16-a de aŭgusto
Aspekto
Pending
| Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
| aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
| aŭgusto | ||||||
| lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
| 1 | 2 | |||||
| 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
| 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
| 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
| 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
| 31 | ||||||
| aranĝo de 2026 tagoj | ||||||
La 16-a de aŭgusto estas la 228-a tago de la jaro (la 229-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 137 tagoj restas.
Je la 16-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 1264: Pollando: Princo de Grandpolujo Bolesław Pobożny eldonis Statuton de Kalisz, garantianta rajtojn al judoj: personan kaj komercan liberon, uzuron, aŭtonomecon, sekurecon, vojaĝadon, kaj apartajn juĝejojn
- 1271: Svedio: konsekro de katedralo en Västerås
- 1284: Reĝo de Francio Filipo la 4-a edziĝis al Johana la 1-a
- 1328: Lombardio: regado de Gonzagoj super Mantuo komencita
- 1409: Armeo de la ordeno de germanaj kavaliroj koncentrita apud Brodnica atakis la teron de Dobrzyń nad Wisłą
- 1414: Pola-litova armeo komencis sieĝon de Lidzbark Warmiński
- 1419: Sigismondo la 1-a iĝis reĝo de Ĉeĥio
- 1456: Dektrijara Milito (1454–66): en Toruń oni kontraktis vendon al Pollando de 6 kasteloj kaj urboj fare de kruckvaliraj solduloj
- 1513: Dum la 4-a itala milito germana-angla armeo venkis la francan en batalo de Guinegate (Pikardio)
- 1634: Grandduklando Litovio: Mścisław estis lokigita sur Magdeburga juro kaj ricevis urban blazonon
- 1649: Ribelo de Bohdan Ĥmelnickij: batalo apud Zborów finiĝis senrezulte
- 1717: Aŭstra armeo konkeris Beogradon dum la 6-a aŭstra-turka milito
- 1728: Dana esploristo Vitus Bering malkovris Diomedo-insulojn
- 1760: Brita milito kontraŭ indianoj kaj francoj: batalo de Mil Insuloj komenciĝis
- 1762: Sepjara milito: venko de prusaj trupoj super la aŭstriaj en la batalo apud Dzierżoniów
- 1770: Venko de Bara Konfederacio super rusoj en la batalo apud Kościan
- 1794: En Varsovio dum Insurekcio de Kościuszko oni enkondukis unuajn polajn monbiletojn
- 1800: Dispartigita Pollando: granda incendio de Mszczonów eksplodis
- 1809: Humboldt-Universitato en Berlino fondiĝis
- 1812: Franca invado al Rusio: Batalo de Smolensk komenciĝis
- 1849: Hungara revolucio: Imperia Armea Tribunalo en Olomouc mortkondamnis grafon Lajos Batthyány, la unuan respondecan ĉefministron de Hungario
- 1857: Angla astronomo Norman Robert Pogson malkovris asteroidon Hestio
- 1858: Prezidento de Usono James Buchanan inaŭguris novan transatlantikan telegrafan kablon per interŝanĝo de salutoj kun reĝino de Britio Viktoria
- 1863: Fondinto de la Bahaa Kredo, profeto Bahá'u'lláh, ekzile alvenis al Konstantinopolo
- 1865: Hispanaj kolonioj: resendependiĝo de Domingo dum refoja hispana okupado - post kvinjara ribelo
