de civilizoj (m. 1975)
- 1890: Stanislaw Karolczyk, pola oficisto, tradukisto kaj poeto, prezidanto de Pola Esperanto-Asocio kaj redaktoro de "Pola Esperantisto", enestanta en Esperanta Antologio (m. 1966)
- 1891: Bhimrao Ramji Ambedkar, barata politikisto dalitdevena kontraŭbatalanta kastojn, arkitekto de la Konstitucio de Barato (m. 1956)
- 1892: Vere Gordon Childe, aŭstralia arkeologo kaj kultura antropologo (m. 1957)
- 1901: György Ferenczy, hungara redaktoro, verkisto, frato de Zsizsi Ferenczy (m. 1967)
- 1903: Henry Corbin, franca orientalisto, filozofo kaj teologo okipiĝanta pri esoterismaj tradicioj de kristanismo, judismo kaj islamo kune kun zaratuŝtrismo (m. 1978)
- 1907: François Duvalier, prezidento de Haitio, ekskomunikita de Vatikano (m. 1971)
- 1907: Ladislav Boháč, ĉeĥa aktoro rolinta kiel Jakoubek ze Stříbra en filmoj pri Husmovado (m. 1978)
- 1909: György Komoróczy, hungara historiisto kaj arkivisto (m. 1981)
- 1915: Jan Zumbach, pola subkolonelo svisdevena, flug-aso en la pola skadro dum la batalo de Anglio, distingita per la Milita Ordeno Virtuti Militari (m. 1986)
- 1918: Cornell Capa, usona fotisto hungardevena (m. 2008)
- 1919: Ján Režňák, slovaka piloto kaj nazia flug-aso (m. 2007)
- 1922: Stella Zázvorková, ĉeĥa aktorino rolinta en Ĉeĥaj serioj (m. 2005)
- 1922: Ali Akbar Khan, barata komponisto kaj muzikisto de la hindustana klasika muziko, laŭreato de Grammy Award (m. 2009)
- 1922: Ludwig Steiner, aŭstra politikisto kaj diplomato, partoprenanta rezistomovadon (m. 2015)
- 1923: Jana Cíchová, ĉeĥa esperantista poetino kaj tradukantino, honora membrino de ĈEA (m. 2014)
- 1926: Leopoldo Calvo Sotelo, ĉefministro de Hispanio (m. 2008)
- 1926: József Csire, hungara komponisto, dirigento, instruisto (m. 2011)
- 1931: László Tompa, hungara deklamisto, aktoro
- 1933: Tadeusz Michalski, pola-juda filozofo, publicisto, poligloto, Esperanto-vortaristo, lekciisto de la jida lingvo en Varsovia Universitato, estrarano de Pola Esperanto-Asocio, partoprenanto de i.a. UK 1981 kaj UK 1984, preleganto (m. 1997)
- 1935: Loretta Lynn, usona kontrea kantistino
- 1935: Andrzej Gwiazda, pola inĝeniero, sindikatisto, kunkreinto de Solidareco kaj ties 21 postuloj, kolegiano de la Instituto pri Nacia Memoro
- 1935: Erich von Däniken, svisa verkisto pri pra-astronaŭtiko kaj eksterteruloj
- 1935: Éva Hubbes, rumania hungara kulturhistoriistino, bibliotekistino
- 1945: György Makara, rumania hungara pentristo
- 1946: János Váradi Goia, rumania hungara psikiatro, psikologo
- 1952: Krystyna Pawłowicz, pola profesorino de Varsovia Universitato, spertulino pri administracia juro, juĝistino de Ŝtata Tribunalo, parlamentanino
- 1955: Anna Ozsváth, rumania hungara edukhistoriistino, lokhistoriistino
- 1950: Francis Collins, usona kuracisto kaj genetikisto gvidanta projekton pri la homa genaro
- 1950: Péter Esterházy, hungara verkisto, nepo de Móric Esterházy, posedanto de Kossuth-premio
- 1965: Matsumoto Yukihiro, japana komputikisto kaj programisto de programlingvo Ruby
- 1972: Valér Veres, rumania hungara sociologo, redaktoro de la revuo "Transilvania Socio"
- 1976: Réka Hegyi, rumania hungara teatrosciencistino, redaktorino
- 1977: Sarah Michelle Gellar, usona aktorino konata de la televida serio Baffi la vampiromortigistino
- 1995: Flora Coquerel, franca manekeno benindevena, Miss Francio
Mortoj
- 911: Serĝo la 3-a, papo partopreninta sinodon de la kadavro, karakteriza da pornokratio
- 1132: Mstislav la 1-a de la Kieva Regno, princo de Kieva Regno el dinastio Rjurik (m. 1076)
- 1471: Rikardo Neville (16-a grafo de Warwick), potenca angla nobelo (n. 1428)
- 1684: Johannes Olearius, germana protestantisma teologo (n. 1611)
- 1711: Ludoviko de Francio, filo de Ludoviko la 14-a (n. 1661)
- 1759: Georg Friedrich Händel, angla-germana komponisto de malfrua baroko (n. 1685)
