17-a Brazila Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En 1961 okazis, en Porto Alegre, en la Rektorejo de Federacia Universitato Sud-Riogranda, de la 7-a ĝis la 14-a de oktobro, la 17-a Brazila Kongreso de Esperanto, kunordigita de Kolonelo Wanderley F. Gonçalves. Dum la evento estis organizita de S-ino Débora Eston, libro-ekspozicio. Partoprenis en la BKE esperantistoj el Minas Gerais, Urugvajo kaj Argentino; aliĝis al la kongreso 396 homoj. Post la kongreso oni promenis per ŝipo tra la delto de Rivero Guaíba kaj en la vespero estis prezentita bela ĝaŭĉa festo en la Instituto de Belartoj de la Universitato.