- 1868: Ĉilio: cunamo en Arikio kaj Parinakotio mortigis ĉirkaŭ 70 mil personojn
- 1873: Kanada-usona astronomo James Craig Watson malkovris asteroidon Cireno
- 1884: Hungario: Orienta Fervoja Stacidomo Keleti estas transdonita al pasaĝeroj
- 1896: Grupo de George Carmack kaj Keish malkovris or-tavolojn proksime al Dawson, Bonanza Creek en Jukonio - Alaska orimpetego komenciĝis
- 1897: Gvidata de Adrien de Gerlache la belga antarkta ekspedicio komenciĝis
- Unua Mondmilito
- 1914: En Krakovo fondiĝis Supera Nacia Komitato, sub kies patroneco oni komencis krei Polajn Legiojn; Ĉefa Ukraina Konsilio eldonis manifeston al la ukraina popolo pri la unua mondmilito, alvokanta al liberigo de Ukrainio
- 1918: Ĉeĥoslovaka milita ŝiparo sinkigis bolŝevikan ŝipon "Bajkal" sur la Bajkallago
- 1918: Pireneoj: Nacia parko Ordesa y Monte Perdido estis fondita
- 1919: Unua Silezia Ribelo eksplodis
- 1919: Armeo de Ukraina Popola Respubliko okupis Humań kun Chrystyniwka (nun en Ĉerkasa provinco) kaj Chmielnik kun Niemirów (Vinica provinco)
- 1920: Soveta-Pola Milito
- Batalo de Varsovio: Stabo de generalo Tadeusz Rozwadowski frumatene reakiris ĉiujn perditajn poziciojn de la unua frontlinio, perditaj ekde la 13-a de aŭgusto
- Lublinio: dutaga batalo de Cyców (distrikto Łęczyński) finita
- Pola kontraŭofensivo de la rivero Wieprz komenciĝis direkte al malfronto de la Okcidenta Fronto de Ruĝa Armeo - Julian Marchlewski kaj Feliks Dzerĵinskij fuĝis de Bjalistoko
- Per konfida ordono de la ministro pri milito Kazimierz Sosnkowski kreiĝis militprizono ĉefe por ĉ. 17 mil judoj, internigitoj en Jabłonna (distrikto Legionowski) pro manko de la plena fido
- 1921: Aleksandro la 1-a Karađorđević iĝis reĝo de serboj, kroatoj kaj slovenoj
- 1921: Londono: "The Times" komencis represi serion de artikoloj de Philip Graves Protokoloj de cionaj saĝuloj
- 1928: Pacifika Oceano: meksika Insulo Guadalupe iĝis naturrezervejo
- 1930: Rafael Trujillo iĝis prezidento de Domingo
- 1930: Unuaj Ludoj de la Komunumo de Nacioj estis malfermitaj en Hamiltono
- 1936: En Berlino finiĝis la 11-a Somera Olimpiko
- 1938: Tria Internacio malfondis la Komunistan Partion de Pollando
- 1939: Pola soldato el Tczew Michał Różanowski estis pafmortigita en distrikto Tczew post erara transpaŝo de landlimo kun Libera Urbo Dancigo
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: regopovoj de Ĝenerala Gubernio malkonsentis fondi filion de Usona Telegrafa Societo por okupiĝi pri elmigrado de judoj; Provinco Vartlando: en Poznań germanoj senkapigis 5 polojn; de turka haveno fornavigis al Palestino 30 polaj oficiroj kaj 470 soldatoj; al koncentrejo Buchenwald alvenis transporto de 474 malliberigitoj de Poznań; Turnu Severin: komenco de rumanaj-hungaraj interparoloj pri Transilvanio; Batalo de Anglio: 1720 germanaj aviadiloj atakis celojn en suda Anglio, ĉefe aerodromojn, oni surtere detruis 46 britajn aviadilojn; RAF atakis i.a. produktejojn de Fiat en Torinon kaj aviadilfabrikon Caproni en Milano
