160 metra bendo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

160 metra bendo aŭ simple 160 metroj rilatas al la grupo de radiofrekvencoj inter 1800 kaj 2000 kHz, kio estas la plej malsupra radiofrekvencoj asignitaj por uzo de radioamatoroj en la plej multo de la landoj. Pli maljunaj radioamatoroj ofte nomas ĝin la Pinta bendo (angleTop band) foje ankaŭ nomata la angleGentleman's Band kontraste al la 40 kaj 20 metraj bendoj. Ĝenerale ĝi estas nokta bendo kun plej bona propagiĝo dum noktaj horoj.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La 160 metra bendo estas la plej malnova bendo uzita de radioamatoroj kaj estis tre populara en la plej fruaj tagoj da amatora radio, kiam preskaŭ ĉiuj komunikoj estis faritaj je relative mallongaj distancoj. La bendo estis asignita de la Internacia Radiotelegrafa Konferenco en Vaŝingtono, la 4-an de oktobro 1927.[2] Tiam la asigno estis 1715-2000 kHz sed ĝi estis reduktita al 1800–2000 kHz dum la Internacia Radio-Konferenco de Atlantic city.[3]

Uzado[redakti | redakti fonton]

Dum la tago ĝi nur ebligas lokajn kontaktojn krome kun multe da bruo. Dum la nokto malfermiĝas la propagiĝo kaj eblas fari kontaktojn kun naciaj, regionaj kaj internaciaj amatoraj radioestacioj.

Antenoj[redakti | redakti fonton]

Efika 160 metra operado povas esti malfacila ĉar malfacilas starigi plenondajn antenojn por multaj radioamatoroj kun limigita spaco. Klopodoj malgrandigi antenojn tre ofte rezultas en efikperdoj, tamen multaj radioamatoroj sukcese komunikas je tre longaj distancoj per relative malgrandaj antenoj, ĝi estas eksperimenta kampo por eltrovemo en antendezajno kaj teknikoj por funkciigado de malgrandaj kaj pli efikaj antenoj. Dupolusa anteno por tiu bendo povus esti 80 metrojn longa tial oni kutime muntas L-antenojn, vertikalajn antenojn por pli efike uzi spacon.

Propagado[redakti | redakti fonton]

Dum la tago la absorbo de la D-tavolo preskaŭ faras la bendon neuzebla kvankam eblas fari kelkajn lokajn kontaktojn. Sed kiam noktiĝas la tavoloj D kaj E malaperas kaj danke al la F-tavolo la bendo rehavas grandan aktivecon, tiam eblas fari naciajn kaj internaciajn kontaktojn. La bruo povas esti problemo ĉefe en somero kaj iom pli milda en vintro, la elektraj ŝtormoj estas percepteblaj en tiu bendo.

ILERA frekvencoj[redakti | redakti fonton]

Estas neniu klarigo aŭ sugesto de ILERA por kontaktoj inter esperantistaj radioamatoroj en tiu bendo kvankam eblas uzi ĝin dum la ILERA konkurso.

Bendlarĝo[redakti | redakti fonton]

Bendlarĝo laŭ la IARU regionoj [4][5]

IARU Regiono 1[redakti | redakti fonton]

Europo, Afriko kaj Norda Azio.
de 1,810 ĝis 2,000 KHz

IARU Regiono 2[redakti | redakti fonton]

Ameriko
de 1,800 ĝis 2,000 KHz

IARU Regiono 3[redakti | redakti fonton]

Azio kaj Pacifiko.
de 1,800 ĝis 2,000 KHz

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]