14 punktoj de Wilson

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En januaro 1918, la usona prezidento Woodrow Wilson prezentis pacproponon kun 14 punktoj. La parolo respondis al Dekreto pri paco de Lenin, direkte post la oktobra revolucio. Tiu dekreto proponis tujan retiriĝon de Rusio el la milito kaj alvokis por justa kaj demokratia paco.

La punktoj de Wilson prezentis progresismon kaj deziron je libera komercado.

  1. eliro de sekreta diplomatio kaj publikigo de traktatoj;
  2. liberaj maroj;
  3. abolo de ekonomiaj baroj;
  4. malpligrandigo de naciaj armeoj;
  5. redifino de koloniisma politiko, favore al la koloniigitaj popoloj;
  6. foriro de okupaj armeoj el Rusio;
  7. restaŭrado de sendependo de Belgio;
  8. redono de Alzaco kaj Loreno al Francio;
  9. refaro de italaj landlimoj;
  10. rekono al rajto de aŭtonoma disvolvigo al popoloj de Aŭstrio-Hungario;
  11. restaŭrado de Rumanio, de Serbio kaj Montenegro kaj rajto de vojo al maro por Serbio;
  12. rekono de rajto al aŭtonoma disvolvigo de Turkio kaj daŭra malfermo de marvojo inter la Nigra Maro kaj Mediteraneo;
  13. sendependo de Pollando;
  14. kreado de Ligo de Nacioj.