- 1941: Holokaŭsto: germanoj murdis 480 judojn el la geto de Kostopol, kaj Gestapo pafmortigis en distrikto Łomża ĉirkaŭ 1500 judojn; en Exeter kadre de RAF formiĝis pola 2-a Ĉasaviadila Alo; Josif Stalin ordonis al soldatoj kaj komisaroj batali ĝis fino sub minaco de mortpuno por ili kaj malliberigo por familianoj; Orienta Fronto: direkte al nord-okcidento germana 18-a Armeo konkeris Narva kaj 4-a Kirasita Grupo Kingisepp; novaj brita kaj soveta notoj al Irano pri forigo de germanaj civitanoj el la lando
- 1942: Germana polico pafmortigis en distrikto Żyrardów 14 polojn pro membriĝo al Pola Enlanda Armeo; germanoj komencis likvidi "grandan geton" en Radom - dum 3 tagoj ĉirkaŭ 20 mil judoj estis deportitaj al ekstermejo Treblinka
- 1943: Operaco Reinhardt: germanoj komencis neniigon de la Bjalistoka geto - la geto ekribelis; Wehrmacht masakris 317 personojn de greka vilaĝo Kommeno (Epiro), en tio 74 infanojn ĝis 9 jaroj - duono da loĝantoj sukcesis eskapi tranaĝinte apudan riveron; soveta aviado atakis fervojajn nodojn en Brjansko, Slovjansko kaj aerodromojn de la malamiko
- 1944: Ribelo de Varsovio: germanoj murdis en Varsovio ĉirkaŭ 170 personojn; peza batalo de Studzianki (proksime al Kozienice) finiĝis per venko de polaj-sovetaj taĉmentoj; Galicia-Volinia masakro: atako de la Ukraina Ribela Armeo al pola vilaĝo en distrikto Bieszczady komenciĝis - dum du tagoj oni murdis 74 polojn, rifuĝintojn de reprezalioj en Volinio kaj retiriĝintojn de antaŭ fronto; Pola Rezistomovado: 25-a infanteria regimento de Pola Enlanda Armeo en areo Piotrków Trybunalski frakasis germanan reprezaliantan grupon; Berlina radio refoje false sciigis pri malvenko de la ribelo, ankaŭ BBC kelkfoje false informis en la angla, germana kaj ĉeĥa pri forlaso de Malnova Urbo flanke de taĉmentoj de la Pola Enlanda Armeo kaj brita gazetaro komencis skribi pri la defendo ne konsentita kun rusoj kaj Aliancanoj
- 1945: Ruĝa Armeo kaptis lastan ĉinan imperiestron Pu Ji; ordono de la japana imperiestro Hirohito al la japanaj Armitaj fortoj pri ĉesigo de bataloj
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: uzurpaj komunistaj regopovoj subskribis en Moskvo interkonsenton pri orienta landlimo laŭ altrudita de britoj Curzon-linio
- 1945: Nome de Kulturligo de GDR estis fondita Aufbau, kiu baldaŭ kreskos por fariĝi la plej granda libroeldonejo
- 1946: En Kolkato okazis disvastigitaj tumultoj inter hinduoj kaj islamanoj kiel rezulto de alvoko de Tuthindia Islama Ligo por sendependa Pakistano
- 1951: En franca Pont-Saint-Esprit okazis amasa venenigo kaj halucinoj ĉe kelkcento de personoj (kaŭzitaj de claviceps en bakista faruno aŭ CIA-testo kun LSD)
- 1960: Makarios la 3-a proklamis sendependecon de Kipro
- 1962: Beatles maldungis Pete Best anstataŭigante lin per Ringo Starr
- 1962: Alĝerio aniĝis al la Ligo de Arabaj Ŝtatoj
- 1962: Franca Parlamento aprobis leĝon pri transiro de Franca Hindio al Barato
