19-a Hispana Kongreso de Esperanto
Aspekto
| 19-a Hispana Kongreso de Esperanto | ||
|---|---|---|
| Loko | Castellón, Valencilando | |
La 19-a Hispana Kongreso de Esperanto estis Hispana Esperanto-Kongreso, kiu okazis de la 24a ĝis la 28a de julio 1958, en Castellón, Valencilando, Hispanio.[1]
Salutis Rafael Herrero kiel Prezidanto de HEF.[2] En la Organiza Komitato partoprenis Antonio Jiménez Mora, Joaquín Batiste Jornet, Antonio Martínez González kaj Francisco Hernández Aguilella.[3]
Partoprenis 182 kongresanoj laŭ la provizora listo de aliĝintoj.[4]
Programo
[redakti | redakti fonton]Menciendas jenaj programeroj:[5]
- 25a de julio: Meso, kun prediko en Esperanto, en la Ĉefpastra Preĝejo de Sankta Maria. Kolektiva fotografado, en la ĉirkaŭaĵoj de la sama preĝejo. Solena Malfermo de la Kongreso en la Honorsalono de la Urbodomo. Popolkantoj kaj Dancoj en la Granda Placo. Unua Laborkunsido. Prelego de Prof. D. Dalmau.
- 26a de julio: Ekskurso al Vall de Uxó. Dua Laborkunsido. Prelego de D-ro M. Sola.
- 27a de julio, dimanĉo: Meso en la Sanktejo de Nia Sinjorino de Lidón. Vizito al la Provinca Deputitejo. Koncerto de la Urba Muzikistaro. Oficiala Bankedo. Folklora Festo.
- 28a de julio: Ekskurso al la belaj plaĝoj de Benicasim, Oropesa kaj Peñíscola (Vizito al Rokego, Kastelo kaj Muzeo).
Adiaŭa Kunveno en la Urba Parko.

