UK 1925

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 17-a UK)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
UK 1925
Loko Ĝenevo,  Svislando
Ekde 3-a de aŭgusto 1925
Ĝis 7-a de aŭgusto 1925
← Antaŭa Sekva →
vdr
Partoprenantoj de la kongreso

La 17-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 2-a ĝis la 7-a de aŭgusto 1925 en Ĝenevo, Svislando. Venis 953 partoprenantoj el 35 landoj.

Dum kunveno de bahaanoj, D-ro Adelbert Mühlschlegel en mallonga prelego klarigis pri la Bahaa Kredo kaj deklaris, ke L. L. Zamenhof donis ekzemplon de la spirito de Bahá'u'lláh, kaj ke bahaanoj tutmonde honoras lin kiel majstron kaj fraton. Dum tiu ĉi kunveno Lidja Zamenhof interparolis kun Martha Root, kiu nomis la Bahaan Kredon la Esperanto de la religioj. Tiu kontakto estis la komenco de la bahaa engaĝiĝo de Lidja Zamenhof.

Krome okazis prelegoj de la unua Somera Universitato kaj Zamenhofa memorfesto.

Teatraĵo prezentita[redakti | redakti fonton]