- 1966: En Suda distrikto de Israelo surgrundiĝis iraka ĉasaviadilo MiG-21, kies piloto estis konvinkita de Mosado fuĝi al Israelo
- 1969: Britaj soldatoj senditaj al Nord-Irlando
- 1972: Flago de Luksemburgo oficialiĝis
- 1977: Elvis Presley estis trovita morta en sia hejmo en Memphis
- 1980: Strikoj en la Pola Marbordo (tria tago):
- Interfaka Strika Komitato fondiĝis en Gdańsk sub gvido de Lech Wałęsa
- Oni fondis stabon preparantan enkondukon de la milita stato en Pollando en 1981
- 1982: Hispanaj regionoj Aragono, Kastilio-Manĉo kaj Navaro iĝis aŭtonomecaj komunumoj
- 1993: Usona programisto Ian Murdok anoncis Debianon - operaciumo de GNU bazita sur libera programaro
- 1995: Internet Explorer lanĉita
- 2002: Sur apartenanta al Norvegio Urso-insulo oni fondis naturrezervejon
- 2002: 8-a kaj lasta pilgrimado de Johano Paŭlo la 2-a al sia patrio komenciĝis
- 2005: Kolonjo: la 10-aj Mondaj Junularaj Tagoj komenciĝis
- 2006: Mirek Topolánek iĝis ĉefministro de Ĉeĥio
- 2007: Registaro de Aŭstralio anoncis decidon pri eksporto de uranio al Barato
- 2008: 29-a Somera Olimpiko: jamajka kuristo Usain Bolt iĝis olimpia ĉampiono de 100-metra kurado
- 2011: Katolikismo: la 24-aj Mondaj Junularaj Tagoj komenciĝis en Madrido
- 2012: 34 ministoj estis pafmortigitaj de Sud-Afrika polico dum striko en platin-minejo Marikana apud Rustenburg
- 2015: En katastrofo de fluganta itala-franca aviadilo, de Jayapura al indonezia provinco Papuo, pereis ĉiuj 54 personoj
- 2017: Ahmed Ouyahia la kvaran fojon iĝis ĉefministro de Alĝerio
- 2021: En Karaĉajio-Ĉerkesio estis kreita nacia parko
- 2021: Taliboj fiksis novan flagon de Afganio kun nigra ŝahado
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: Nokte estis pripafitaj per artilerio 5 el 9 kvartaloj de Ĥarkivo, en tio la centro kaj 2 loĝkvartaloj; oni konfirmis ke rusaj komandantoj forlasis siajn taĉmentojn sur okcidenta bordo de Dnepro; en Kurska provinco estis eksplodigitaj 6 fostoj de elektriza sistemo, kaj apud Ĝankojo dum 2 horoj eksplodis municiejoj kaj transformatoro-stacio — amasa fuĝo de turistoj el Krimeo intensiĝis; ĉiutage sur la tuta linio de la fronto rusia armeo pripafas ukrainajn poziciojn 700-800 foje, uzante 40-60 mil da diversaj kugloj, kaj provante forpuŝi ukrainan armeon de Donecka provinco; oni identigis pliajn 8 rusiajn soldatojn respondecajn pri la masakro de Buĉa; la plej granda de la invadkomenco rusa atako de retpiratoj okazis al oficiala paĝo de ukraina entrepreno Energoatom (nevidebla por klientoj); ukraina polico malfermas monate ĝis 160 kazojn pri kunlaborismo; Nexta: en okupata Mariupolo, kie mankas nutraĵo kaj akvo pro "liberigo fare de Rusio", inter civila loĝantaro estas disvastigataj propagandaj gazetoj
