19-a de majo
Aspekto
(Alidirektita el 19-an de majo)
| Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
| majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
| majo | ||||||
| lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
| 1 | 2 | 3 | ||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
| aranĝo de 2026 tagoj | ||||||
La 19-a de majo estas la 139-a tago de la jaro (la 140-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 226 tagoj restas.
Je la 19-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 363: Petra estis detruita de tertremo
- 715: Gregorio la 2-a iĝis papo
- 1051: Reĝo de Francio Henriko la 1-a la trian fojon edziĝis (al rusa princino)
- 1364: Karlo la 5-a kroniĝis kiel reĝo de Francio
- 1499: Unua el la tri nuptoj okazis inter Arthur Tudor kaj Katerino de Aragono (laŭ prokuro)
- 1536: Ekzekuto de Anne Boleyn, dua edzino de Henriko la 8-a (Anglio)
- 1521: Pamplono estis konkerita de la trupoj de Reĝlando Francio
- 1568: Reĝino de skotoj Maria Stuart estis arestita en kastelo Carlisle laŭ ordono de reĝino de Anglio Elizabeto la 1-a
- 1571: Filipinoj: urbo Manilo fondiĝis
- 1586: Samara provinco (Rusio): apud enfluo de la rivero Samara komenciĝis konstruo de la fortikaĵo Samara
- 1634: Tridekjara milito: Pola reĝlando: retiriĝanta prusa armeo bruligis Oława
- 1643: Tridekjara milito: En batalo de Rocroi franca armeo komandata de Ludoviko la 2-a de Bourbon-Condé venkis la hispanan
- 1649: Komunumo de Anglio: Anglio proklamis respublikon
- 1698: Itala kardinalo Federico Caccia, ĉefepiskopo de Milano, solene benis statuon Sancarlone en Piemonto
- 1769: Klemento la 14-a iĝis papo
- 1776: Usona Milito de Sendependeco: garnizono de Kontinenta Armeo okcidente de Montrealo kapitulacis al britaj trupoj en la Batalo de Cedars (Montereĝio)
- 1781: Reĝo de Francio Ludoviko la 16-a demisiis ministron pri financoj Jacques Necker
- 1798: Franca militiro al Egiptio komenciĝis
- 1802: Napoleono Bonaparte fondis la francan ordenon Honora Legio
- 1804: Napoleonaj Militoj: Napoleono avancis 18 generalojn al marŝaloj de Francio
- 1845: Kapitano John Franklin kaj lia perdita ekspedicio ekiris de Greenhithe (Kent) al polusa esplorado kun ŝipoj HMS Erebus, HMS Terror kaj proviza HMS Baretto Junior, kiu sola revenis - 129 homoj mortis dum la ekspedicio
- 1848: Meksika-Usona Milito: Meksiko ratifis la Traktaton de Guadalupe Hidalgo tiel finante la militon kaj cedante Kalifornion, Nevadon, Utahon kaj partojn de kvar aliaj nuntempaj usonaj ŝtatoj al Usono
- 1851: John Russell Hind malkovris asteroidon Ireno
- 1861: En Sumio malfermiĝis unua en Ukrainio dimanĉa lernejo
- 1880: En 400-a mortodatreveno postrestaĵoj de pola kronikisto Jan Długosz estis transportitaj al nova Kripto de Merititoj sur Roketo en Vavelo (Krakovo)
- 1893: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidojn Amicitio kaj Hajdeo
- 1897: Irlanda poeto Oscar Wilde elprizoniĝis
