16-a Brazila Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 16-a BKE)

Bahia estis elektita kiel sidejo de la 16-a Brazila Kongreso de Esperanto 1959. Granda estis la aktiveco de Asocio Bahiana de Esperanto cele tion. Vivaldina Caymmi estis elektita prezidanto de la organiza komitato. La 14-an de oktobro la gazeto “A Tarde” aperigis longan raporton kun José Siquara da Rocha, sub la titolo “Bahia gastigos esperantistojn de la tuta lando”. La organiza komitato de la kongreso okazinta de la 17-a ĝis la 25-a de oktobro estis la jena: Alta Patrono, Lia Moŝto Prezidento de la Respubliko, D-ro Juscelino Kubitschek de Oliveira; Speciala Omaĝo, Generalo Juracy Magalhães, estro de la Subŝtato; Honora Prezidanto, Profesoro Edgar Rego dos Santos, Rektoro de la Universidade Federal da Bahia; Prezidanto de la Kongreso, Supera Juĝisto Jerônimo Albuquerque; Prezidanto de la Organiza Komitato, Vivaldina Caymmi; Prezidanto de ABE, José Siquara da Rocha; Oficiala Oratoro, Prof. Pedro Calmon, Rektoro de UFRJ (Federacia Universitato de Rio de Janeiro). Ĉeestis la kongreson 51 delegitoj el 13 Subŝtatoj. La solena malfermo estis en la nobla salono de la rektorejo de la Universitato; la kunsidoj de okazis en la Asocio de Publikaj Funkciuloj. Kadre de la kongreso estis scenigita la teatraĵo “A Máscara”, de Menoti Del Picchia; estis lanĉita la libro “Elektitaj Poemoj”, de Castro Alves, esperantigita de Leopoldo Knoedt, membro de Akademio de Esperanto. Krom la arta vespero en la teatro “Oceania”, okazis meso en Esperanto en la preĝejo “Santa Tereza” oficiita de la pastro Francisco Pinheiro Lima; vizito al “Museu do Santíssimo”; vizito al petrolaj kampoj; ekskurso al Itapoan kaj lageto Abaeté kun folkloraj prezentadoj; kaj vizito al historiaj, pitoreskaj lokoj de Salvador, kunlabore de la komunuma estraro de Turismo kaj “Martini & Rossi S/A”, en la “Belvedere da Sé”. La solena ferma kunsido okazis en la nobla salono de la rektorejo de UFBA (Federacia Universitato de Bahia) kun prezentado de la sinfonia orkestro de la Universitato. Brazila Entrepreno pri Poŝtoj kaj Telegrafoj emisiis specialan stampilon memore al la 16-a BKE. La oficiala himno (“Bahia mãe, alecrim dourado, Bahia mais que isso” - Bahia patrino, ora rosmareno, Bahia pli ol tio) estis verko de Prof-ino Mariana A. C. Lima, esperantigita de Prof. Leopoldo Knoedt. Briligis la kongreson la “Orsocieto” de la Gimnazio “Taylor Egidio" Jaguaquara el internlando de Bahia, sub la direktado de Stela Dubois, pere de prezentado de lernantinoj de tiu edukejo, kiuj kantis portugale kaj esperante.