- Mondreago: Latvio, kies 6 haŭbizoj atingis la fronton, komencis kolekti 5 mln da eŭroj por turka bajraktaro por Ukrainio, kiu ricevis laŭvican parton de medicina helpo el Pollando, Francio, Japanio kaj Latvio, i.a. 63 pulmoapogilojn kaj 103 medikament-kolektojn; ambasadoro de Ukrainio ĉe Apostola Seĝo invitis papon Francisko viziti apudkievan Buĉa; 22 mil ukrainaj edukistoj restas eksterlande, t.e. 5% de pedagogoj; Estonio: en Narvo oni malmuntis sovetan monumento de tanko T-34; Kazaĥio retirigas instruadon de rusa lingvo de la unua klaso; rusaj verkistoj estis forigitaj de literatura programo el ukrainaj mezlernejoj, krom verkistoj ligitaj kun Ukrainio — "Necerteco" de Adam Mickiewicz rekomendata
- 2025: Muzeo al Batalo de Varsovio estis malfermita apud Wołomin
- 1931: Silezia Esperanto-Ligo inaŭguris Zamenhof-monumenton en kuracloko Duszniki-Zdrój
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1157: Ramiro la 2-a, reĝo de Aragono (n. 1086)
- 1378: Hongŝi, ĉina imperiestro (m. 1425)
- 1397: Albreĥto la 2-a de Habsburgo, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (m. 1439)
- 1557: Agostino Carracci, itala pentristo kaj gravuristo (m. 1602)
- 1645: Jean de La Bruyère, franca eseisto (m. 1696)
- 1696: Marc-Pierre de Voyer de Paulmy d'Argenson, franca nobelo, militisto kaj politikisto (m. 1764)
- 1706: Florian Bahr, aŭstra misiisto kaj jezuito (m. 1771)
- 1719: Johann Friedrich Hirt, germana evangelia teologo kaj orientalisto (m. 1783)
- 1772: Anton Bauer, germana juristo (m. 1843)
- 1780: Jakob Joseph Wandt, germana lernejestro kaj episkopo (m. 1849)
- 1795: Heinrich Marschner, germana komponisto (m. 1861)
- 1815: Don Bosco, itala presbitero, katolika sanktulo (m. 1888)
- 1819: Hermann Rassow, germana klasika filologo kaj pedagogo (m. 1907)
- 1821: Arthur Cayley, brita matematikisto (m. 1895)
- 1832: Wilhelm Wundt, germana psikologo kaj filozofo (m. 1920)
- 1834: Arnold Vértesi, hungara ĵurnalisto, redaktoro, tradukisto kaj verkisto (m. 1911)
- 1845: Gabriel Lippmann, franca fizikisto Nobelpremiita (m. 1921)
- 1859: Gyula Kincs, hungara redaktoro, ĵurnalisto kaj verkisto (m. 1915)
- 1866: Rudolf Greinz, aŭstra verkisto (m. 1942)
- 1876: Irén Varsányi, hungara aktorino (m. 1932)
- 1876: Ivan Bilibin, rusia ilustristo kaj scenaristo (m. 1942)
- 1884: Hugo Gernsback, luksemburg-usona inventisto, patro de amatora radio kaj sciencfikcio (m. 1967)
- 1886: Domokos Vári, rumania hungara reformita pastro, poeto (m. 1955)
- 1888: Thomas Edward Lawrence, angla verkisto, arkeologo, militisto, orientalisto kaj diplomato (m. 1935)
- 1894: Richard Berger, svisa esperantisto, idisto kaj interlingvistikisto esploranta planlingvojn (m. 1984)
- 1896: Sándor Koch, hungara geologo kaj mineralogo (m. 1983)
- 1905: Marian Rejewski, pola matematikisto kaj kriptologo (m. 1980)
- 1911: Ernst Friedrich Schumacher, brita ekonomikisto (m. 1977)
- 1913: Menachem Begin, ĉefministro de Israelo (m. 1992)
- 1919: Antonis Samarakis, greka verkisto (m. 2003)
- 1920: Charles Bukowski, usona verkisto (m. 1994)
- 1924: Sári Gencsy, hungara operkantistino (soprano) (m. 2008)
- 1928: Ferenc Juhász, hungara poeto (m. 2015)
- 1928: Ara Güler, turka fotisto (m. 2018)