- 1775: Joseph Jakob Fürstaller, aŭstra kartografo kaj pedagogo (n. 1730)
- 1792: Miksa Hell, hungara astronomo germandevena, patro de Máté Kornél Hell (n. 1720)
- 1803: Christoph Anton von Migazzi, hungara kardinalo, ĉefepiskopo, diplomato (n. 1714)
- 1843: Joseph Lanner, aŭstra komponisto kaj violonisto (n. 1801)
- 1848: Ĥaĉatur Abovjan, patro de la armena literaturo, etnografo, pedagogo, socia aganto, malaperinto (n. 1809)
- 1865: Abraham Lincoln, prezidento de Usono, konata de la Monumento de Lincoln, murdita (n. 1809)
- 1874: Josiah Warren, usona verkisto kaj individuisma anarkiisto (n. 1798)
- 1885: Vilmos Győry, hungara verkisto, teologo, luterana pastro, membro de Hungara Scienca Akademio, Societo Kisfaludy, Societo Petőfi (n. 1838)
- 1888: Nikolaj Mikluĥo-Maklaj, rusa poldevena etnografo, antropologo, biologo kaj vojaĝanto esplorinta insularojn de Melanezio kune kun Nov-Gvineo kaj tieaj indiĝenoj - papuoj (n. 1846)
- 1910: Julius Gotthelf Kühn, germana agronomo kaj fungosciencisto (n. 1825)
- 1910: Mikaelo Vrubel, rusa pentristo kaj grafikisto pol-dandevena (n. 1856)
- 1917: L. L. Zamenhof, homarano kaj iniciatinto de Esperanto, kies lulilo estis dispartigita Pollando (de Rusia Imperio), filo de Marko Zamenhof, edzo de Klara Silbernik, aŭtoro de la Unua libro kaj de gramatiko de la jida lingvo, redaktoro de Fundamenta Krestomatio, tradukisto de la Malnova Testamento el la hebrea lingvo kaj de aliaj verkoj el la pola, rusa, angla kaj germana (n. 1859)
- 1925: John Singer Sargent, usona pentristo de portretoj (n. 1856)
- 1930: Vladimir Majakovskij, rusa poeto kaj dramisto, reprezentanto de kubismo-futurismo (n. 1893)
- 1946: Antal Horger, hungara lingvisto, universitata profesoro (n. 1872)
- 1946: Julio Mangada Rosenörn, hispana militisto, framasono kaj esperantisto, kunfondinto de la gazeto "Homaro" (n. 1877)
- 1950: Ramana Maharŝi, barata guruo kaj mistikulo, filozofo de Tamilnado, sanktulo de hinduismo, popularigata en aŝramo fondita de liaj disĉiploj, kaj ankaŭ de William Somerset Maugham kaj Wanda Dynowska (n. 1879)
- 1950: Sándor Szolnay, rumania hungara pentristo (n. 1893)
- 1954: Zygmunt Rysiewicz, pola lingvosciencisto kaj hindologo, profesoro de Varsovia Universitato (n. 1911)
- 1962: Zoltán Zöld, rumania hungara komponisto, tekstaŭtoro (n. 1898)
- 1967: György Ferenczy, hungara redaktoro, verkisto, frato de Zsizsi Ferenczy (n. 1901)
- 1970: Jenő Csinády, hungara sportkuracisto kaj fiziologo (n. 1899)
- 1973: Károly Kerényi, hungara klasika filologo germandevena, religihistoriisto, profesoro (n. 1897)
- 1980: Gianni Rodari, itala ĵurnalisto kaj verkisto por infanoj, tradukata al multaj lingvoj (n. 1920)
- 1986: Simone de Beauvoir, franca filozofino kaj feminisma verkistino (n. 1908)
- 2007: René Rémond, franca historiisto kaj ekonomikisto pri politika scienco kaj politikia vivo en Francio de la 19- kaj 20-jarcenta (n. 1918)
- 2000: Phil Katz, usona komputila programisto, kreinto de ZIP-dosiera formato por densigo de datumoj (n. 1962)
- 2009: Maurice Druon, franca verkisto kaj politikisto, membro de la Franca Akademio, utiliganta en historiaj romanoj plenumantojn de magio (n. 1918)
- 2010: Alice Miller, svisa psikologiistino pol-juddevena, batalinta kontraŭ mistraktado de infanoj (n. 1923)
- 2015: Franz Kreuzer, aŭstra ĵurnalisto kaj politikisto (n. 1929)
- 2015: Csaba Lászlóffy, rumania hungara poeto, verkisto (n. 1939)
- 2019: Gene Wolfe, usona verkisto de sciencfikcio (n. 1931)
- 2019: Bibi Andersson, sveda aktorino, stelulino en pluraj filmoj de Ingmar Bergman (n. 1935)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Sikismo - fondo de la komunumo en 1699
- Kartvelio: Tago de la kartvela lingvo
- La 14-a de aprilo estas la tago de la hispanaj respublikistoj.
Tagoj de semajno
La 14-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.