1770 Schlesinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1770 Schlesinger
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 1770 Schlesinger
Aliaj nomoj 1967 JR; 1930 YX;
1937 RN; 1941 UH;
1943 DK; 1959 GQ;
1968 SA
Nomita laŭ Frank Schlesinger vd
Malkovro
Malkovrintoj Carlos Ulrrico Cesco kaj
Arnold Richard Klemola
Dato de malkovro 10-a de majo 1967
Loko de malkovro San Juan (Argentino)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
367,673 Gm (2,458 AU)
345,248 Gm (2,308 AU)
390,097 Gm (2,608 AU)
Discentreco 0,06099
Meza anomaliangulo 252,534°
Epoko: 21-a de januaro 2022
Klinangulo 5,293°
Periodo 1407,350 tagoj (3,853 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
21,899°
Argum. de periapsido 39,215°
Terdistanco
- Minimuma

197,852 Gm (1,323 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro 10,61 ± 0,09 km
Rotacia periodo 0,120 tago (2,880 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,207 ± 0,033
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 12,11
vdr

1770 Schlesinger estas malgranda, hela duopa asteroido de la asteroida zono.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 10-a de majo 1967 de du astronomoj: la argentina Carlos Ulrrico Cesco kaj la usona Arnold Richard Klemola elde la Observatorio Félix Aguilar, en la provinco de San Juan (Argentino).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝia nomo honoras la usonan astronomon Frank Schlesinger (18711943).

Orbito[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas proksima de la orbita resonanco 1:2 kun Marso.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita en 2016 per observoj de lumaj kurboj, anoncita en decembro 2016.

Tiu satelito havas orbitan duonan grandakson de ĉirkaŭ 42 km kaj orbitan periodon de 57,456 horoj (2,394 tago); la aliaj ecoj de tiu sateleito estas ankoraŭ nekonataj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1001 - 2000)Poste:
1769 Carlostorres1770 Schlesinger1771 Makover