- 1906: Malfermo de la fervoja tunelo de Simplono inter Brigo en Svisujo kaj Domodossola en Italio
- 1909: En Parizo okazis premiero de Rusaj Baletoj fare de Sergej Djagilev
- 1911: Meksika revolucio: venko de Emiliano Zapata kaj ties partizanaj kamparanaj taĉmentoj; kiel unua servo por nacia parko establiĝis Kanada Parko-Administracio
- 1915: Unua mondmilito: Retiriĝantaj rusaj trupoj eksplodigis viadukton kaj ponton super rivero Wisłoka en Rzeszów
- 1919: Londono: en Royal Albert Hall unuaj donacoj estis transdonitaj favore al Save the Children; Greka-turka milito: taĉmentoj komandataj de Mustafa Kemal Atatürk albordiĝis en Samsun ĉe la Nigra Maro - Milito por Turka Sendependiĝo komenciĝis
- 1931: Dua Pola Respubliko: en Jaworzno dum sanga tumulto inter ministoj kaj polico 5 personoj pereis
- 1933: Finna kavaleria generalo Carl Gustaf Emil Mannerheim estis nomumita marŝalo de la milito
- 1934: Armea puĉo en Bulgario - rezulte oni enkondukis aŭtoritatismon kun senvalido de la konstitucio, malfondo de parlamento, eksterleĝigo de ĉiuj politikaj partioj kaj sindikatoj
- 1935: Tria Regno: unua parto de la germana aŭtovojo A5, inter Frankfurto ĉe Majno kaj Darmstadt, ekfunkciis
- 1939: En Parizo oni subskribis protokolon pri tuja helpo de franca armeo kaze de germana agreso al Pollando
- 1940: Germana okupado de Pollando: Gestapo kaj ĝendarmaro pafmortigis kelkdekojn da loĝantoj de Bydgoszcz; Okcidenta Fronto: germanaj unuoj atingis bordon de la Manika Markolo kaj separis ĉefajn fortojn de Aliancanoj en Flandrio - okupante Cambrai kaj Saint-Quentin; kelkajn tagojn post kapitulaco de Nederlando, batalo en Zelando finiĝis; Masakro de Katin: NKVD pretigis nom-liston de polaj militkaptitoj en Ostaŝkov por ekstermo de 6 570 oficiroj kaj soldatoj
- 1941: Provinco Vartlando: En Poznano Gestapo arestis 21 polojn suspektitajn pri konspira agado kaj en Bydgoszcz pafmortigis 30 polojn; lastaj 8 aviadiloj de brita aerarmeo forlasis Kreton; kadre de Nord-Afrika kampanjo britaj trupoj kaj etiopaj partizanoj rompis reziston de italoj en la montaro Amba Alagi - 5 mil soldatoj formetis armilojn; Mediteraneo: por plifortigi defendon de Malto de la aviadilŝipo "Ark Royal" alvenis 48 ĉasaviadiloj (ĝis la 22-a de majo)
- 1942: Germana polico ekzekutis polojn pro helpo al sovetaj militkaptitoj, 14 en Zamość-regiono, 9 judojn en Chełm-regiono kaj 10 en Poznano; Orienta Fronto: Ruĝa Armeo malformigis Krimean Fronton - estiĝis Nordkaŭkaza Fronto
- 1943: En Poznano germanaj unuoj mortigis 13 personojn kaj en Grabów Zaleśny ĉe Kozienice 10; Operaco Reinhardt: germanoj likvidis geton en Czeladź; taĉmento de Pola Enlanda Armeo liberigis en stacidomo Celestynów ĉe Otwock) 49 malliberigitojn survoje de Lublin al koncentrejo en Aŭŝvico; plotono de Kamparanaj Batalionoj el areo Lubartów atakis kalmukan punan ekspedicion ; J. Goebbels anoncis, ke Berlino estas urbo sen judoj; en Berlino japana ambasadoro proponis al ministro J. v. Ribbentrop peradon de la japana registaro kun Sovetunio por eviti armean frakason de Tria Regno; brita ĉefministro W. Churchill faris paroladon en la Usona Kongreso