- 1930: Leslie Manigat, prezidento de Haitio (m. 2014)
- 1933: Witold Leszczyński, pola filmreĝisoro, scenaristo kaj kameraisto (m. 2007)
- 1935: Enrico Dondi, itala neŭropsikiatro, laŭreato de la Belartaj Konkursoj de UEA, tradukisto de la klasika itala literaturo en esperanto (m. 2011)
- 1935: Tibor Horváth, rumania hungara lingvisto, bibliotekisto
- 1937: József Madaras, hungara aktoro (m. 2007)
- 1944: James Alix Michel, prezidento de Sejŝeloj
- 1945: Stephan Lang, hungara verkisto (m. 2008)
- 1946: Hartmut Bobzin, germana orientalisto
- 1950: Nasrudin Ŝah, barata teatra kaj filma aktoro
- 1951: Umaru Jar'Adua, prezidento de Niĝerio (m. 2010)
- 1954: George Galloway, skota politikisto
- 1954: James Cameron, kanad-usona reĝisoro
- 1958: Madonna, usona popmuzika kantistino kaj aktorino, kantaŭtorino
- 1963: Lajos Ottó Horváth, hungara aktoro kaj voĉoaktoro
- 1968: Clovis Cornillac, franca kineja, televida kaj teatra aktoro
- 1970: Saif Ali Ĥan, barata aktoro kaj produktoro
- 1980: Vanessa Carlton, usona kantistino, dancistino kaj pianistino
- 1982: Biborka Bocskor, hungara rokkantistino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 1027: Georgo la 1-a, reĝo de Kartvelio (n. 998)
- 1157: Ramiro la 2-a de Aragono, reĝo de Aragono (n. 1086)
- 1327: Roĥo, franca katolika sanktulo (n. ĉirkaŭ 1295)
- 1339: Azzone Visconti, reganto de Milano (n. 1302)
- 1419: Venceslao la 4-a, reĝo de la Sankta Romia Imperio (n. 1361)
- 1445: Margareta de Skotlando, skota princino (n. 1424)
- 1518: Loyset Compère, franca komponisto, kantisto, ekleziulo (n. 1445)
- 1527: Leonhard Kaiser, germana teologo kaj martiro (n. ĉirkaŭ 1480)
- 1532: Johano la Konstanta, saksia princo-elektisto (n. 1468)
- 1603: Silvio Antoniano, itala kardinalo kaj edukisto (n. 1540)
- 1626: Wolfgang Heider, germana etikisto kaj politologo (n. 1558)
- 1641: Thomas Heywood, angla dramisto, aktoro kaj verkisto (n. dum la frua 1570-a jardeko)
- 1678: Andrew Marvell, angla metafizika poeto, verkisto kaj politikisto (n. 1621)
- 1705: Jakob Bernoulli, svisa matematikisto kaj fizikisto (n. 1654)
- 1800: Charles Louis L'Héritier de Brutelle, franca ŝtata oficisto kaj botanikisto (n. 1746)
- 1836: Dávid Molnos, hungara verkisto, tradukisto (n. 1778)
- 1880: Dominique Alexandre Godron, franca kuracisto, botanikisto, geologo kaj speleologo (n. 1807)
- 1886: Ramakriŝna, bengala mistikulo (n. 1836)
- 1889: Johann Heinrich Gelzer, svisa historiisto kaj teologo (n. 1813)
- 1893: Jean-Martin Charcot, franca neŭrologo kaj profesoro (n. 1825)
- 1899: Robert Bunsen, germana fizikisto kaj kemiisto (n. 1811)
- 1900: José Maria Eça de Queiroz, portugala diplomato kaj romanisto (n. 1845)
- 1906: Ignatius von Senestréy, germana teologo kaj episkopo (n. 1818)
- 1915: Kálmán Széll, ĉefministro de Hungario (m. 1843)
