1492
Aspekto
Aktualaĵoj | Eventoj laŭ tago de jaro
◄ |
14-a jarcento |
15-a jarcento
| 16-a jarcento
| ►
◄ |
1460-aj jaroj |
1470-aj jaroj |
1480-aj jaroj |
1490-aj jaroj
| 1500-aj jaroj
| 1510-aj jaroj
| 1520-aj jaroj
| ►
◄◄ |
◄ |
1488 |
1489 |
1490 |
1491 |
1492
| 1493
| 1494
| 1495
| 1496
| ►
| ►►
| 1492 en la aliaj kalendaroj | |
|---|---|
| Gregoria kalendaro | 1492 MCDXCII |
| Ab urbe condita | 2245 |
| Armena kalendaro | 941 ԹՎ ՋԽԱ |
| Bahaa kalendaro | -352 – -351 |
| Barataj kalendaroj | |
| - Vikram Samvat | 1547 – 1548 |
| - Barata nacia kalendaro (Ŝaka Samvat) | 1414 – 1415 |
| - Kalijugo | 4593 – 4594 |
| Budhisma kalendaro | 2036 |
| Ĉina kalendaro | 4128 / 4188 – 4129 / 4189 辛亥 – 壬子 |
| Etiopa kalendaro | 1484 – 1485 |
| Franca respublika kalendaro | -300 - -299 |
| Hebrea kalendaro | 5252 – 5253 |
| Holocena kalendaro | 11492 |
| Irana kalendaro | 870 – 871 |
| Islama kalendaro | 897 – 898 |
| - Imperia jaro | Kōki 2152 (皇紀2152年) |
| - Japana nomo de erao (Jōmon) | 11492 |
| Juliana kalendaro | Gregoria minus 10–13 tagoj, depende de tempoperiodo |
| Korea kalendaro | 3825 |
| Tajlanda suna kalendaro | 2035 |
En la jaro 1492 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 2-a de januaro: Boabdil, la lasta maŭra reĝo de Granado kapitulacas al Katolikaj Gereĝoj. Tiel ili finas la islaman regon en Ibera Duoninsulo.
- 31-a de marto: Katolikaj Gereĝoj, Ferdinando la 2-a (Aragono) kaj Izabela la 1-a (Kastilio), ordonas la ekziligon de ĉiuj judoj loĝantaj en Hispanio ne konvertiĝontaj al la katolikismo.
- 17-a de aprilo: En Santa Fe la Katolikaj Gereĝoj kaj Kristoforo Kolumbo subskribas konsenton pri ties vojaĝo tra Atlantiko.
- 3-a de aŭgusto: Tri ŝipoj kapitanitaj de Kristoforo Kolumbo eknavigas el Palos (Kastilio) okcidenten celante Zipango. Forpelo de la judoj el Hispanio.
- 10-a de aŭgusto : Rodrigo Borgia iĝas Papo Aleksandro la 6-a
- 18-a de aŭgusto: Antonio de Nebrija publikigas Gramática castellana, unua gramatiko de la kastilia lingvo
- 16-a de septembro: La ŝiparo de Kolumbo trovas Sargasmaron.
- 12-a de oktobro: La ŝiparo de Kolumbo atingas insulon en Bahamoj. Tiel la eŭropanoj ekkonas Amerikon. Poste li vizitos Hispanjolon, kie li fondos kolonion.
- Martin Behaim konstruas la unuan globuson.
- Bretonio unias kun Francio per geedziĝo de Ana de Bretonio kaj Karlo la 8-a de Francio.
- Johano Olbraĥto iĝas reĝo de Pollando.
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 15-a de marto: Anne de Montmorency, franca militisto (m. 1567)
- 20-a de aprilo: Pietro Aretino, itala verkisto kaj dramoverkisto (m. 1556)
- 6-a de marto: Juan Luis Vives, jud-kataluna humanisto (m. 1540)
- Adam Ries, germana matematikisto (m. 1559)
- Hermann von Neuenahr, la maljuna, humanisto, teologo, ŝtatestro, naturalisto kaj kanceliero de la Universitato de Kolonjo. (m. 1530)
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 8-a de aprilo: Lorenzo de Mediĉo, regnestro de Florenco
- 8-a de junio: Elizabeth Woodville, vidvino de Eduardo la 4-a (Anglio) (n. ĉirkaŭ 1437)
- 6-a de novembro: Antoine Busnois, franca komponisto kaj poeto (naskiĝis ĉirkaŭ 1433)
- 19-a de novembro: Ĝami, persa sufisma poeto (n. 1414)
- Kazimiro la 4-a Jagelono
- 12-a de oktobro: Piero della Francesca, itala pentristo kaj matematikisto (n. 1416)
- Filippo Maria Sforza, Grafo de Korsiko kaj Pavio, filo de Francesco Sforza (n. 1449)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]