- 1944: Germana polico pafmortigis 26 polojn kaj en Italio SS mortigis 59 civilulojn prenitajn el Ĝenova malliberejo; la usona armeo atakis Berlinon kaj Brunsvigon; Kampanjo de Italio: brita kaj kanada armeaj korpusoj estis haltigitaj sur la Hitler-linio, franca armeo okupis Campodimele, kaj usona armeo Gaeta; Ĉina Fronto: ĉina garnizono en Lŭojango reĵetis japanajn atakojn; ĉeĥa 3-a brigado de infanterio formiĝis en Sovetunio; Pacifiko: ferdekaj aviadiloj de usona Task Force komencis ataki insulon Minami-Tori-ŝima kaj Vejkinsulon (ĝis la 23-a de majo)
- 1945: Postmilito: Ruĝa Armeo likvidis lastajn grupojn de germanoj, kiuj provis rezisti sur teritorio de Ĉeĥoslovakio kaj Aŭstrio
- 1947: Malfermo de stadiono de la sportklubo Beşiktaş Jimnastik Kulübü
- 1954: Pakistano kaj Usono subskribis en Karaĉio pakton pri ambaŭflanka defendo
- 1962: Madison Square Garden: Bondezirojn al vi ekkantis Marilyn Monroe al John F. Kennedy, kio kaŭzis skandalon
- 1969: Helmut Kohl iĝis ĉefministro de Rejnlando-Palatinato
- 1971: Lanĉo de soveta kosmosondilo Mars 2
- 1974: Kubo de Rubik estis inventita de la hungara arkitekto Ernő Rubik; Valéry Giscard d’Estaing gajnis prezidentan balotadon en Francio
- 1977: Lasta ektrafiko de la trajno Orient-ekspreso inter Parizo kaj Istanbulo
- 1979: Pollando: oni anoncis unuan raporton de la Konservatorio "Sperto kaj Estonteco", kunlaboranta kun Fluganta Universitato
- 1983: Varsovio: entombiga ceremonio de Grzegorz Przemyk iĝis unua granda manifestacio kontraŭ komunista regopovo ekde la enkonduko de la milita stato en Pollando
- 1991: Jugoslavaj militoj: civitanoj de Kroatio referendumis favore al liberigo disde Jugoslavio
- 1995: Premiero de la usona filmo Braveheart de Mel Gibson
- 1999: Premiero de la sciencfantasta filmo Star Wars Episode I: The Phantom Menace de George Lucas
- 2004: Post cedo de Sonia Gandhi, Manmohan Singh iĝas ĉefministro de Barato
- 2007: Rumanio: referendumo ne kondukas al maldungo de la prezidento Traian Băsescu
- 2009: Lanĉo de la usona televida serio Glee
- 2010: 46 personoj pereis kaj pli ol 200 vundiĝis rezulte de terglito de deklivo de vulkano Nyiragongo en Demokratia Respubliko Kongo; provizora Registaro rekonis Roza Otunbajeva prezidentino de Kirgizio; politika protestado en Tajlando: tajlanda polico likvidis tendaron de opoziciantoj en la centro de Bankoko - dum la protestado ekde la 14-a de marto oni mortigis 91 personojn kaj vundis pli ol 2000
- 2011: Turkio: 2 personoj pereis kaj 122 vundiĝis en tertremo en la provinco Kütahya
- 2016: Verĥovna Rada de Ukrainio ŝanĝis nomon de la urbo Dnipropetrovsko al Dnipro kadre de senkomunismigo de toponimoj
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion: Kanado plivastigas sankcian liston je pli ol 70 rusoj kaj juraj personoj el Rusio; Volkswagen fine retiriĝas de Rusio; Rusio malpermesis al Barack Obama kaj 500 aliaj usonanoj eniron al la lando