- 1924: Alfred Edward Wackrill, angla inĝeniero, pioniro de Esperanto, redaktoro de "La Brita Esperantisto", revizia redaktisto de la traduko de Nova Testamento por Londona Biblio kaj tradukisto de Esenco kaj Estonteco de la ideo de Lingvo Internacia, membro de la Akademio de Esperanto (n. 1862)
- 1927: Johannes Theodor Baargeld, germana pentristo kaj poeto (n. 1892)
- 1928: Antonín Sova, ĉeĥa poeto (n. 1864)
- 1938: Andrej Hlinka, ĉeĥoslovaka pastro kaj politikisto (n. 1864)
- 1942: Rudolf Greinz, aŭstra verkisto (n. 1866)
- 1944: Pereintoj dum la Ribelo de Varsovio:
- Zdzisław Stroiński, pola poeto (n. 1921)
- Tadeusz Gajcy, pola poeto-soldato, redaktoro de samizdata revuo (n. 1922)
- 1949: Margaret Mitchell, usona verkistino (n. 1900)
- 1950: Antonín Sochor, ĉeĥoslovaka soldato, Heroo de Sovetunio (n. 1916)
- 1953: István Medveczky, rumania hungara poeto, ĵurnalisto (n. 1905)
- 1953: Tarnóczi, hungara, rumania hungara reformita pastro, eklezia verkisto (n. 1886)
- 1956: Béla Lugosi, hungara holivuda aktoro (n. 1882)
- 1957: Friedrich Kronseder, germana jezuito (n. 1879)
- 1959: Wanda Landowska, pola klavicenistino kaj pianistino (n. 1879)
- 1974: László Sas, rumania hungara verkisto, ĵurnalisto (n. 1893)
- 1976 Tibor Erdey-Grúz, hungara kemiisto-fizikisto, politikisto, profesoro (n. 1902)
- 1977: Elvis Presley, usona kantisto kaj aktoro (n. 1935)
- 1989: Károly Szász, rumania hungara muzikologo kaj fakverkisto (n. 1915)
- 1997: Nusrat Fateh Ali Khan, pakistana kantisto (n. 1948)
- 2003: Idi Amin, diktatoro de Ugando (n. 1925)
- 2003: Nándor Balázs, hungara-usona fizikisto (n. 1926)
- 2004: Ivan Hlinka, ĉeĥa hokeisto kaj trejnisto (n. 1950)
- 2005: Frato Roger, svisa protestantisma kleriko, fondinto de la kristana kunularo Komunumo de Taizé (n. 1915)
- 2006: Alfredo Stroessner, prezidento de Paragvajo (n. 1912)
- 2007: Max Roach, usona ĵaz-drumisto kaj komponisto (n. 1924)
- 2007: Bogdan Czaykowski, pola poeto, literatura kritikisto kaj tradukisto (n. 1932)
- 2008: Fukuoka Masanobu, japana pioniro de natura agrikulturo (n. 1913)
- 2008: Anna Świderkówna, pola historiistino pri literaturo, klasika filologino, papirusologino, bibliistino kaj tradukistino (n. 1925)
- 2010: Zofia Korbońska, pola porsendependa aktivulino (n. 1915)
- 2010: Dimitrios Ioanidis, greka militisto kaj politikisto, unu el gvidantoj de diktaturo de la koloneloj (n. 1923)
- 2014: Peter Scholl-Latour, germana ĵurnalisto kaj islamologo (n. 1924)
- 2016: Hans Roth, germana regionhistoriisto kaj publicisto (n. 1938)
- 2018: Aretha Franklin, usona kantistino (n. 1942)
- 2018: Atal Bihari Vajpayee, ĉefministro de Barato, poeto (n. 1924)
- 2019: Peter Fonda, usona aktoro kaj reĝisoro (n. 1940)
- 2020: Pierre-Yves Trémois, franca pentristo kaj ilustristo (n. 1921)
- 2021: Csaba Varga, rumania hungara matematikisto (n. 1959)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Stefano, reĝo de Hungario
- Sankta Roĥo, franca sanktulo
- Domingo: Tago de Renaskiĝo
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 16-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.