17700 Oleksiygolubov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
17700 Oleksiygolubov
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 17700 Oleksiygolubov
Aliaj nomoj 1997 GM40; 1953 XU1 ;
1999 VD53
Malkovro
Malkovrinto Eric Walter Elst
Dato de malkovro 7-a de aprilo 1997
Loko de malkovro La Silla (Ĉilio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
347,225 Gm (2,321 AU)
280,447 Gm (1,875 AU)
414,002 Gm (2,767 AU)
Discentreco 0,1923
Meza anomaliangulo 38,86° vd
Klinangulo 8,490°
Periodo 1291,594 tagoj (3,536 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
66,131°
Argum. de periapsido 55,313°
Terdistanco
- Minimuma

135,528 Gm (0,9059 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 3.45 ± 0.12 km
Ĉefa korpo : 3.29 km
Rotacia periodo 0,1599 tago (3,8382 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,410 ± 0.047
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 14,0
vdr

17700 Oleksiygolubov estas malgranda, neordinare hela duopa asteroido de la asteroida zono malkovrita la 7-an de aprilo 1997 de la belga astronomo Eric Walter Elst elde la Observatorio La Silla en Ĉilio.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en honoro de la ukraina astronomo Oleksij Andrijoviĉ Golubov (ukraine : Олексій Андрійович Голубов),[1] kiu ŝanĝis nian komprenon pri la efiko YORP per sia teorio pri " Tangenta YORP ",[2] kiu helpas kialigi la mezuratan evoluon de la rotacio de asteroidoj. Li identigis plurajn novajn ekvilibrajn statojn por la duopaj asteroidoj, gvidante al novaj antaŭdiroj pri la dinamika evoluo de tiaj korpoj.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita la 20-an de marto 2018 de D. Pray, P. Pravec, H. Kucakova, K. Hornoch, P. Kušnirák, J. Oey, V. Benishek, A. Aznar kaj A. L. Comazzi, uzinte observojn de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 31-an de majo 2018.

Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 1,02 km, orbitan periodon de 0,6454 ± 0,0008 tago (15,49 ± 0,02 horoj) kaj orbitan duonan grandakson de ĉirkaŭ 5.4 km.

Ĝiaj rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (17001 - 18000)Poste:
(17699) 1997 GX717700 Oleksiygolubov(17701) 1997 GU41
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.