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1593: Jacob Jordaens, flandra pentristo kaj tapetisto (m. 1678)
- 1611: Inocento la 11-a, papo (m. 1689)
- 1747: Christian Gottfried Schütz, germana filozofo
- 1762: Johann Gottlieb Fichte, germana filozofo (m. 1814)
- 1773: Arthur Aikin, angla kemiisto kaj mineralogo (m. 1854)
- 1783: Jan Nepomuk Štěpánek, ĉeĥa verkisto (m. 1844)
- 1827: Zygmunt Sierakowski, pola generalo (m. 1863)
- 1834: Carl Müllerhartung, germana kantoro, muzikpedagogo kaj komponisto (m. 1908)
- 1855: Sándor Bihari, hungara pentristo (m. 1906)
- 1856: Max Herz, hungara arkitekto (m. 1919)
- 1866: Tadeusz Rozwadowski, pola generalo kaj inventisto, stabestro (m. 1928)
- 1870: Reginald Robinson Lee, brita maristo, gvatisto de Titanic (m. 1913)
- 1881: Mustafa Kemal Atatürk, unua prezidento de Turkio (m. 1938)
- 1882: Mohamed Mosadek, ĉefministro de Irano demokratie elektita, faligita pro CIA-puĉo (m. 1967)
- 1883: Géza Delly-Szabó, rumania hungara komponisto (m. 1961)
- 1890: Ho Chi Minh, ĉefministro kaj prezidento de Nord-Vjetnamio (m. 1969)
- 1894: György Elekes, hungara ĵurnalisto kaj poeto (m. 1969)
- 1898: Julio Evola, itala filozofo, pentristo, poeto (m. 1974)
- 1899: Zsigmond Kolozsvári, hungara-svislanda pentristo, skulptisto, grafikisto (m. 1983)
- 1907: Jan Pivec, ĉeĥa aktoro, kantisto (m. 1980)
- 1909: Nicholas Winton, brito jud-germandevena, savinto de judaj infanoj de okupata Ĉeĥoslovakio (m. 2015)
- 1913: Sándor Zöld, hungara kuracisto, politikisto, ministro (m. 1951)
- 1913: Morrnah Simeona, havaja kahuno, sanigistino (m. 1992)
- 1918: Árpád Szőllősy, hungara juristo, kulturorganizinto (m. 2006)
- 1919: Georgie Auld, usona saksofonisto kaj klarnetisto (m. 1990)
- 1919: Mitja Ribičič, ĉefministro de Socialisma federacia respubliko Jugoslavio (m. 2013)
- 1921: Eddie Barclay, franca muzikproduktoro, ĵazpianisto (m. 2005)
- 1921: Judit Szentimrei, rumania hungara etnografino, tekstilistino (m. 2015)
- 1922: Heinrich Krefeld, germana klasika filologo kaj lernejestro (m. 2019)
- 1923: Tadeusz Margul, pola religiosciencisto, poligloto, budhano, scienca prizorganto de Studenta Orientalisma Esperanto-Rondo (m. 2009)
- 1925: Malcolm X, usona pioniro de civilaj rajtoj, gvidanto de afrik-usona movado (m. 1965)
- 1928: Pol Pot (Saloth Sar), kamboĝa diktatoro (m. 1998)
- 1929: Ferenc Patakfalvi, rumania hungara kameraisto de dokumentaj filmoj
- 1939: Péter Vermesy, hungara komponisto, primuzika sciencisto (m. 1989)
- 1941: Iva Janžurová, ĉeĥa aktorino
- 1941: Ritt Bjerregaard, dana politikistino, urbestrino de Kopenhago, membro de Eŭropa Komisiono (m. 2023)
- 1941: János Makkai, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro
- 1943: Bohdan Urbankowski, pola poeto, filozofo, eseisto, romantikulo (m. 2023)
- 1945: Pete Townshend, angla muzikisto kaj kantverkisto de the Who
- 1945: Zlatko Tišljar, kroata-slovena kibernetikisto kaj esperantisto, sekretario de Kroatia EJA, komitatano de TEJO kaj de UEA, fondinto kaj gvidanto de IKS en Zagrebo, Interkulturo en Mariboro, la Asocio por Eŭropa Konscio, PIF (m. 2020)
- 1946: Andreo la Gigantulo, franca luktisto kaj aktoro (m. 1993)
- 1947: Manfred Lückert, germana regionhistoriisto kaj arkivisto (m. 2021)
- 1948: Grace Jones, afrik-usona kantistino, kantoverkisto, registroproduktoro kaj aktorino
- 1952: Miroslav A. Andrič, jugoslava inĝeniero, aŭtoro de originala esperantlingva literaturo
- 1963: Remi Rudaitytė, litova-germana psikologino, aktivulino de junularaj Esperanto-kluboj JUNECO en Vilno, ONDO en Kaŭno kaj de Germana Esperanto-Centro en Bonn, kunredaktorino de "TEJO Tutmonde"
- 1964: Gitanas Nausėda, prezidanto de Litovio
- 1965: Cecilia Bolocco, ĉilia vestfasonistino, Fraŭlino Universo, televida prezentistino
- 1976: László Kovács, rumania hungara violonisto
- 1976: Åsa Westlund, sveda politikistino, membrino de Eŭropa Parlamento
- 1977: Natalia Oreiro, urugvaja kantistino kaj aktorino
- 1993: Tess Lieder, nederlanda manpilkistino (ĝis 2022 Tess Wester)
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 804: Alkvino, anglosaksa monaĥo, filozofo, teologo, teoriisto de muziko (n. ĉirkaŭ 730)
- 988: Sankta Dunstan, ĉefepiskopo de Canterbury (n. ĉirkaŭ 909)
- 1102: Stefano la 2-a, grafo, partoprenanto de la unua krucmilito (n. ĉirkaŭ 1045)
- 1218: Otto la 4-a, romia-germana reĝo (n. ĉirkaŭ 1175)
- 1296: Celesteno la 5-a, papo, benediktano, sanktulo (n. 1215)
- 1303: Ivo Hélory de Kermartin, franca teologo kaj presbitero, katolika sanktulo (n. 1253)
- 1480: Jan Długosz, pola katolika kleriko, historiisto, kronikisto kaj diplomato (n. 1415)
- 1536: Anne Boleyn, dua edzino de Henriko la 8-a (Anglio) (n. verŝajne en 1507)
- 1637: Isaac Beeckman, nederlanda kuracisto, matematikisto, fizikisto, naturfilozofo (n. 1588)
- 1634: Ortolph Fomann la Maljuna, germana jursciencisto kaj filozofo (n. 1560)
- 1645: Mijamoto Musaŝi, japana glav-batalisto kaj instruisto (n. 1584)
- 1728: Andreas Börner, germana orgenisto (n. 1673)
- 1786: Johann Melchior Goeze, germana pastoro kaj teologo (n. 1717)
- 1795: James Boswell, skota verkisto (n. 1740)
- 1825: Henri de Saint-Simon, franca historiisto, filozofo, utopia socialisto (n. 1760)
- 1854: Wilhelm Hey, germana poeto kaj pastoro (n. 1789)
- 1864: Nathaniel Hawthorne, usona verkisto (n. 1804)
- 1874: Bohdan Jelínek, ĉeĥa poeto (n. 1851)
- 1876: Adelbert Schenk, germana fotisto (n. 1811)
- 1890: Friedrich Loos, aŭstra pentristo (n. 1797)
- 1895: José Martí, kuba politikisto, poeto, verkisto kaj filozofo, kunorganizanto de kontraŭhispana ribelo, nacia heroo (n. 1853)
- 1898: William Ewart Gladstone, ĉefministro de Britio (n. 1809)
- 1901: Marthinus Pretorius, unua prezidento de Sud-Afriko kaj de Liberŝtato, fondinto de Pretorio (n. 1819)
- 1904: Korla Awgust Kocor, soraba komponisto, ĥorestro kaj verkisto (n. 1822)
- 1910: Lajos Nagy, hungara redaktoro, folkloristo (n. 1828)
- 1911: Károly Böhm, hungara filozofo, profesoro, akademiano (n. 1846)
- 1912: Bolesław Prus, pola verkisto kaj publicisto (n. 1847)
- 1918: Ferdinand Hodler, svisa pentristo (n. 1853)
- 1918: Raoul Lufbery, franca-usona ĉasaviadila piloto kaj flug-aso (n. 1885)
- 1924: Maria Bernarda Bütler, svisa monaĥino, katolika sanktulino (n. 1848)
- 1928: Max Scheler, germana filozofo (n. 1874)
- 1935: Thomas Edward Lawrence, brita arkeologo, orientalisto, vojaĝisto, verkisto, membro de la sekreta servo MI6 (n. 1888)
- 1939: Karl Radek, bolŝevika politikisto kaj ĵurnalisto el aŭstria-hungaria juda familio, aganto de la Tria Internacio (n. 1885)
- 1945: Philipp Bouhler, germana militkrimulo, gvidanto de Aranĝo T4 (n. 1899)
- 1949: Paul Schultze-Naumburg, germana arkitekto, pentristo, politikisto, artteoriisto (n. 1869)
- 1954: Charles Ives, usona komponisto (n. 1874)
- 1962: Gabriele Münter, germana pentristino (n. 1877)
- 1963: Elemér Jakabffy, hungara juristo, redaktoro, politikisto (n. 1891)
- 1965: Maria Dąbrowska, pola romanverkistino, eseisto, tradukistino (n. 1889)
- 1969: Coleman Hawkins, usona ĵazmuzikisto, patro de tenorsaksofon-ludado, klarnetisto (n. 1904)
- 1971: Ogden Nash, usona poeto (n. 1902)
- 1978: Albert Kivikas, estona verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1898)
- 1981: Stefan Strelcyn, pola historiisto kaj orientalisto (n. 1918)
- 1983: Jean Rey, belga politikisto, unua prezidanto de la Eŭropa Komisiono (n. 1902)
- 1987: Boriska Halász, rumania hungara bibliotekistino, medicinhistoriistino (n. 1908)
- 1994: Emilija Lapenna, kroata esperantistino, Honora Membro de UEA, unua edzino de Ivo Lapenna (n. 1910)
- 1994: Jacques Ellul, franca historiisto, protestanta teologo, sociologo, teoriulo de la kristana anarkiismo (n. 1912)
- 1994: Jacqueline Kennedy Onassis, usona ĵurnalistino, edzino de John F. Kennedy kaj de Aristoteles Onassis (n. 1929)
- 1995: Géza Páskándi, hungara poeto, dramisto (n. 1933)
- 2007: Hans Wollschläger, germana verkisto kaj tradukisto (n. 1935)
- 2011: József Csire, hungara komponisto, dirigento, instruisto (n. 1926)
- 2016: Marco Pannella, itala politikisto, prezidanto de Radikala Partio (n. 1930)
- 2018: Robert Indiana, usona artisto (n. 1928)
- 2023: Martin Amis, angla verkisto (n. 1949)
- 2023: Dževad Karahasan, bosna verkisto, dramisto, eseisto, dramaturgo kaj literaturscienculo (n. 1953)
- 2024: Ebrahim Raisi, prezidanto de Irano (n. 1960)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Memor-Tago pri la Genocido de la grekoj de la Ponto en Grekio
- Romkatolika Eklezio: Alcuinus (benediktano, teologo kaj poeto); sankta Dunstan (ĉefepiskopo); Ivo Hélory de Kermartin (juristo kaj sacerdoto); Maria Bernarda Bütler (monaĥino); Urbano la 1-a (papo)
- Vjetnamio: naskiĝtago de Ho Chi Minh
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 19-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.